Parolante foje kun la patro, li eksciis, ke Nikolao Petroviĉ posedas kelke da leteroj, sufiĉe interesaj, skribitaj iam de la patrino de sinjorino Odincóv al la mortinta patrino de Arkadio, kaj ne lasis lin trankvila, ĝis li ricevis la leterojn. Nikolao Petroviĉ estis devigita traserĉi dudek diversajn kofrojn kaj kestojn. Fariĝinte posedanto de ĉi tiuj duone ŝimintaj paperoj, Arkadio, trankviliĝis, kvazaŭ trovinte celon, kiun li devis atingi. «Mi diras tion al vi ambaŭ», senĉese murmuretis li, «aldonis ŝi mem! Mi veturos al ŝi, mi veturos, la diablo min prenu!» Sed li rememoris la lastan viziton, la malvarman akcepton, kaj lia timemo superregis. Tamen la «kiu scias?» de la juneco, sekreta deziro provi sian feliĉon, provi siajn fortojn kiel solulo, sen ies ajn protekto, fine venkis lin. Ne pasis ankoraŭ dek tagoj de lia reveno Marinon, kaj li ree, sub la preteksto studi la organizon de la dimanĉaj lernejoj, trotis en la urbon kaj de tie al Nikolskoje. Senĉese rapidigante la veturigiston, li kuris tien kiel juna oficiro al batalo: timo, ĝojo kaj senpacienceco sufokis lin. «La ĉefa afero estas ne pensi», ripetis li al si mem. Lia veturigisto estis brava homo; li haltis antaŭ ĉiu drinkejo kaj demandis: «unu guton?» aŭ «ĉu unu guton?» sed post unu guto li ne indulgis la ĉevalojn. Fine, ekbrilis la alta tegmento de la konata domo. «Kion mi faras!» trakuris tra lia kapo. «Sed mi ne povas reveni!» La ĉevaltrio akorde kuris; la veturigisto kriis kaj fajfis. Jen la ponto jam ekbruis sub la hufoj kaj radoj, jen la aleo de la tonditaj abioj … Roza virina vesto briletas en la malhela verdaĵo, juna vizaĝo rigardas de sub la malpeza franko de ombrelo … Li rekonis Katjan, ankaŭ ŝi rekonis lin. Arkadio, ordonis haltigi la galopantajn ĉevalojn, saltis el la kaleŝo kaj proksimiĝis al ŝi. «Tio estas vi!» diris ŝi kaj malrapide ruĝiĝis. «Ni iru al mia fratino, ŝi estas ĉi tie, en la ĝardeno; estos agrable al ŝi revidi vin.»
Katja kondukis Arkadion en la ĝardenon. Ĉi tiu renkonto ŝajnis al li bona antaŭsigno; li ekĝojis, kvazaŭ revidinte parencinon. Ĉio tiel bone aranĝiĝis: neniu lakeo, nenia anonco. Ĉe la kurbiĝo de la vojeto li ekvidis sinjorinon Odincóv. Ŝi staris kun la dorso turnita al li. Aŭdinte paŝojn, ŝi sin turnis.
Arkadio, ree konfuziĝis, sed ŝiaj unuaj vortoj tuj trankviligis lin. «Bonan tagon, forkurinto!» diris ŝi per sia egala, karesa voĉo kaj iris renkonte al li, ridetante kaj fermetante la okulojn kaŭze de la suno kaj vento. «Kie vi trovis lin, Katja?»
— Mi alportas al vi, Anna Sergéevna, — komencis li, — ion, kion vi ne atendis…
— Vi alportis vin mem; kio povas esti pli bona?
XXIII
Akompaninte Arkadion al la kaleŝo kun ironia kompato kaj kompreniginte al li, ke li bone divenas la veran celon de lia voko, Bazarov tute sin izolis: febro de laboro ekregis lin. Li ne disputis plu kun Paŭlo Petroviĉ, tiom pli, ke tiu en lia ĉeesto prenis tro aristokratajn manierojn kaj esprimis siajn opiniojn pli per sonoj ol per vortoj. Nur unufoje Paŭlo Petroviĉ komencis batalon kontraŭ la «nihilisto», pri la rajtoj de la nobeloj de l’ Baltikaj provincoj, sed li mem subite haltis kaj diris kun malvarma ĝentileco:
— Cetere, ni ne povas kompreni unu la alian; almenaŭ mi ne havas la honoron kompreni vin.
— Certe! — ekkriis Bazarov. — La homo povas ĉion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio fariĝas sur la suno; sed li absolute ne povas kompreni, kiel iu alie viŝas la nazon ol li.
— Ĉu tio estas sprita? — rediris demande Paŭlo Petroviĉ kaj flankiris.