Arina Vlasievna estis vera tipo de la rusa malalta nobelaro de la tempo pasinta; ŝi devus vivi antaŭ ducent jaroj en la malnovaj moskovaj[65]
tempoj. Ŝi estis tre pia kaj sentema; ŝi kredis je ĉiuspecaj aŭguraĵoj, signoj, kontraŭsorĉoj kaj sonĝoj; ŝi kredis je la «jurodivi[66]», hejmaj kaj arbaraj spiritoj, malbonaj renkontoj, malbonaj okuloj, popolaj medikamentoj, sankta salo, baldaŭa fino de la mondo, ŝi kredis, ke se en la tago de Pasko dum la nokta diservo la kandeloj ne estingiĝas, la poligono donos bonan rikolton, kaj ke la fungo ne kreskas plu, kiam ĝin vidis homa okulo; ŝi kredis, ke la diablo amas resti tie, kie estas multe da akvo, ke ĉiu hebreo havas sur la brusto sangan makulon; ŝi timis la musojn, viperojn, ranojn, paserojn, hirudojn, malvarman akvon, trablovon, ĉevalojn, karpojn, flavruĝajn homojn kaj nigrajn katojn kaj opiniis la grilojn kaj hundojn malpuraj estaĵoj; ŝi manĝis nek bovidaĵon, nek kolombojn, nek kankrojn, nek fromaĝon, nek asparagojn, nek heliantajn tuberojn, nek leporojn, nek akvomelonojn, ĉar distranĉita akvomelono rememorigas la kapon de Johano Baptisto; pri la ostroj ŝi parolis ne alie ol kun tremo; ŝi amis bone manĝi, kaj severe fastis; dormis dek horojn ĉiutage, kaj tute ne kuŝiĝis, kiam Vasilij Ivánoviĉ havis kapdoloron; ŝi legis neniun libron ekster «Aleksis, aŭ kabano en arbaro», skribis ne pli multe ol unu, du leterojn en jaro kaj sciis tre bone konfiti kaj sekigi fruktojn, kvankam ŝi nenion tuŝis per la propraj manoj kaj entute ne volonte sin movis de sia loko. Arina Vlasievna estis tre bona kaj en sia speco tute ne malsaĝa. Ŝi sciis, ke estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial ŝi ne malŝatis la servutecon kaj la salutojn ĝis la tero; sed kun la subuloj ŝi agis amike kaj delikate, preterlasis neniun almozulon sen helpo, kaj neniam kondamnis iun, kvankam iafoje ŝi klaĉis. En sia juneco ŝi estis beleta, ludis fortepianon kaj iom parolis france; sed dum la multjaraj vojaĝoj de sia edzo, kun kiu ŝi edziniĝis kontraŭ sia volo, ŝi grasiĝis kaj forgesis la muzikon kaj la francan lingvon. Ŝi amis sian filon kaj neesprimeble timis lin; la administradon de la bieno ŝi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon; ŝi ĝemis, svingis rifuze la naztukon kaj pro timo levis pli kaj pli alte la brovojn, kiam ŝia maljunulo komencis paroli pri la projektataj reformoj kaj pri siaj planoj. Ŝi estis nefidema, ĉiam atendis ian grandan malfeliĉon kaj tuj ploris, kiam ŝi rememoris ion malĝojan. Nun tiaj virinoj komencas esti maloftaj. Dio scias, ĉu oni devas ĝoji pro tio!XXI
Leviĝinte de la lito, Arkadio, malfermis la fenestron, kaj la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis Vasilij Ivánoviĉ. En buĥara negliĝa vesto, zonita per naztuko, la maljunulo diligente fosis en la ĝardeno. Li rimarkis sian junan gaston kaj sin apogante sur la fosilo, ekkriis:
— Bonan sanon! Kiel vi dormis?
— Bonege, — respondis Arkadio.
— Mi, kiel vi vidas, kvazaŭ
Arkadio iris al li.
— Ankoraŭ unu fojon, bonvenon! — diris Vasilij Ivánoviĉ, almetante militiste la manon al la makulita vertĉapeto, kovranta lian kapon. — Mi scias, ke vi kutimis al la lukso, plezuroj, sed ankaŭ la grandaj de nia mondo ne malŝatas pasigi iom da tempo sub la tegmento de kabano.
— Kiel vi povas min nomi granda de nia mondo? Ankaŭ mi al la lukso tute ne kutimis.
— Permesu, permesu, — respondis Vasilij Ivánoviĉ kun ĝentila gesto. — Kvankam nun mi jam apartenas al la arĥivo, mi multon iam vidis en la mondo, mi rekonas birdon per ĝia flugo. Mi estas ankaŭ iom psikologo kaj fizionomiisto. Se mi ne posedus ĉi tiun arton — mi kuraĝas tiel ĝin nomi — mi antaŭ longe pereus; oni dispremus min, malaltan homon. Mi diros al vi sen komplimentoj: la amikeco, kiun mi rimarkas inter vi kaj mia filo, sincere ĝojigas min. Mi ĵus vidis lin; laŭ sia kutimo, kiun vi certe konas, li leviĝis tre frue kaj promenas tra la ĉirkaŭaĵo. Pardonu mian scivolon: vi jam longe konas mian Eŭgenon?
— De la lasta vintro.
— Vere? Pardonu, ankoraŭ unu demando. Sed eble ni sidigos? Permesu, ke mi demandu vin, kiel patro, kun la tuta sincereco: kian opinion vi havas pri mia filo?