Читаем Patroj kaj filoj полностью

Pasis ses semajnoj. Venis la blanka vintro kun la kruela silento de la sennubaj malvarmegoj, la densa, krakanta neĝo, la pale smeralda ĉielo, la roza prujno sur la arboj, la ĉapoj el la fumo super la kamentuboj, kun la fumturniĝoj el la subite malfermitaj pordoj, la freŝaj kvazaŭ morditaj vizaĝoj de l’ pasantoj kaj la rapida trotado de l’ tremantaj ĉevaloj. Januara tago jam proksimiĝis al sia fino; la vespera malvarmo ankoraŭ pli forte premis la senmovan aeron, kaj rapide estingiĝis la sanga ĉielruĝo. En la fenestroj de la domo en Marino ekbrilis lumoj. Prokofiĉ, en nigra frako kaj blankaj gantoj, kun tute speciala soleneco dismetis sur la tablo manĝilaron por kvin personoj. Antaŭ unu semajno, en la malgranda paroĥa preĝejo, senbrue kaj preskaŭ sen atestantoj, havis lokon du edziĝoj: de Arkadio kun Katja kaj de Nikolao Petroviĉ kun Féniĉka; kaj en la sama tago Nikolao Petroviĉ donis adiaŭan tagmanĝon al sia frato, forveturonta pro aferoj Moskvon. Anna Sergéevna ankaŭ forveturis tien post la edziĝo, doninte malavarajn donacojn al la juna paro.

Akurate je la tria horo ĉiuj kolektiĝis ĉe la tablo. Ankaŭ Mitja ĉeestis; li jam havis vartistinon en silka rusa kapvesto, kun oraj strioj. Paŭlo Petroviĉ sidis inter Katja kaj Féniĉka: «la edzoj», sin lokis apud siaj edzinoj. Niaj malnovaj amikoj ŝanĝiĝis en la lasta tempo: ĉiuj kvazaŭ plibeliĝis kaj «solidiĝis»; sole Paŭlo Petroviĉ malgrasiĝis, kio, cetere, donis ankoraŭ pli da eleganteco kaj «grandsinjoreco», al liaj esprimplenaj trajtoj … Ankaŭ Féniĉka aliiĝis. En nova silka vesto kun larĝa velura rubando en la haroj, kun ora ĉeno sur la kolo, ŝi sidis senmove-respektplene, respektplene al si mem, al ĉio, kio ŝin ĉirkaŭis, kaj tiel ridetante, kvazaŭ ŝi dezirus diri: «Pardonu min, mi ne estas kulpa.» Ne ŝi sola, ĉiuj aliaj ridetis kaj ankaŭ kvazaŭ petis pardonon; ĉiuj estis iom ĝenataj, iom malĝojaj, sed en la realeco tre kontentaj. Ĉiu servis sian najbaron kun komika ĝentileco; ŝajnis, ke ĉiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion. Katja estis la plej trankvila el ĉiuj: ŝi konfide ĉirkaŭrigardis kaj oni povis rimarki, kiel Nikolao Petroviĉ jam amas ŝin. Antaŭ la fino de la tagmanĝo li leviĝis kaj preninte pokalon en la manon, sin turnis al Paŭlo Petroviĉ.

— Vi forlasos nin … vi forlasos nin, kara frato, — komencis li, — kompreneble, ne por longe; tamen mi ne povas ne esprimi al vi, ke mi … ke ni … kiom mi … kiom ni … La malfeliĉo estas, ke ni, rusoj, ne scias fari paroladojn! Arkadio, diru vi.

— Ne, kara patro, mi ne preparis min.

— Certe pli bone ol mi! Fine, frato, permesu, ke mi vin ĉirkaŭprenu kaj deziru al vi ĉion bonan. Plej baldaŭ revenu al ni!

Paŭlo Petroviĉ kisis ĉiujn, ne esceptante, kompreneble, Mitjan: krom tio li kisis la manon de Féniĉka, kiun ŝi ne sciis ankoraŭ etendi por tio, kaj trinkante el la replenigita pokalo, diris kun profunda sopiro: «Estu feliĉaj, miaj amikoj! Farewell[105]!» ĉi tiu angla vorteto restis nerimarkita, sed ĉiuj estis kortuŝitaj.

— Al la rememoro de Bazarov, — murmuretis Katja en la orelon de sia edzo kaj frapis lian pokalon. Arkadio responde forte premis ŝian manon, sed ne kuraĝis laŭte proponi la toaston.


Ŝajnas, ke ni atingis la finon? Sed eble iu el la legantoj deziras ekscii, kion faras en la nuna momento ĉiu el la personoj, kun kiuj li koniĝis. Mi estas preta kontentigi lin.

Перейти на страницу:

Похожие книги