Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Ni havas ĉi tie ankoraŭ alian doktoron, — daŭrigis Vasilij Ivánoviĉ kun obstino; — li venas foje al malsanulo, kaj la malsanulo jam ad patres[63]; oni ne enlasis la doktoron, dirante, ke oni ne plu bezonas lin. La doktoro tion ne antaŭvidis, konfuziĝis kaj demandis: «Ĉu la malsanulo singultis antaŭ la morto?» — «Jes.» — «Tre forte!» — «Jes, tre forte.» — «Bone», respondis la doktoro kaj forveturis. Ha, ha, ha!

La maljunulo sola ridis; Arkadio esprimis rideton per sia mieno. Bazarov nur enspiris fumon. La interparolo daŭris tiamaniere ĉirkaŭ unu horon. Arkadio dume iris en sian ĉambron, kiu estis simple antaŭĉambro de la vaporbanejo, sed tre agrabla kaj pura. Fine venis Tanjuŝa kaj anoncis, ke la tagmanĝo estas preta.

Vasilij Ivánoviĉ leviĝis la unua.

— Ni iru, sinjoroj! Pardonu grandanime, se mi enuigis vin. Eble mia mastrino kontentigos vin pli bone, ol mi.

La tagmanĝo, kvankam rapide farita, estis tre bona, eĉ abunda; nur la vino lasis ion por deziri: la preskaŭ nigra ksereso[64], aĉetita de Timofeiĉ de komercisto, lia konato, odoris kupron aŭ kolofonon — ne eble estis distingi; krom tio la muŝoj estis forte tedaj. Ordinare juna knabo, korta servisto, forpelis ilin per granda verda branĉeto, sed tiun ĉi fojon Vasilij Ivánoviĉ forsendis lin, timante la malaprobon de la junaj progresuloj. Arina Vlasievna trovis tempon por sin feste vesti; ŝi surmetis altan kufon kun silkaj rubandoj kaj bluan galon kun surpentritaj floroj. Ŝi ree ekploris, rigardante Enjuŝan, sed la edzo ne bezonis admoni ŝin: ŝi mem tuj viŝis la larmojn por ne makuli la galon. Manĝis nur la junuloj; la gemastroj jam antaŭ longe tagmanĝis. Servis Fedka, kiun forte ĝenis la botoj, helpis lin ĝiba virino kun vira vizaĝo, nomita Anfisuŝka, kiu administris la provizejon, la hejmajn birdojn kaj estis samtempe lavistino. Vasilij Ivánoviĉ dum la tuta tagmanĝo promenis en la ĉambro kaj kun perfekte feliĉa, eĉ radianta vizaĝo parolis pri la danĝeroj, kiujn li antaŭvidis de la politiko de Napoleono kaj de la komplikita itala problemo. Arina Vlasievna ne vidis Arkadion, ne regalis lin; apogante sur la pugno sian rondan vizaĝon, al kiu la plenaj, ĉerizkoloraj lipoj, la denaskaj makuloj sur la vangoj kaj super la brovoj, donis tre bonkoran esprimon, ŝi ne deturnis de la filo la okulojn kaj senĉese sopiris; ŝi mortadis pro la deziro ekscii, por kiel longe li venis, sed ŝi timis demandi lin. «Se li diros: por du tagoj», — pensis ŝi kaj ŝia koro batis dolore. Post la rostaĵo Vasilij Ivánoviĉ malaperis por unu momento kaj revenis kun malŝtopita duonbotelo da ĉampano. «Jen», ekkriis li, «kvankam ni vivas en sovaĝa lando, en solenaj okazoj ni havas, per kio gajigi nin!» Li plenigis tri pokalojn kaj glaseton, deklaris, ke li trinkas por la sano de la «respektindaj vizitantoj», kaj per unu gluto, laŭ la militista maniero, malplenigis sian pokalon; li devigis ankaŭ Arinan Vlasievna trinki ĝis la lasta guto de sia glaseto. Kiam venis la vico de la konfitaĵoj, Arkadio, kiu ordinare tute ne manĝis dolĉaĵojn, opiniis sia devo gustumi de kvar diversaj specoj, freŝe preparitaj, tiom pli, ke Bazarov rifuzis kategorie kaj tuj ekfumis cigaron. Poste venis teo kun kremo, kun butero kaj krakenoj; poste Vasilij Ivánoviĉ kondukis ĉiujn en la ĝardenon, por ĝui la belecon de la vespero. Preterpasante benkon, li murmuretis al Arkadio:

— En ĉi tiu loko mi amas filozofi, rigardante la subiron de la suno. Kaj tie, pli malproksime mi plantis kelke da arboj, amataj de Horacio.

— Kiajn arbojn? — demandis Bazarov, kiu aŭdis la lastajn vortojn.

— Akaciojn, akaciojn.

Bazarov komencis oscedi.

— Mi pensas, ke venis la tempo por la vojaĝantoj sin doni en la brakojn de Morfeo, — diris Vasilij Ivánoviĉ.

— Tio estas, estas tempo dormi, — interrompis Bazarov. — Ĉi tiu opinio estas ĝusta. Jes, estas tempo.

Adiaŭante la patrinon, li kisis ŝian frunton, ŝi ĉirkaŭprenis lin kaj kaŝe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo de la kruco. Vasilij Ivánoviĉ kondukis Arkadion en lian ĉambron kaj deziris al li «tian benatan ripozon, kian ankaŭ li ĝuis en siaj feliĉaj jaroj». Kaj efektive, Arkadio tre bone dormis en sia antaŭbanejo; en ĝi odoris mento, kaj du griloj, jen unu, jen la alia, dormige ĉirpis post la forno. Vasilij Ivánoviĉ iris de Arkadio en sian kabineton, sidiĝis sur la sofo ĉe la piedoj de sia filo por babili kun li; Bazarov tuj forsendis lin, dirante, ke li volas dormi, sed li ne ekdormis antaŭ la mateno. Larĝe malferminte la okulojn, li kolere rigardis en la mallumon; la rememoroj de la juneco ne havis povon je li, kaj la lastaj maldolĉaj impresoj ekscitis ankoraŭ lian animon. Arina Vlasievna komence satpreĝis; poste longe, longe ŝi interparolis kun Anfisuŝka, kiu, starante kvazaŭ statuo antaŭ la mastrino kaj fikse rigardante ŝin per sia sola okulo, komunikis al ŝi per mistera murmureto ĉiujn siajn rimarkojn kaj konsiderojn pri Eŭgeno Vasiliĉ. La ĝojo, vino, cigara fumo tute konfuzis la kapon de l’ maljunulino; la edzo ekparolis al ŝi kaj rezigne eksvingis la manon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза