— Mi rigardis vin, miaj junaj amikoj, — daŭrigis dume Vasilij Ivánoviĉ, balancante la kapon kaj apogante la krucitajn manojn sur bastono, kiun li mem artiste tordis en spiralon, kaj kiu havis figuron de turko anstataŭ tenilo: — mi rigardas vin kaj mi ne povas ne admiri. Kiom da forto estas en vi, da floranta juneco, kapabloj, talentoj! Veraj … Kastoro kaj Polukso?
— Jen kie, en la mitologion li falis! — diris Bazarov. — Tuj oni vidas, ke li estis forta latinisto en sia tempo! Vi ja ricevis, se mi bone memoras, arĝentan medalon por via verko?
— Dioskuroj, Dioskuroj! — ripetis Vasilij Ivánoviĉ.
— Sufiĉe, patro, sufiĉe da karesoj!
— Unu fojon, ne pli multe, estas permesite, — murmuretis la maljunulo. — Cetere, mi serĉis vin ne por diri al vi komplimentojn, sed unue por anonci al vi, ke ni baldaŭ tagmanĝos, kaj due, mi volis averti vin, Eŭgeno … Vi estas saĝa homo, vi konas la virojn kaj la virinojn kaj tial, vi pardonos … Via patrino deziris aŭdi diservon kaŭze de via alveno. Ne imagu, ke mi invitas vin ĉeesti: la diservo jam estas finita; sed la patro Alekso …
— La popo?
— Jes, la pastro; li ĉe ni … tagmanĝos … Mi tion ne atendis kaj eĉ ne konsilis … sed iel tio fariĝis … li ne komprenis min … Kaj Arina Vlasievna … cetere, li estas tre bona kaj inteligenta homo.
— Li ja ne manĝos mian porcion? — demandis Bazarov.
Vasilij Ivánoviĉ ekridis.
— Certe ne!
— Mi postulas nenion plu. Mi estas preta sidigi ĉe la tablo kun iu ajn.
Vasilij Ivánoviĉ ordigis sian ĉapelon.
— Mi estis certa, ke vi estas super ĉiuj antaŭjuĝoj. Ja ankaŭ mi, mi sesdekdujara maljunulo ne havas ilin. (Vasilij Ivánoviĉ ne kuraĝis konfesi, ke li mem deziris la diservon … Li estis ne malpli pia ol lia edzino.) La patro Alekso tre deziras koniĝi kun vi. Li plaĉos al vi, vi vidos. Li volonte kartludas kaj eĉ … sed tio restos inter ni… fumas pipon.
— Bone. Post la tagmanĝo ni sidiĝos por ludi
— He, he, he! Kiu povas scii!
— Kiel? Ĉu vi aplikos vian iaman talenton? — diris Bazarov kun speciala akcento.
La bronzaj vangoj de Vasilij Ivánoviĉ iom ruĝiĝis.
— Ĉu ni ne hontas, Eŭgeno … Kio pasis, pasis. Nu, mi estas preta konfesi al via juna amiko, ke mi havis tiun pasion en miaj junaj jaroj, sed mi kare pagis ĝin! Kiel varmege estas hodiaŭ. Permesu al mi sidiĝi apud vi. Mi ja ne malhelpas vin?
— Tute ne, — respondis Arkadio.
Vasilij Ivánoviĉ ĝemante sidiĝis sur la fojno.
— Ĉi tiu kuŝejo, miaj sinjoroj, rememorigas al mi mian militistan, bivakan vivon, la ambulancojn, ankaŭ ie apud fojna amaso, kaj ni dankis Dion, se ni trovis ĝin. — Li eksopiris. — Multon, multon mi travivis. Jen, ekzemple, se vi permesos, mi rakontos al vi interesan epizodon de la pesto en Besarabio.
— Por kiu vi ricevis la krucon de Sankta Vladimiro? — interrompis Bazarov. — Ni scias, ni scias … Sed kial vi ne portas ĝin?
— Mi ja diris al vi, ke mi ne havas antaŭjuĝojn, — murmuris Vasilij Ivánoviĉ (apenaŭ en la antaŭtago li ordonis malkudri la ruĝan rubandon de la surtuto). Li komencis rakonti la epizodon de la pesto. — Rigardu lin, li ekdormis, — murmuretis li subite al Arkadio, montrante la filon kaj bonkore palpebrumante. — Eŭgeno, leviĝu, — aldonis li laŭte. — Ni iru tagmanĝi …
La patro Alekso, homo de bona staturo, kun densaj, zorge kombitaj haroj, portanta sur la blua silka robo broditan zonon, kondutis kun granda takto. Li unua premis la manon de Bazarov kaj de Arkadio, kvazaŭ komprenante de antaŭe, ke ili ne bezonas lian benon. Restante fidela al sia karaktero, li bone sciis ofendi neniun: li ridis la latinon de la seminarioj kaj defendis ĉe alia okazo sian episkopon; li trinkis du glasetojn da brando, kaj rifuzis trian; li akceptis de Arkadio cigaron, sed ne fumis ĝin, dirante, ke li kunprenos ĝin hejmen. Sed li havis iom malagrablan kutimon: li malrapide kaj singarde levis la manon, por kapti muŝojn sur sia vizaĝo, kaj iafoje dispremis ilin. Li sidiĝis ĉe la kartotablo kun esprimo de modera plezuro kaj finis per tio, ke li gajnis de Bazarov du rublojn kvindek kopekojn en papera mono (en la domo de Arina Vlasievna oni tute ne sciis kalkuli per arĝenta mono). Ŝi sidis apud la filo (ŝi ne kartludis), kiel antaŭe apogis la mentonon sur la pugno kaj leviĝis nur por ordoni alporti ian frandaĵon. Ŝi timis karesi la filon, kaj li ne kuraĝigis ŝin al tio; aliflanke ankaŭ Vasilij Ivánoviĉ konsilis al ŝi ne «maltrankviligi», lin: «La junaj homoj ne amas tion», ripetis li al ŝi. Superflue estas priskribi, kia estis la tagmanĝo en tiu tago; Timofeiĉ persone galopis frumatene por aĉeti ian specialan viandon; la inspektisto de la laboroj veturis en alian lokon, serĉante lojtojn, perĉojn kaj kankrojn; sole por la fungoj la kamparaninoj ricevis kvardek du kuprajn kopekojn.
La okuloj de Arina Vlasievna esprimis ne sole sindonemon kaj karesemon; oni povis legi en ili ankaŭ malĝojon, miksitan kun scivolo kaj timo, kaj humilan riproĉon.