Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. FE 22

Frazojn kun objekta verbo oni povas transformi de aktivo (normala frazo) en pasivon. Pasivo estas kvazaŭ inversa maniero prezenti agon. Kiam oni pasivigas frazon, okazas tri ŝanĝoj:

La objekto fariĝas subjekto (kaj perdas sian N-finaĵon).

La ĉefverbo fariĝas kunmetita verbo: esti + pasiva participo.

La aktiva subjekto malaperas aŭ fariĝas de-komplemento.

La knabino vidas la domon.

la domon ^ la domo

vidas ^ estas vidata

la knabino ^ de la knabino

^ La domo estas vidata de la knabino. Li batis sian hundon per bastono.

sian hundon ^ lia hundo

batis ^ estis batata

li povas malaperi

^ Lia hundo estis batata per bastono.

En la lasta ekzemplo sia fariĝas lia, ĉar la subjekto ŝanĝiĝis. Legu aparte pri la reguloj de si en §11.6.1.

Oni uzas pasivon por movi la atenton for de la aktiva subjekto al la ago. Ankaŭ la iama objekto (la nova subjekto) ricevas pli da atento. Oni ofte uzas pasivon, kiam oni parolas pri tre ĝenerala afero, kiam apenaŭ ekzistas aktiva subjekto:

• Mi ĉiam volonte aĉetas tiun ĉi komercaĵon. ^ Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. FE 25

Iu lavos vin. ^ Vi estos lavita. FE 25

Estu trankvila, mi pagos mian tutan ŝuldon al vi baldaŭ. ^ Estu tra- nkvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. FE 25

Oni ne serĉus nun tiel longe mian oran ringon, se vi ne estus kaŝinta ĝin tiel lerte. ^ Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. FE 25

Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, ĉesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Normale la I- verbo signife estas la pli grava parto, kaj ĝi decidas la frazrolojn:

Komencis neĝi.FA1142 (= Ekneĝis.) La ĉefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon de- cidas neĝi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.

Baldaŭ ĉesos neĝi. La ĉefverbo ĉesi normale havas subjekton, sed neĝi estas sensubjekta verbo.

Noto: Oni normale ne diras *Baldaŭ finos neĝi*, ĉarfini montras plenumon, antaŭplanitan fin- punkton aŭ simile. Sed ĉe neĝado ordinare tute ne ekzistas plenumo aŭ finpunkto. Neĝado simple iam ĉesas.

Ili ĉesis konstrui la urbon.Gn11 La ĉefverbo ĉesi ne povas havi objekton, sed konstrui estas objekta verbo.

• Li finis paroli.Jĝ15 La ĉefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sedparoli ne bezonas objekton. Oni povus ankaŭ diri, ke ĝuste la I-verbo paroli estas la objekto de fini.

Ne povis esti alie.FA3118 La ĉefverbo povi normale havas subjekton, sed esti povas esti sensubjekta (kun E-finaĵa perverba priskribo, §25.1.1).

La verbo havi montras tute ĝenerale, ke la objekto apartenas al la subjekto. La aparteno povas esti poseda, porta, eca, interrilata, k.s.:

Mi havas centon da pomoj. FE14 = Cento da pomoj apartenas al mi.

Unu vidvino havis du filinojn. FE11 = Al unu vidvino apartenis du filinoj.

Kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn. FE16

Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. FE12

Kiun daton ni havas hodiaŭ? FE12

Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE13

• Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE14

Se oni volas pli precize esprimi la apartenan rilaton, oni povas anstataŭ havi uzi ekz. posedi, porti, teni kaj aliajn verbojn.

Legu pli pri la diferenco inter havi kaj aparteni en §30.6.

Iuj lingvoj uzas verbon similan al havi por fari kunmetitajn verbojn. Tio ne ekzistas en Esperanto. Ne eblas diri *mi havas dirinta la veron*, *li havis veturis tien*, aŭ simile. En Esperanto oni normale uzas simplajn verbo- formojn (diris, veturis k.s.). Je bezono oni povas formi kunmetitajn verbojn (§28.4) per esti: Mi estas dirinta la veron. Li estis veturinta tien.

Igi = "kaŭzi, ke iu faru ian agon". Igi estas farita el la sufikso IG (§38.2.17).

La subjekto de la verbo igi estas tiu, kiu kaŭzas, ke iu alia faru ian agon. La objekto estas tiu, kiu faru la agon. La rezulta ago, I-verbo, aperas kiel per- verba priskribo de la objekto (§25.1.2):

Ni devas antaŭ ĉio igi lin, aboni la gazeton. OV144 = Ni devas antaŭ ĉio faru tiel, ke li abonu la gazeton.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки