Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE 9
Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato.FE18 La fakto, ke mia patro estas lia frato, estas la motivo por nomi lin mia onklo.
[10] Ĉiuj - opinias - lin - stranga.
subjekto - ĉefverbo - objekto - perverba priskribo de la objekto
Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn:
Sur la sofo sidas ili. Atentigo, ke ĝuste ili sidas tie, ne iuj aliaj.
Sur la sofo ili sidas. Atentigo, ke ili sidas ĝuste sur la sofo, ne aliloke.
Ĉasas katon la hundo. Atentigo, ke ĝuste la hundo, ne iu alia, ĉasas katon.
Pri majuskloj (grandaj literoj, ĉefliteroj) kaj minuskloj (malgrandaj literoj) ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere sufiĉe malgrava afero.
Oni skribas ĉiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto, Parizo, Ĉinujo, Nov-Zelando, Esperanto. Tio estas ĝenerala regulo, kiun sekvas pli-malpli ĉiuj.
Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte majuskligas ĉiun el tiuj vortoj: Sankta Petro, la Nobla Korano, Dominika Respubliko.
Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj:
[11] La Volapukistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj. FK284 Ameriko estas propra nomo de kontinento. Volapŭk kaj Esperanto estas propraj nomoj de lingvoj. La minuskla skribo esperantisto estas tamen pli ofta.
[12] piediro = iro per piedoj
militiro = iro cele al milito
El la ĉefelemento RUĜ, oni povas krei ekz. la jenajn specojn de ruĝo:
helruĝo = tia ruĝo, kiu estas pli hela ol normala ruĝo
sangruĝo = tia ruĝo, kian havas sango
matenruĝo = ruĝo de la ĉielo en la mateno