— Kiam mi renkontos homon, kiu ne klinos la kapon antaŭ mi, — diris li disigante la vortojn, — tiam mi ŝanĝos mian opinion pri mi mem. Malami! Jen vi, ekzemple, vi diris hodiaŭ, preterpasante la kabanon de nia inspektisto Filipo — ĝi estas tiel bela, blanka — vi diris: Rusujo tiam atingos la perfektecon, kiam la lasta el la kamparanoj havos saman loĝejon, kaj ĉiu el ni devas akceli tion … Kaj mi, mi ekmalamis ĉi tiun lastan el la kamparanoj, Filipon aŭ Sidoron, por kiu mi devas penegi, kaj kiu eĉ ne diros al mi: dankon … cetere, por kio mi bezonas lian dankon? Li loĝos en blanka kabano, kaj el mi kreskos urtikoj; nu, kaj poste?
— Lasu, Eŭgeno … aŭskultante vin hodiaŭ, oni nevole konsentas kun tiuj, kiuj riproĉas al ni mankon de principoj.
— Vi parolas kiel via onklo. Principoj entute ne ekzistas, vi tion ne malkovris ĝis hodiaŭ? Ekzistas nur sentaĵoj. Ĉio dependas de ili.
— Kiamaniere?
— Jen kiel. Mi, ekzemple, mi havas la emon nei dank’ al la sentaĵoj. Al mi agrable estas nei, tiel estas konstruita mia cerbo, jen ĉio! Kial al mi plaĉas la ĥemio? Kial vi amas la pomojn — ankaŭ dank’ al la sentaĵoj. Kaj ĉie same. Pli profunde ol tio, la homoj penetros neniam. Ne ĉiu diros tion al vi, ankaŭ mi ne ĉiam.
— Do ankaŭ la honesteco estas sentaĵo?
— Kompreneble!
— Eŭgeno! — komencis Arkadio per malĝoja voĉo.
— Tio ne estas laŭ via gusto? — interrompis Bazarov. — Ne, amiko! Vi decidis ĉion falĉi — ne indulgu la proprajn membrojn! … Sed ni sufiĉe filozofis. «La naturo inspiras la silenton de la dormo», diris Puŝkin.
— Neniam li diris ion similan, — respondis Arkadio.
— Se li ne diris, li povis kaj devis diri, kiel poeto. Li estis militisto?
— Puŝkin neniam estis militisto.
— Kion vi diras, ĉe li sur ĉiu paĝo: «Al la batalo, al la batalo, por la honoro de Rusujo!»
— Kion vi elpensas? Tio ja estas kalumnio!
— Kalumnio? Ne grave! Jen per kia vorto vi volas timigi min! Kian ajn kalumnion vi disvastigas pri homo, li ĉiam meritas dudekoble pli grandan.
— Ni prefere dormu! — diris Arkadio kun malkontenta mieno.
— Kun plej granda plezuro, — respondis Bazarov.
Sed nek unu, nek la alia povis ekdormi. La preskaŭ malamika sento glitis en la korojn de ambaŭ junuloj. Post kelke da minutoj ili malfermis la okulojn kaj ekrigardis unu la alian.
— Rigardu, — diris subite Arkadio, — seka platana folio deŝiriĝis kaj falas teren; ĝiaj movoj plene similas la flugon de papilio. Ĉu tio ne estas stranga? Io, kio estas plej malĝoja kaj senviva, similas ion plej gajan kaj vivantan.
— Ho, mia amiko, Arkadio Nikolaiĉ, — ekkriis Bazarov, — pri unu mi petas vin: ne parolu bele.
— Mi parolas, kiel mi scias … Fine, tio estas despotismo. Penso venis en mian kapon, kial mi devas ne esprimi ĝin?
— Vi estas prava; sed miaflanke, kial mi devas ne esprimi mian penson? Mi opinias, ke paroli bele estas nekonvene.
— Kio estas konvena? Insulti?
— Eh, eh, mi vidas, ke vi volas paŝi sur la piedsignoj de via onklo. Kiel ĝojus tiu ĉi idioto, se li aŭdus vin!
— Kia vi nomis lin?
— Mi nomis lin, kiel li meritas: idioto.
— Tio fariĝas fine netolerebla! — ekkriis Arkadio.
— Jen la familia sento ekparolis, — trankvile rediris Bazarov. — Mi rimarkis, ke ĝi havas fortajn radikojn en ĉiu homo. Li estas kapabla rezigni ĉion, forĵeti ĉiujn antaŭjuĝojn; sed konfesi, ekzemple, ke lia frato, kiu ŝtelas naztukojn, estas ŝtelisto, — tio estas super liaj fortoj. Kaj efektive:
— En mi ekparolis simpla sento de la justeco, kaj ne la familia sento, — vivege respondis Arkadio. — Sed vi tion ne komprenas, vi ne posedas tian
— Alivorte: Arkadio Kirsanov estas super mia kompreno; mi nin klinas kaj eksilentas.
— Ĉesu, mi petas vin, Eŭgeno; en la fino ni malpaciĝos.
— Ah, Arkadio, mi petas vin, ni malpaciĝu ĝis reciproka neniiĝo.
— Tio povos finiĝi per…
— Per pugnobatoj? — interrompis Bazarov. — Kial ne? Ĉi tie, sur fojno, sur tiel idilia fono, malproksime de la mondo kaj de la homaj sensencaĵoj — kion pli bonan vi povus deziri. Sed viaj fortoj ne sufiĉos kontraŭ mi. Mi tuj kaptos vin je la gorĝo.
Bazarov disetendis siajn longajn kaj malmolajn fingrojn … Arkadio sin turnis por kontraŭstari, kvazaŭ ŝerce … Sed la vizaĝo de lia amiko, la kurba rideto de liaj lipoj ŝajnis en tiu minuto tiel malica, tiel neŝerca minaco brilis en liaj flamantaj okuloj, ke Arkadio eksentis nevolan timon …
— Jen kien vi surgrimpis! — eksonis la voĉo de Vasilij Ivánoviĉ, kaj la maljuna regimenta kuracisto ekstaris antaŭ la junuloj, vestita per jako el hejme farita tolo kaj pajla ĉapelo de la sama fabriko. — Mi vin serĉis, serĉis … Sed vi elektis bonegan lokon kaj belegan okupon. Kuŝante sur la «tero», rigardi la «ĉielon», … Ĉu vi scias? Tio havas ian specialan signifon!
— Mi rigardas la ĉielon nur tiam, kiam mi volas terni, — murmuris Bazarov kaj sin turninte al Arkadio, aldonis duonvoĉe: — domaĝe estas, ke li malhelpis nin.
— Sufiĉe, — murmuretis Arkadio kaj kaŝe premis la manon de sia amiko.
Sed nenia amikeco povas longe kontraŭstari al tiaj konfliktoj.