Anna Sergéevna antaŭ nelonge edziniĝis, ne pro amo, sed pro kalkulo, kun unu el la estontaj rusaj homoj de la ago, inteligenta juristo, kun forta praktika sento, firma volo kaj rimarkinda elokventeco, — homo ankoraŭ juna, bona kaj malvarma kiel glacio. Ili vivas perfekte akorde kaj ĝisvivos eble la feliĉon, eble … la amon. La princidino K. mortis, forgesita tuj en la tago de l’ morto. Ambaŭ Kirsanov, la patro kaj la filo, loĝas en Marino. Iliaj aferoj komencas pliboniĝi. Arkadio fariĝis fervora agronomo kaj la «farmbieno» jam donas sufiĉe grandan profiton. Nikolao Petroviĉ estas elektita juĝisto de l’ paco kaj ŝvite laboras, por forigi la malkonsentojn inter la liberigitaj servutuloj kaj la bienposedantoj. Li senĉese traveturas sian distrikton, diras longajn paroladojn, ĉar li opinias, ke la kamparanojn oni devas «prudentigi», tio estas per ofta ripetado de la samaj vortoj elĉerpi ilian paciencon. Verdire, li kontentiĝis nek la klerajn nobelojn, kiuj parolas jen kun ŝiko, jen kun melankolio pri la «emancipacio» (ili elparolas an
laŭ la franca maniero), nek la neklerajn nobelojn, senceremonie insultantajn la «emuncipacion», (laŭ la elparolo de l’ kamparanoj). Por unuj kaj por la aliaj li estas tro mola. Katerino Sergéevna naskis filon, Koljan, kaj Mitja jam brave kuras kaj elokvente babilas. Féniĉka, Fedósja Nikolavna, post la edzo kaj Mitja, neniun tiel adoras kiel sian bofilinon, kaj kiam Katja sidiĝas al la fortepiano, ŝi estas preta la tutan tagon ne forlasi ŝin. Ni ne forgesu pri Petro. Li tute rigidiĝis pro la malsaĝeco kaj braveco, elparolas ĉiujn e kiel u: ulugantu, sed li edziĝis kaj ricevis belan doton; lia edzino, filino de urba ĝardenisto, rifuzis al du bonaj fianĉoj nur tial, ke ili ne posedis poŝhorloĝon; Petro havis ne nur poŝhorloĝon, sed eĉ lakitajn duonŝuojn.En Dresdeno, sur la teraso de Brühl
, inter la dua kaj kvara horo, en la plej «fashionable[106]» tempo por la promenado, vi povas renkonti homon ĉirkaŭ kvindekjaran, jam tute grizan kaj kvazaŭ suferantan la podagron, sed ankoraŭ belan, elegante vestitan kaj kun tiu speciala stampo, kiun donas nur la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de l’ societo. Tio estas Paŭlo Petroviĉ. Li forveturis el Moskvo eksterlandon pro la stato de sia sano kaj fiksis sian loĝadon en Dresdeno, kie li havas rilatojn precipe kun angloj kaj kun trapasantaj rusoj. Kun la angloj liaj manieroj estas simplaj, preskaŭ modestaj, sed ne sen memestimo; ili trovas, ke li estas iom enuiga, sed ili estimas lin kiel «a perfect gentleman[107]». Kun la rusoj li estas iom pli senceremonia, li ne haltigas sian galon, mokas sin mem kaj ilin; sed ĉion ĉi li faras tre agrable, senzorge kaj konvene. Li restas ĉiam slavofilo: oni ja scias, ke en la alta rusa societo tio estas trés distingué[108]. Li legas nenion ruse, sed sur lia skribotablo oni povas vidi arĝentan cindrujon en formo de kamparana basta ŝuo. Niaj turistoj ĉiam serĉu lian societon. Mateo Iljiĉ Koliazin, kiu estas nun «en la vicoj de la opozicio», solene vizitis lin, veturante al la bohemaj kuraclokoj. La loĝantoj de Dresdeno, kun kiuj li cetere preskaŭ ne havas rilatojn, havas kvazaŭ kulton por li. Neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la teatron k.t.p. Li ĉiam faras bonon laŭ sia eblo; li ĉiam ankoraŭ iom bruas: ne vane ja li estis iam leono; sed peza estas por li la ŝarĝo de la vivo … pli peza, ol li mem supozas … Sufiĉas vidi lin en la rusa preĝejo, kiam sin apoginte en angulo al la muro, li meditas kaj longe restas senmova, maldolĉe kunpreminte la dentojn; poste subite li rekonsciiĝas kaj preskaŭ nerimarkeble faras la signon de l’ kruco …Ankaŭ sinjorino Kukŝin forveturis eksterlandon. Ŝi estas nun en Heidelberg
kaj studas ne la natursciencojn, sed la arĥitekturon, en kiu, kiel ŝi diras, ŝi malkovris novajn leĝojn. Kiel antaŭe, ŝi ĉiam restas en la societo kun studentoj, precipe kun junaj rusaj fizikistoj kaj ĥemiistoj, kiuj plenigas la urbon kaj kiuj, mirigante en la komenco la naivajn germanajn profesorojn per la seriozeco de la vidmaniero, mirigas poste la samajn profesorojn per la kompleta senlaboremo kaj maldiligenteco. Kun tiaj du, tri ĥemiistoj, kiuj ne povas distingi la oksigenon de la azoto, sed ĉiam estas pretaj kritiki kaj plenaj de memestimo, kaj kun la granda Eliséviĉ, Sítnikov, kiu ankaŭ sin preparas esti granda, faras bruon en Peterburgo kaj laŭ sia aserto, daŭrigas la «laboron», de Bazarov. Oni diras, ke antaŭ nelonge iu batis lin, sed li ne restis ŝuldanto: en malpura artikolo, publikigita en malpura gazeto, li faris aludon ke la batinto estas malkuraĝulo. Li nomas tion ironio. Lia patro malŝate kondutas, kun li, kaj lia edzino nomas lin malsaĝulo kaj … literaturisto.