Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Pri la tempo pasinta senutile estas rememori, — respondis Bazarov, — kaj kio koncernas la estontan, pri ĝi ankaŭ superflue estus zorgi, ĉar mi intencas senprokraste prepari miajn pakaĵojn. Permesu, mi nur bandaĝos vian piedon; via vundo ne estas danĝera, tamen oni devas haltigi la sangon. Sed antaŭ ĉio mi devas rekonsciigi ĉi tiun estaĵon.

Bazarov skuis Petron je la kolumo kaj sendis lin venigi kaleŝeton.

— Ne timigu mian fraton, — diris al li Paŭlo Petroviĉ, — nenion raportu al li.

Petro ekkuris galope; atendante lian revenon, ambaŭ kontraŭuloj sidis la tero kaj silentis. Paŭlo Petroviĉ penis ne rigardi Bazarovon; li ne volis pacifi[101] kun li; li hontis pro sia flamemo, pro sia malsukceso, hontis pro la tuta afero, kvankam li sentis, ke ĝi ne povis finigi pli feliĉe. «Almenaŭ li liberigos nin de sia persono, — konsolis li sin mem, — ankaŭ tio estas gajno». La silento daŭris, peza kaj malagrabla. Ambaŭ kontraŭuloj estis embarasitaj. Ĉiu el ili estis certa, ke la alia komprenas lin. Por amikoj tia konscio estas agrabla kaj tre malagrabla por malamikoj, precipe kiam oni povas nek klarigi la aferon, nek disiri.

— Ĉu ne tro forte mi bandaĝis vian piedon? — demandis fine Bazarov.

— Ne, tute ne, — respondis Paŭlo Petroviĉ kaj post momento aldonis: — Mian fraton ne eble estos trompi, ni devas diri al li, ke ni malpaciĝis kaŭze de politika problemo.

— Tre bone, — respondis Bazarov. — Vi povas diri, ke mi insultis ĉiujn anglomenojn[102].

— Perfekte. Kion pensas pri ni, laŭ via opinio, ĉi tiu homo? — daŭrigis Paŭlo Petroviĉ, montrante la saman kamparanon, kiu kelke da minutoj antaŭ la duelo pelis preter Bazarov la ĉevalojn, kaj revenante sur la sama vojo, rimarkis la sinjorojn, demetis la ĉapon kaj flankiris.

— Kiu povas scii! — respondis Bazarov, — plej kredeble li pensas pri nenio. La rusa kamparano estas la sama mistera nekonato, pri kiu tiel multe skribis sinjorino Radcliffe[103]. Kiu povas kompreni lin! Li mem sin ne komprenas.

— Jen kia estas via opinio! — komencis Paŭlo Petroviĉ kaj subite ekkriis: — Rigardu, kian malsaĝaĵon faris via Petro! Mia frato galopas tien ĉi!

Bazarov sin deturnis kaj ekvidis la palan vizaĝon de Nikolao Petroviĉ, kiu sidis en la kaleŝeto. Li desaltis, antaŭ ol la ĉevaloj haltis, kaj sin ĵetis al la frato.

— Kion tio signifas? — diris li per tremanta voĉo. — Eŭgeno Vasiliĉ, pro Dio, kio okazis?

— Nenio, — respondis Paŭlo Petroviĉ, — tute senbezone oni maltrankviligis vin. Mi iom malpaciĝis kun sinjoro Bazarov, kaj mi estas iom punita.

— Sed la motivo?

— Kiel klarigi tion al vi? Sinjoro Bazarov nerespekte diris ion pri sir Robert Peel[104]. Mi rapidas aldoni, ke en la tuta afero mi sola estas kulpa, kaj ke sinjoro Bazarov kondutis plej noble. Mi provokis lin.

— Granda Dio, mi vidas sangon!

— Vi supozis, ke en miaj vejnoj fluas akvo? Sed tiu ĉi sangellaso eĉ estas utila por mi. Ĉu ne vere, doktoro? Helpu min sidiĝi en la kaleŝeto, kaj forpelu la melankolion. Morgaŭ mi estos sana. Jen tiel, mi dankas vin. Antaŭen, koĉero!

Nikolao Petroviĉ sekvis piedire; Bazarov restis iom malantaŭe …

— Mi devas peti vin, zorgi pri mia frato, — diris al li Nikolao Petroviĉ, — ĝis kiam oni venigos de la urbo alian kuraciston.

Bazarov silente klinis la kapon.

Post unu horo Paŭlo Petroviĉ jam kuŝis en la lito, kun la piedo bandaĝita laŭ la reguloj de la arto. La tuta domo estis ekscitita: Féniĉka preskaŭ svenis, Nikolao Petroviĉ senvorte tordis siajn manojn kaj Paŭlo Petroviĉ ridis, ŝercis, precipe kun Bazarov; li surmetis delikatan batistan ĉemizon elegantan matenan jakon kaj fezon, ne permesis, ke oni mallevu la kurtenojn kaj komike plendis pri la neceso sin deteni de la manĝo.

Antaŭ la nokto li iom ekfebris kaj havis kapdoloron. Venis kuracisto el la urbo. (Nikolao Petroviĉ ne obeis la postulon de l’ frato, kaj Bazarov mem ne deziris tion; li sidis la tutan tagon flava de la kolero en sia ĉambro kaj nur por plej mallonga tempo venadis al la malsanulo; dufoje li renkontis Féniĉkan, sed ŝi forkuris de li kun teruro.) La nova kuracisto konsilis refreŝigan trinkaĵon kaj jesigis la aserton de Bazarov, ke neniu danĝero minacas. Nikolao Petroviĉ diris al li, ke lia frato sin vundis mem pro nesingardemo; la kuracisto respondis: «hm!» sed ricevinte 25 rublojn en arĝenta mono, aldonis:

— Vere, tio ofte okazas, jes.

Neniu en la domo sin senvestigis kaj kuŝiĝis. Nikolao Petroviĉ ĉiuminute eniris sur la piedfingroj en la ĉambron de l’ frato kaj same eliris. La vundito dormetis de tempo al tempo, ion ĝemis, diris al li france: «couchez-vous[105]», kaj petis ion por trinki. Nikolao Petroviĉ devigis unu fojon Féniĉkan alporti al li glason da limonado; Paŭlo Petroviĉ fikse ŝin ekrigardis kaj trinkis ĝis la lasta guto. Antaŭ la mateno la febro iom plifortiĝis, la vundito iom deliris. Komence Paŭlo Petroviĉ diris ne kunigeblajn vortojn; poste li subite malfermis la okulojn kaj ekvidinte la fraton ĉe sia lito, zorgeme klinitan al li, li diris:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза