Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Pardonu, ŝajnas, ke mi devigis vin atendi, — diris li, salutante unue Bazarovon kaj poste Petron, en kiu li en tiu ĉi momento estimis ion kvazaŭ sekundanton. — Mi ne volis veki mian lakeon.

— Ne grave, — respondis Bazarov: — ankaŭ ni ĵus venis.

— Tiom pli bone! — Paŭlo Petroviĉ ĉirkaŭrigardis. — Oni vidas neniun, neniu malhelpos nin … Ni povas komenci?

— Ni komencu.

— Novajn klarigojn, mi supozas, vi ne postulas?

— Mi ne postulas.

— Ĉu vi volas ŝarĝi? — demandis Paŭlo Petroviĉ, elprenante la pistoletojn el la kesteto.

— Ne; ŝarĝu vi mem, kaj mi mezuros la paŝojn. Mi havas pli longajn krurojn, — aldonis Bazarov kun rideto. — Unu, du, tri.

— Eŭgeno Vasiliĉ, — malfacile balbutis Petro (li tremis, kvazaŭ li havus febron): — Faru, kion vi volas, sed mi foriros.

— Kvar … kvin …

— Malproksimiĝu, amiko, malproksimiĝu iom. Vi povas eĉ stariĝi post arbo kaj ŝtopi al vi la orelojn, sed ne kovru la okulojn. Se iu falos, alkuru lin levi … Ses … sep … ok … — Bazarov haltis. — Sufiĉe? — demandis li, sin turnante al Paŭlo Petroviĉ: — eble ankoraŭ du paŝojn?

— Kiel vi volas, — respondis Paŭlo Petroviĉ, enigante la duan kuglon.

— Bone, ni aldonu ankoraŭ du paŝojn. — Bazarov faris per la pinto de l’ ŝuo strekon sur la tero. — Jen la bariero. Sed kiom da paŝoj ĉiu el ni devas malproksimiĝi de la bariero? Tio estas ankaŭ grava. Hieraŭ ni tion ne diskutis.

— Dek, mi supozas, — respondis Paŭlo Petroviĉ, donante al Bazarov ambaŭ pistoletojn. — Volu kompleze elekti.

— Mi faros al vi la komplezon. Sed konsentu, Paŭlo Petroviĉ, ke nia duelo estas eksterordinara ĝis ridindeco. Vi rigardu nur la fizionomion de nia sekundanto.

— Vi daŭrigas la ŝercojn, — respondis Paŭlo Petroviĉ. — Mi ne neas la strangecon de nia duelo, sed mi opinias mia devo averti vin, ke mi intencas dueli serioze. À bon etendeur, salut[98]!

— Oh, mi ne dubas, ke ni decidiĝis ekstermi unu la alian; sed kial ne ridi iom kaj ne kunigi utile dulci[99]? Vi vidas: vi al mi france, kaj mi al vi latine.

— Mi duelos serioze, — respondis Paŭlo Petroviĉ kaj iris sur sian lokon. Bazarov, siaflanke, kalkulis dek paŝojn de la bariero kaj haltis.

— Vi estas preta? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Perfekte.

— Antaŭen!

Bazarov malrapide iris antaŭen kaj Paŭlo Petroviĉ faris la samon, metinte la maldekstran manon en la poŝon, kaj iom post iom levis la tubon de la pistoleto … «Li celas rekte en mian nazon», pensis Bazarov, «kaj kiel zorge li fermetas la okulon, rabisto! Tamen tio ne estas agrabla sento. Mi rigardos la ĉenon de lia poŝhorloĝo», … Io akre ekzumis eĉ la orelo de Bazarov kaj en la sama momento eksonis pafo. «Mi aŭdis, do mi ne estas trafita, li havis la tempon ekpensi.» Li faris ankoraŭ unu paŝon kaj ne celante premis la risorton.

Paŭlo Petroviĉ iom ektremis kaj kaptis sian tibion per la mano. Sango fluetis sur lia blanka pantalono.

Bazarov ĵetis flanken la pistoleton kaj proksimiĝis al sia kontraŭulo.

— Vi estas vundita? — demandis li.

— Vi havis la rajton alvoki min ĝis la bariero, — diris Paŭlo Petroviĉ, — kaj la vundo estas bagatela. Laŭ la interkonsento ĉiu el ni havas ankoraŭ unu pafon.

— Ne, pardonu, ni lasu ĝin por alia okazo, — respondis Bazarov kaj subtenis Paŭlon Petroviĉ, kiu komencis paliĝi. — Nun mi ne estas plu duelanto, sed kuracisto, kaj antaŭ ĉio mi devas esplori la vundon. Petro, venu ĉi tien, Petro! Kie vi kaŝis vin?

— Ĉio ĉi estas bagatelo … Nenies helpon mi bezonas, — diris Paŭlo Petroviĉ, apartigante la vortojn, — kaj ni … devas … ree …

Li volis ektiri sian lipharon, sed lia mano malfortiĝis, la okuloj vualiĝis kaj li perdis la konscion.

— Jen surprizo! Sveno! Pro kio! — nevole ekkriis Bazarov, mallevante la vunditon sur la herbon. — Ni rigardu, kio estas? — Li prenis sian naztukon, viŝis la sangon, palpis ĉirkaŭ la vundo … — La osto estas sendifekta, — murmuris li tra la dentoj — la kuglo eniĝis ne profunde, nur unu muskolo, vastus externus, estas tuŝita. Post tri semajnoj li povos danci! … Tamen li svenis! Ah, ĉi tiuj nervaj homoj! Kiel maldika estas lia haŭto.

— Mortigita? — eksonis post lia dorso la tremanta voĉo de Petro.

Bazarov sin turnis.

— Iru, alportu akvon plej rapide, amiko, li vivos pli longe ol ni.

Sed la perfektigita servisto, ŝajne, ne komprenis liajn vortojn kaj restis senmova. Paŭlo Petroviĉ iom post iom malfermis la okulojn. «Li agonias!» murmuretis Petro kaj faris la signon de l’ kruco.

— Vi estas prava … Kia malsaĝa fizionomio! — diris la vundita ĝentelmeno, penante rideti.

— Kuru, alportu akvon, mil diabloj! — ekkriis Bazarov.

— Tio estas superflua. Tio estis momenta vertige[100] … Helpu min sidiĝi … jen tiel … Sufiĉas bandaĝi ĉi tiun grataĵon per io ajn, kaj mi piede iros hejmen, aŭ oni povas sendi por mi kaleŝeton. Duelo, permesu diri tion al vi, ne ripetiĝas. Vi kondutis noble … hodiaŭ, hodiaŭ, notu tion.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза