— Ĉesu! Ĉu estas eble, ke vin kontentigas tiel modesta agado? Ĉu vi mem ne asertas ĉiam, ke la medicino ne ekzistas por vi? Vi, kun via ambicio, distrikta kuracisto! Vi tiamaniere respondas al mi, por vin liberigi de mia scivolo, ĉar vi havas neniom. da konfido al mi. Tamen Eŭgeno Vasiliĉ, kredu al mi, mi povus kompreni vin: mi mem estis malriĉa kaj ambicia, kiel vi; mi trairis eble samajn provojn, kiel vi.
— Ĉio ĉi estas tre bela, Anna Sergéevna, sed vi pardonu al mi, mi entute ne havas kutimon fari konfidenciojn[54]
: inter vi kaj mi estas tia interspaco …— Kia interspaco? Vi ree diros al mi, ke mi estas aristokratino? Lasu tion, Eŭgeno Vasiliĉ. Ŝajnas, ke mi pruvis al vi …
— Kaj krom tio, — interrompis Bazarov, — mi ne komprenas la plezuron paroli kaj pensi pri la estonteco, kiu plejparte ne dependas de ni. Se aperos okazo fari ion, tre bone; se ne, oni almenaŭ estos kontenta, ke oni antaŭe ne vane babilis.
— Vi nomas amikan interparolon babilo … Aŭ eble vi min, kiel virinon, ne trovas inda de via konfido? Vi ja malestimas nin ĉiujn.
— Vin mi ne malestimas, Anna Sergéevna, vi tion scias.
— Ne, mi scias nenion …, sed ni supozu, ke estas tiel. Mi komprenas, ke vi ne deziras paroli pri via estonta agado; sed tio, kio okazas nun en vi…
— Okazas! — ripetis Bazarov, — ĉu mi estas regno aŭ societo? En ĉiu okazo, tio tute ne estas interesa. Cetere, ĉu ni ĉiam povas laŭte diri ĉion, kio en ni «okazas»?
— Vere mi ne scias, kial oni ne povus diri ĉion, kion oni havas en la koro.
—
— Mi povas, — respondis Anna Sergéevna post mallonga ŝanceliĝo.
Bazarov klinis la kapon.
— Vi estas pli feliĉa ol mi.
Anna Sergéevna demande rigardis lin.
— Vi povas aserti, kion vi volas, — daŭrigis ŝi, — tamen io diras al mi, ke ne vane ni renkontis unu la alian, ke ni estos bonaj amikoj. Mi estas certa, ke via — mi ne scias, kiel ĝin nomi — ke via rigideco, via manko de konfido fine malaperos.
— Kaj vi rimarkis en mi rigidecon … kaj mankon de konfido, kiel vi nomis tion?
— Jes.
— Kaj vi dezirus koni la kaŭzon de ĉi tiu rigideco, vi dezirus scii, kio okazas en mi?
— Jes, — ripetis sinjorino Odincóv kun la timo, kiun ŝi ankoraŭ ne komprenis.
— Kaj vi ne koleros kontraŭ mi?
— Ne.
— Ne? — Bazarov staris, turninte al ŝi la dorson. — Do sciu, ke mi amas vin malsaĝe, freneze … Jen kion vi atingis.
Anna Sergéevna etendis antaŭen ambaŭ manojn. Bazarov apogis la frunton sur la fenestra vitro. Li sufokiĝis; lia tuta korpo videble tremis. Sed tio ne estis la tremo de junula timo, ne la dolĉa teruro de la unua konfeso ekregis lin: tio estis la pasio, kiu bolis en li, forta kaj peza pasio, simila al la malico kaj eble parenca kun ŝi … Sinjorino Odincóv eksentis samtempe timon kaj kompaton al li.
— Eŭgeno Vasiliĉ, — diris ŝi kaj nevola karesemo eksonis en ŝia voĉo.
Li sin turnis rapide, ĵetis sur ŝin manĝegantan rigardon kaj kaptinte ambaŭ ŝiajn manojn, subite altiris ŝin al sia brusto.
Ŝi ne tuj liberigis sin de lia ĉirkaŭpreno; sed post unu momento ŝi jam staris malproksime en angulo kaj rigardis de tie Eŭgenon. Li sin ĵetis al ŝi …
— Vi ne komprenis min, — murmuretis ŝi rapide kun teruro. Ŝajnis, ke ankoraŭ unu lia paŝo, kaj ŝi ekkrius … Bazarov mordis la lipojn kaj foriris.
Post duonhoro, ĉambristino transdonis al Anna Sergéevna karteton de Bazarov; ĝi konsistis el unu sola linio: «Ĉu mi devas forveturi hodiaŭ aŭ ĉu mi povas resti ĝis morgaŭ?» Sinjorino Odincóv respondis: «Kial forveturi? Mi ne komprenis vin, vi ne komprenis min», kaj ŝi diris al si: «Ankaŭ min mem mi ne komprenis.»
Ŝi ne montris sin antaŭ la tagmanĝo kaj senĉese paŝis en la ĉambro de unu ekstremo en la alian, metinte la manojn sur la dorso, de tempo al tempo haltante jen antaŭ la fenestro, jen antaŭ la spegulo kaj malrapide frotante per naztuko la kolon, sur kiu ŝi sentis varmegan makulon. Ŝi demandis sin, kio devigis ŝin peni akiri la malkaŝan konfeson de Bazarov, kaj ĉu ŝi ne suspektis ion … «Mi estas kulpa», diris ŝi voĉe, «sed mi ne povis tion antaŭvidi.» Ŝi meditis kaj ruĝiĝis, rememorante la preskaŭ bestan vizaĝon de Bazarov, kiam li sin ĵetis al ŝi …
«Aŭ?» — diris ŝi voĉe, kaj haltis, skuante la buklojn … Ŝi ekvidis sin en la spegulo; ŝia kapo, posten klinita, kun mistera rideto sur la duonfermitaj, duonmalfermitaj okuloj kaj lipoj, ŝajne, diris al ŝi en tiu ĉi momento ion, pro kio ŝi mem ektremis …
«Ne», — decidis ŝi fine, — «Dio scias, kien tio alkondukus; oni ne povas ŝerci kun tio; tamen la trankvileco estas la plej bona afero en la mondo.»
Ŝia trankvileco ne estis skuita; sed ŝi malĝojiĝis kaj eĉ verŝis kelke da larmoj, mem ne sciante kial; certe ne la ricevita ofendo estis la kaŭzo. Ŝi ne sentis sin ofendita; ĝustadire ŝi sentis sin kulpa. Sub la influo de diversaj malklaraj sentoj; de la konscio pri la pasanta vivo, de deziro de io nova, ŝi devigis sin iri ĝis certa limo, devigis sin rigardi trans ĝin kaj ekvidis tie eĉ ne senfundaĵon, sed malplenon … aŭ abomenaĵon.
XIX