Читаем Patroj kaj filoj полностью

Bazarov kun Arkadio forveturis en la sekvinta tago. Jam de la mateno ĉio malgajiĝis en la domo; Anfisuŝka ellasis ĉiujn vazojn, kiujn ŝi portis, sur la plankon; eĉ Fedka estis konsternita kaj finis per tio, ke li demetis la botojn. Vasilij Ivánoviĉ estis pli maltrankvila ol iam ajn: li penis kaŝi sian ĉagrenon, parolis laŭte kaj paŝis kun bruo, sed lia vizaĝo paliĝis kaj liaj rigardoj senĉese glitis preter la filo. Arina Vlasievna mallaŭte ploris; ŝi tute perdus la kapon kaj ne povus regi sin, se la edzo ne admonus ŝin matene dum du plenaj horoj. Kiam Bazarov, post multfojaj promesoj reveni ne pli malfrue, ol post unu monato, fine sin elŝiris el la ĉirkaŭprenoj lin retenantaj kaj sidiĝis en la tarantaso, kiam la ĉevaloj ekkuris, la sonorilo eksonis kaj la radoj ekruliĝis; kiam oni vidis plu nenion kaj la polvo malleviĝis; kiam Timofeiĉ, kurbiĝinte kaj ŝanceliĝante sur la piedoj, peze revenis en sian ĉambreton; kiam la maljunuloj restis solaj en sia domo, kiu ankaŭ kvazaŭ kurbiĝis kaj kadukiĝis, Vasilij Ivánoviĉ, kiu ankoraŭ antaŭ kelke da minutoj brave svingis la naztukon sur la perono, sin ĵetis sur seĝon kaj mallevis la kapon. «Li forlasis, forlasis nin, — balbutis li. — Jen mi estas sola nun, sola, kiel fingro[69]», ripetis li kelke da fojoj, levante antaŭen sian manon kun la apartigita montra fingro. Arina Vlasievna proksimiĝis al li kaj almetinte sian grizan kapon al lia griza kapo, diris: «Kion fari, Vasja! Filo estas kvazaŭ fortranĉita peco. Li estas, kiel falko: li volas — li alflugas; li volas — li forflugas; kaj ni ambaŭ, ni estas kvazaŭ du fungoj en arbkavaĵo, ni sidas unu apud la alia kaj ĉiam restas sur la sama loko. Mi sola restos por vi eterne neŝanĝita, kiel vi por mi.»

Vasilij Ivánoviĉ forprenis la manojn de la vizaĝo kaj ĉirkaŭprenis sian edzinon, sian amikinon, tiel forte, kiel li neniam ĉirkaŭprenis ŝin eĉ en la junaj jaroj: ŝi konsolis lin en lia ĉagreno.

XXII

Silente, nur de tempo al tempo interŝanĝante kelke da vortoj, niaj amikoj atingis la domon de Fedot. Bazarov estis ne tute kontenta pri si mem. Arkadio estis nekontenta pri li. Krom tio li sentis tiun senmotivan malĝojon, kiu estas konata nur de tre junaj homoj. La koĉero ŝanĝis la ĉevalojn kaj suririnte la kondukbenkon, demandis: dekstren, ĉu maldekstren?

Arkadio ektremis. La vojo dekstren kondukis al la urbo kaj de tie en la bienon de lia patro, la vojo maldekstren kondukis al sinjorino Odincóv.

Li ekrigardis Eŭgenon.

— Eŭgeno, — demandis li: — maldekstren?

Bazarov sin turnis al li.

— Kia sensencaĵo! — murmuris li.

— Mi scias, ke tio estas sensencaĵo, — respondis Arkadio. — Ne grave, ĉu ĝi estas la unua?

Bazarov depuŝis sian ĉapon sur la frunton.

— Kiel vi volas, — diris li fine.

— Turnu maldekstren! — ekkriis Arkadio.

La tarantaso ekruliĝis al Nikolskoje. Sed decidiĝinte al la «sensencaĵo», la amikoj ankoraŭ pli obstine silentis kaj eĉ ŝajnis koleraj.

La maniero, en kiu la intendanto de la domo akceptis ilin sur la perono en Nikolskoje, tuj montris al la amikoj, ke ili agis neprudente, cedante al sia subita kaprico. Oni tute ne atendis ilin. Ili devis resti sufiĉe longe kaj kun sufiĉe malsaĝaj mienoj en la salono. Fine aperis sinjorino Odincóv. Ŝi salutis ilin kun la kutima afableco, sed ekmiris je ilia baldaŭa reveno kaj, kiom oni povis konkludi laŭ la malrapideco de ŝia parolado kaj de ŝiaj movoj, ŝi ne tre ekĝojis. Ili rapidis konigi al ŝi, ke ili haltis en Nikolskoje, pasante en la urbon kaj ke post tri, kvar horoj ili daŭrigos la vojon. Ŝi respondis nur per mallaŭta: «ah», petis Arkadion, ke li salutu sian patron en ŝia nomo kaj sendis serviston por peti la onklinon malsupreniri. La princidino venis tre dorma, kio donis ankoraŭ pli koleran esprimon al ŝia sulkiĝinta, maljuna vizaĝo. Katja estis malsaneta kaj ne forlasis sian ĉambron. Arkadio subite eksentis, ke li almenaŭ same forte deziras vidi Katjan, kiel sinjorinon Odincóv mem. Kvar horoj pasis en sensignifa interparolo pri indiferentaj aferoj; Anna Sergéevna aŭskultis kaj parolis sen rideto. Nur en la momento de la adiaŭo la antaŭa amikeco kvazaŭ vekiĝis en ŝia koro.

— Mi havas nun atakon de malgaja humoro, — diris ŝi, — sed vi ne atentu tion kaj vizitu min, mi diras tion al vi ambaŭ, post iom da tempo.

Bazarov kaj Arkadio respondis al ŝi per senvorta riverenco, sidiĝis en la kaleŝo kaj nenie haltante veturis hejmen. Ili atingis Marinon sen akcidento en la sekvinta tago vespere. Dum la tuta vojo nek unu, nek alia elparolis la nomon de Anna Sergéevna; precipe Bazarov preskaŭ ne malfermis la buŝon kaj senĉese rigardis flanken de la vojo, kun ia kolera obstino.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза