Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Dankon, — malfacile diris li, — mi tion ne esperis. Tio estas bona ago. Jen ni ankoraŭ unu fojon vidas unu la alian, kiel vi promesis.

— Anna Sergéevna estis tiel bona… — komencis Vasilij Ivánoviĉ.

— Patro, lasu nin. Anna Sergéevna, vi permesas? Ŝajnas, ke nun…

Li montris per signo de la kapo sian senforte kuŝantan korpon.

Vasilij Ivánoviĉ eliris.

— Dankon, — ripetis Bazarov. — Tio estas tute reĝa. Oni diras, ke la reĝoj ankaŭ vizitas la mortantojn.

— Eŭgeno Vasiliĉ, mi esperas…

— Eh, Anna Sergéevna, ni parolu la veron. Ĉio estas finita kun mi. Mi falis sub radon. Vi vidas, mi estis prava, ke mi ne zorgis pri la estonteco. La morto estas malnova ŝerco, tamen nova por ĉiu. Ĝis nun mi ne timis … kaj poste venos la senkonscieco kaj ft![104] (Li malforte svingis la manon.) Kion mi devas diri al vi? … Ke mi amis vin? Tio antaŭe estis sensenca, kaj tiom pli nun. La amo estas formo, kaj mia propra formo jam disfalas. Prefere mi diros … kiel bela vi estas! Kaj nun vi staras antaŭ mi tiel bela …

Anna Sergéevna nevole ektremis.

— Tio estas nenio, ne timu … sidiĝu tie … Ne proksimiĝu al mi: mia malsano estas ja infekta.

Anna Sergéevna rapide trapasis la ĉambron kaj sidiĝis sur la seĝo apud la sofo, kie kuŝis Bazarov.

— Grandanima! — murmuretis li. — Ah, kiel proksime… kaj tiel juna, freŝa, pura … en ĉi tiu abomena ĉambro! … Adiaŭ! vivu longe, tio estas la plej grava, kaj ĝuu, dum ne estas ankoraŭ tro malfrue. Vi rigardu, kia abomena spektaklo; duone dispremita vermo, kiu ankoraŭ tordiĝas. Ankaŭ mi ja pensis: multajn agojn mi plenumos. Morti? Mi? Ne, mi havas taskon antaŭ mi, mi estas giganto! Kaj nun, nun la sola tasko de la giganto estas dece morti, kvankam tio estas indiferenta por ĉiu … Tamen mi mortos kiel viro, ne kiel hundo.

Bazarov eksilentis kaj komencis palpi sian glason. Anna Sergéevna donis al li trinki, ne demetante la gantojn kaj time spirante.

— Min vi forgesos, — rekomencis li, — ĉar la mortinto ne estas kamarado de l’ vivanto. Mia patro diros al vi, kian homon perdas Rusujo … Tio estas sensencaĵo, sed ne seniluziigu lin. Vi ja konas la proverbon: kio ajn amuzas la infanon … Konsolu ankaŭ mian patrinon. Tiajn homojn, kiaj ili, en via granda mondo vi ne trovos, eĉ se vi serĉos ilin tage kun lanterno en la mano … Mi, necesa al Rusujo! … Ne, ŝajnas, ke ne. Kiu do estas necesa al ĝi? Ŝuisto estas necesa, tajloro estas necesa, viandisto … li vendas viandon … viandisto … atendu, mi miksas … ĉi tie estas arbaro …

Bazarov metis la manon sur sian frunton.

Anna Sergéevna sin klinis al li.

— Eŭgeno Vasiliĉ, mi estas ĉi tie…

Li demetis la manon kaj leviĝis.

— Adiaŭ, — diris li kun subita forto, kaj liaj okuloj ekbrilis per la lasta brilo. — Adiaŭ … Aŭskultu … mi ja ne kisis vin tiam … Blovu sur la mortantan kandelon kaj ĝi estingiĝu …

Anna Sergéevna almetis la lipojn al lia frunto.

[— Sufiĉas! — li diris, kaj malleviĝis sur la kusenon. — Kaj nun la mallumo…

Anna Sergéevna malbrue eliris.]

— Kio? — demandis murmurete Vasilij Ivánoviĉ.

— Li ekdormis, — respondis ŝi apenaŭ aŭdeble.

La sorto ne destinis al Bazarov pluan vekiĝon. Antaŭ la vespero li tute perdis la konscion kaj en la sekvinta tago li mortis. La patro Alekso plenumis sur li la religiajn ceremoniojn. Kiam oni sanktoleis lin, kiam la sankta oleo tuŝis lian bruston, unu lia okulo malfermiĝis kaj ŝajnis, ke io, kvazaŭ tremo de teruro trakuras lian mortan vizaĝon, kiam li vidis la pastron en la robo, la fumon de la incenso, la kandelojn antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Sed tio daŭris nur unu momenton. Kiam fine li spiris la lastan spiron kaj en la domo ekĝemis ĉiuj, Vasilij Ivánoviĉ furioziĝis. «Mi diris, ke mi ekribelos», raŭke kriis li, kun flamanta vizaĝo, kurbigita de grimaco, skuante la pugnon en la aero, kvazaŭ por minaci iun; «kaj mi ekribelos, ekribelos!» Sed Arina Vlasievna, dronanta en la larmoj, ekpendis sur lia kolo, kaj ili ambaŭ falis sur la vizaĝojn. «Tiel», rakontis poste Anfisuŝka en la ĉambro de l’ servistoj, «unu apud la alia ili mallevis siajn kapojn, kiel ŝafoj dum la tagmeza varmego …»

Sed pasas la tagmezo, venas la vespero kaj la nokto, kiu kondukas en trankvilan rifuĝejon la lacajn kaj ŝarĝitajn …

XXVIII

Перейти на страницу:

Похожие книги