«Li ne demandis min, kial mi forveturos? Kaj tiel subite, kiel li» — pensis Arkadio. — «Vere, kial mi forveturos, kial li forveturas?» — daŭrigis li siajn meditojn. Li ne povis respondi kontentige siajn demandojn, kaj lian koron plenigis io maldolĉa. Li sentis, ke malfacile estos por li forlasi la vivon, al kiu li tiel kutimis; sed resti sola estus iel strange. «Io okazis inter ili — parolis li al si mem — por kio mi restos plantita antaŭ ŝi post lia forveturo? Mi definitive tedos ŝin, perdos la lastan ŝaton.» Li komencis imagi sinjorinon Odincóv, sed poste aliaj trajtoj iom post iom kovris la belan vizaĝon de la juna vidvino.
«Katja … domaĝe!…» — murmuretis Arkadio al la kuseno, sur kiun jam falis larmo … Per subita movo li levis la kapon kaj laŭte diris:
— Por kia diablo ĉi tiu malsaĝulo Sítnikov venis ĉi tien?
Bazarov unue sin ekmovis sur la litaĵo, kaj poste diris:
— Vi, mia kara, estas ankoraŭ malsaĝa, kiel mi vidas. Por mi, komprenu tion, por mi estas necesaj tiaj malsaĝuloj. Ne la dioj ja bakas la potojn.
«Eh, eh!…» — pensis Arkadio kaj la unuan fojon sin prezentis antaŭ li por unu minuto la senfundeco de la memamo de Bazarov. — Ni do estas dioj, vi kaj mi? tio estas — vi estas dio, kaj mi eble malsaĝulo?
— Jes, — konsentis malgaje Bazarov, — vi estas ankoraŭ malsaĝa.
Sinjorino Odincóv ne montris grandan miron, kiam en la sekvinta tago Arkadio diris al ŝi, ke li forveturos kun Bazarov; ŝi ŝajnis distrita kaj laca. Katja silente kaj serioze rigardis lin, la princidino eĉ faris la signon de la kruco sub sia ŝalo, tiel, ke li ne povis tion ne rimarki, kaj Sítnikov estis tute konsternita. Li ĵus malsupreniris por la matenmanĝo en eleganta, tiun ĉi fojon ne slavofila kostumo; en la antaŭtago li mirigis la serviston, kiu devis zorgi pri li, per la multeco de sia tolaĵo, kaj subite liaj kamaradoj forlasas lin! Momenton li saltetis, kiel ĉasata leporo de la rando de arbaro, kaj subite, preskaŭ kun teruro, preskaŭ kun krio, anoncis, ke ankaŭ li intencas forveturi.
— Mi havas tre komfortan kaleŝon, — aldonis la malfeliĉa juna homo, sin turnante al Arkadio, — mi povas veturigi vin, kaj Eŭgeno Vasiliĉ prenos vian tarantason; tiamaniere eĉ estos pli oportune.
— Sed, sinjoro, mi petas vin … nia bieno tute ne estas sur via vojo kaj malproksime.
— Ne grave, ne grave; mi havas multe da tempo kaj aferoj alvokas min tien.
— Brandaj aferoj? — demandis Arkadio, per tro malestima tono.
Sed Sítnikov estis tiel malespera, ke kontraŭ sia kutimo li eĉ ne ekridis.
— Mi certigas vin, ke mia kaleŝo estas tre komforta, — balbutis li, — estos sufiĉe da loko por ĉiuj.
— Ne ĉagrenu sinjoron Sítnikov per rifuzo, — diris Anna Sergéevna.
Arkadio ekrigardis ŝin kaj profunde klinis la kapon.
La gastoj forveturis post la matenmanĝo. Adiaŭante Eŭgenon, sinjorino Odincóv etendis al li la manon kaj diris:
— Ĝis revido, ĉu ne vere?
— Kiel vi ordonas, — respondis Bazarov.
— En tia okazo, ni revidos unu la alian.
Arkadio la unua eliris sur la peronon kaj okupis lokon en la kaleŝo de Sítnikov. La administranto de la domo plenrespekte helpis lin eniri, kaj li, li volonte lin batus aŭ plorus. Bazarov sidiĝis en la tarantason. Atinginte la kolonion de Koklov, Arkadio atendis, ĝis kiam la gastejmastro Fedot jungis ĉevalojn, kaj proksimiĝinte al la tarantaso, kun ordinara rideto, diris al Bazarov:
— Eŭgeno, prenu min kun vi; mi volas veturi al vi.
— Sidiĝu, — respondis Bazarov tra la dentoj.
Sítnikov, kiu paŝis ĉirkaŭ la radoj de sia kaleŝo, vigle fajfante, larĝe malfermis la buŝon, aŭdante ĉi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn pakaĵojn el lia kaleŝo, sidiĝis apud Bazarov kaj ĝentile salutinte sian antaŭan kamaradon de la vojaĝo, ekkriis: «Antaŭen!» La tarantaso ekruliĝis kaj baldaŭ malaperis el la vido … Sítnikov, definitive konfuzita, rigardis sian koĉeron, sed tiu ludis per la vipo super la vosto de la flanka ĉevalo. Tiam Sítnikov saltis en la kaleŝon kaj tondre kriante al du preterpasantaj kamparanoj: «Surmetu la ĉapojn, malsaĝuloj!» ektrotis en la urbon, kiun li atingis tre malfrue. En la sekvinta tago, ĉe fraŭlino Kukŝin, li akre insultis la du «abomenajn fierulojn kaj malĝentilulojn.»
Sidiĝante en la tarantaso apud Bazarov, Arkadio, forte premis lian manon kaj longe diris nenion. Ŝajnis, ke Bazarov komprenas la manpremon kaj la silenton kaj estis danka por ili. La lastan nokton li tute ne dormis, li ne fumis, preskaŭ nenion manĝis jam dum kelke da tagoj. Malgaje kaj akre desegniĝis lia malgrasiĝinta profilo sub lia profunde metita ĉapo.
— Amiko, — diris li fine, — donu al mi cigaron … Rigardu, ĉu mia lango estas flava?
— Flava, — respondis Arkadio.
— Jes … kaj la cigaro ne ŝajnas al mi bongusta. La maŝino ne estas en ordo.
— Vi, efektive, ŝanĝiĝis en la lasta tempo, — rimarkis Arkadio.