Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Kia ideo! Permesu palpi vian pulson. — Bazarov prenis ŝian manon, trovis la trankvile batantan arterion kaj eĉ ne kalkulis batojn. — Vi vivos cent jarojn, — diris li, ellasante ŝian manon.

— Ah, Dio min gardu! — ekkriis ŝi.

— Kial? Ĉu vi ne volas longe vivi?

— Cent jarojn! Mia avino vivis ĝis okdek kvin jaroj: kia martirino ŝi estis! Nigra, surda, ĝiba, ĉiam tusanta, ŝarĝo por si mem. Ĉu tio estas vivo?

— Do pli bone estas esti juna?

— Certe!

— Sed kial? Diru al mi!

— Kial? Jen mi nun juna, mi povas ĉion fari; mi iras, mi revenas, mi alportas, kion mi bezonas, neniun mi devas peti pri helpo … Kion plu?

— Kaj por mi estas indiferente, ĉu mi estas juna aŭ maljuna.

— Kiel vi povas diri, ke tio estas indiferenta por vi? Tio ne estas ebla.

— Juĝu vi mem, Feodosia Nikolavna; por kio servas al mi mia juneco? Mi vivas sola, senfamilia…

— Tio dependas de vi.

— Vi eraras, tute ne de mi! Almenaŭ se iu ekkompatus min!

Féniĉka kaŝe rigardis lin, sed diris nenion.

— Kian libron vi havas tie? — demandis ŝi post momento.

— Tio estas scienca libro, malfacile komprenebla.

— Vi ĉiam lernas? Tio ne enuigas vin? Vi jam ĉion scias, ŝajnas al mi.

— Ŝajnas, ke ne. Provu vi legi ion en ĝi.

— Mi nenion komprenos tie. Ĉu ĝi estas rusa? — demandis Féniĉka, prenante per ambaŭ manoj la peze binditan volumon. — Kiel dika ĝi estas!

— Rusa.

— Tute egale, mi nenion komprenos.

— Mi ĝin ne donas, por ke vi komprenu.[94] Mi deziras rigardi vin, kiam vi legos. La supro de via nazo tre agrable sin movas, kiam vi legas.

Féniĉka, kiu penis deĉifri duonvoĉe ĉapitron «pri la kreozoto», ekridis kaj ĵetis la libron … ĝi deglitis de la benko teren.

— Plaĉas al mi ankaŭ via rido, — diris Bazarov.

— Lasu!

— Mi amas aŭskulti, kiam vi parolas. Kvazaŭ rivereto murmuretas.

Féniĉka deturnis la kapon.

— Kiel stranga vi estas! — diris ŝi, kaj ŝiaj fingroj glitis sur la floroj. — Por kio vi aŭskultus min? Vi ja sendube parolis kun tiel saĝaj sinjorinoj.

— Eh, Feodosia Nikolavna! Kredu al mi; ĉiuj saĝaj sinjorinoj en la mondo ne valoras vian etan kubuton.

— Jen kion vi elpensis! — murmuretis Féniĉka kaj alpremis la brakojn al si.

Bazarov levis la libron de la tero.

— Tio estas libro pri la medicino, kial vi ĵetas ĝin?

— Pri la medicino? — ripetis Féniĉka kaj sin turnis al li. — Ĉu vi scias? De la tempo, kiam vi donis al mi la gutojn, ĉu vi memoras? kiel bone dormas Mitja! Mi ne scias, kiel danki vin; vere, vi estas tiel bona.

— Ĝustadire ĉiu kuracisto devus esti pagata, — diris Bazarov kun rideto. — La kuracistoj, vi mem scias tion, estas profitamaj homoj.

Féniĉka levis al Bazarov siajn okulojn, kiuj ŝajnis ankoraŭ pli malhelaj pro la blanketa rebrilo, kiu falis sur la supran parton de ŝia vizaĝo. Ŝi ne sciis, ĉu li ŝercas, aŭ ne.

— Se vi deziras, ni kun plezuro … Mi devos min turni al Nikolao Petroviĉ…

— Vi pensas, ke mi volas monon? — interrompis ŝin Bazarov. — Ne, mi volas de vi ne monon.

— Kion do? — demandis Féniĉka.

— Kion? — ripetis Bazarov. — Divenu!

— Mi ne estas divenema!

— Do mi diros tion al vi; mi deziras … unu el ĉi tiuj rozoj.

Féniĉka ree ekridis kaj eĉ brubatis la manojn, tiel ridinda ŝajnis al ŝi la deziro de Bazarov. Ŝi ridis kaj samtempe sentis sin flatita. Bazarov fikse rigardis ŝin.

— Volonte, volonte, — diris ŝi fine kaj sin klininte al la benko, komencis elekti rozon. — Kian vi deziras, ruĝan aŭ blankan?

— Ruĝan, kaj ne tro grandan.

Ŝi sin rektigis.

— Jen prenu, — diris ŝi, sed tuj retiris la etenditan manon, mordis la lipojn, ekrigardis la eniron en la laŭbon kaj atente aŭskultis.

— Kio? — demandis Bazarov. — Nikolao Petroviĉ?

— Ne … Li forveturis al la kampaj laboroj … cetere mi ne timas lin … sed Paŭlo Petroviĉ … Ŝajnis al mi …

— Kio?

— Ŝajnis al mi, ke li paŝas ĉi tie. Ne … estas neniu. Prenu. — Féniĉka donis la rozon al Bazarov.

— Kial vi timas Paŭlon Petroviĉ?

— Li ĉiam timigas min. Li ne parolas al mi, ne, sed rigardas iel strange. Antaŭe vi ĉiam disputis kun li. Mi ne sciis, pri kio vi disputas, sed mi vidis, ke vi turnis lin tiel, kaj tiel …

Féniĉka montris per la manoj kiel, laŭ ŝia opinio, Bazarov turnis Paŭlon Petroviĉ.

Bazarov ekridetis.

— Kaj se li estus venkanta min, — demandis li, — ĉu vi defendus min?

— Ĉu mi povus vin defendi? Sed kontraŭ vi ne facila estas la afero.

— Vi pensas? Mi konas manon, kiu povus renversi min per unu fingro, se ĝi dezirus.

— Kiu estas ĉi tiu mano?

— Vi ne scias tion, vere? Flaru, kiel bele odoras la rozo, kiun vi donis al mi.

Féniĉka etendis la kolon kaj proksimigis la vizaĝon al la floro … La tuko deglitis de ŝia kapo sur la dorson; ekbrilis amaso da nigraj, iom senordaj haroj.

— Atendu, mi volas flari kun vi, — diris Bazarov, sin klinis kaj forte kisis ŝin je la malfermitaj lipoj.

Ŝi ektremis, apogis ambaŭ manojn sur lia brusto, sed ŝi apogis ilin malforte, kaj li povis ripeti kaj daŭrigi sian kison.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза