— Ne grave! Mia bona farto revenos. Nur unu afero ĉagrenas min: mia patrino estas tre karesema kaj sentema. Se oni ne plenplenigas sian ventron kaj ne manĝas dek fojojn ĉiutage, ŝi ploras pro ĉagreno. Mia patro ne estas tia, la vivo kribris lin pli ol unu fojon. Ne, mi ne povas fumi, — aldonis li kaj ĵetis la cigaron en la polvon de la vojo.
— Ĝis via bieno estas dudek kvin verstoj? — demandis Arkadio.
— Dudek kvin. Cetere, demandu ĉi tiun saĝulon.
Li montris la kamparanon sur la kondukbenko, laboriston de Fedot.
Sed la saĝulo respondis: «Kiu povas scii, la verstoj ne estas mezuritaj ĉi tie», kaj komencis duonvoĉe insulti la mezan ĉevalon pro tio, ke ĝi senĉese skuis la kapon.
— Jes, jes, — ekparolis Bazarov, — Jen estas leciono por vi, mia juna amiko, instrua ekzemplo! La diablo scias, kia sensencaĵo! Ĉiu homo pendas sur fadeno, ĉiuminute povas malfermiĝi sub li senfundaĵo, kaj li mem elpensas por si diversajn malagrablaĵon, venenas sian vivon.
— Kion vi aludas? — demandis Arkadio.
— Mi aludas nenion, mi diras sen aludoj, ke ni ambaŭ, vi kaj mi, kondutis tre malsaĝe. Por kio babili pro tio? Mi rimarkis jam en la kliniko: kiu koleras kontraŭ sia doloro, tiu certe ĝin venkos.
— Mi ne tute komprenas vin, — diris Arkadio, — ŝajnas, ke vi ne havas kaŭzon plendi.
— Se vi ne tute komprenas min, jen kion mi komunikos al vi: laŭ mia opinio pli bone estas pisti ŝtonojn sur ŝoseo, ol permesi al virino ekregi eĉ pinton de fingro. Ĉio ĉi estas … — Bazarov volis diri sian amatan vorton «romantismo», sed li haltigis sin kaj diris: «sensencaĵo». — Vi nun ne kredos al mi, sed mi ripetas al vi: ni trovis virinan societon, kaj al ni estis agrable; sed forlasi tian societon estas kvazaŭ en varmega tago verŝi sur sin malvarman akvon. La viro ne havas tempon por sin okupi per tiaj bagateloj; la viro devas esti kruela, proklamas tre saĝa hispana proverbo. Jen vi ekzemple, — aldonis li, sin turnante al la kamparano sur la kondukbenko, — vi, saĝulo, ĉu vi havas edzinon?
La kamparano montris al la junuloj sian platan vizaĝon kun malklaraj okuloj.
— Edzinon? Mi havas. Kial ne havi?
— Vi batas ŝin?
— La edzinon? Ĉiel okazas. Sen motivo mi ne batas ŝin.
— Perfekte. Kaj ŝi, ĉu ŝi batas vin?
— Kian vorton vi diris, sinjoro! Vi amas ŝerci … — Estis evidente, ke li sentas sin ofendita.
— Ĉu vi aŭdas, Arkadio Nikolaiĉ! Kaj nin oni batis … jen kio signifas esti civilizitaj homoj.
Arkadio nenature ekridis, Bazarov sin deturnis kaj dum la tuta vojaĝo ne diris eĉ unu vorton.
La dudek kvin verstoj ŝajnis al Arkadio plenaj kvindek. Sed jen sur la deklivo de altaĵo sin montris fine la malgranda kamparo, kie loĝis la gepatroj de Bazarov … Proksime, en juna betula arbaro staris nobela domo kun pajla tegmento. Ĉe la unua kabano staris du kamparanoj en ĉapoj kaj insultis unu alian. «Vi estas granda porko», diris unu, «kaj pli malsaĝa ol porkido». «Kaj via edzino estas sorĉistino», respondis la alia.
— Laŭ la senĝeneco de ilia konduto, — rimarkigis Bazarov al Arkadio, — kaj laŭ la viveco de la esprimoj vi povas juĝi, ke la kamparanoj de mia patro ne estas tro premataj. Jen li mem eliras el sia domo. Sendube li aŭdis la sonorilon. Tio estas li, li, mi rekonas lian figuron. Eh, eh, kiel li griziĝis, kompatinda.
XX
Bazarov sin klinis el la tarantaso. Arkadio etendis la kapon de post la dorso de sia amiko kaj ekvidis antaŭ la domo altan, malgrasan homon, kun iom senorde starantaj haroj kaj kun maldika agla nazo. Li estis vestita per malnova militista surtuto ne butonumita. Li staris, dismetinte la piedojn, fumis longan pipon kaj fermetis la okulojn, por sin gardi kontraŭ la suna lumo.
La ĉevaloj haltis.
— Fine vi estas, — diris la patro de Bazarov, ne ĉesante fumi, kvankam la tubo de la pipo dancis inter liaj fingroj. — Eliru, eliru, venu en mian ĉirkaŭprenon!
Li komencis kisi la filon. «Enjuŝa, Enjuŝa»[55]
, eksonis tremanta virina voĉo. La pordo larĝe malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis rondeta, malalta maljunulino, en blanka kufo kaj mallonga multkolora kaftano. Ŝi ekkriis, ŝanceliĝis kaj certe falus, se Bazarov ne subtenus ŝin. Ŝiaj rondetaj manoj tuj ĉirkaŭprenis lian kolon, ŝia kapo sin alpremis al lia brusto, kaj ĉio eksilentis. Oni aŭdis nur ŝian interrompatan ploron.La maljuna Bazarov profunde spiris kaj pli forte palpebrumis.
— Nu, sufiĉe, sufiĉe, Ariŝa! Ĉesu, — diris li, interŝanĝinte rigardon kun Arkadio, kiu staris senmove ĉe la tarantaso, dum la kamparano sur la kondukbenko eĉ sin deturnis. — Tio estas superflua! ĉesu, mi petas vin.
— Ah, Vasilij Ivánoviĉ, — murmuretis la maljunulino, — jen fine ni havas lin, kolombeton, Enjuŝan ĉe ni, — kaj ne ĉesante lin ĉirkaŭpreni, ŝi forigis de Bazarov sian malsekan pro la larmoj, sulkiĝintan kaj ridetantan vizaĝon, ekrigardis lin per feliĉaj kaj kornikaj okuloj, kaj ree sin alpremis al li.