La vortetoj plus kaj minus estas ĉefe uzataj en matematikaj kaj similaj esprimoj por reprezenti la simbolojn + (plus) kaj - (minus). Plus montras adicion, pozitivecon k.s. Minus montras subtrahon, negativecon k.s. Grama- tikaj reguloj apenaŭ rolas en tia uzado. Oni simple elparolas la simbolon + per la vorto plus, kaj la simbolon - per la vorto minus:
2 + 2 = 4 ^ Du plus du faras kvar.
3 - 1 = 2 ^ Tri minus unu estas du.
20000 + 3000 = 23000 ^ Dudek mil plus tri mil estas dudek tri mil.
[2] Kaj ĉu vi longe lernis? [...] - Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn. M101
Sed normale oni uzas la respondvortojn jes kaj ne. Tia respondvorto estas kiel tuta frazo per si mem. Ofte oni tamen post la respondvorto aldonas tutan respondan frazon aŭ parton de tia frazo por plia klareco.
[3] La malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro. FE 23 Tia persono ne ekzistis, kaj tial la ago "voli ŝin akcepti" estis nur imagata.
Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).FE24 Kaj farus, kaj dirus ĉi tie rakontas pri imag- ataj agoj en la pasinteco. Se oni volas, oni povas montri la pasintecon per estus dirinta (§28.4.1).
[4] Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? ^26 = Ĉu mi eble el la vestoj ion forkomercu? Ĉu mi vendu ekzemple la pantalonon?
Iafoje oni vidas I-verbojn uzatajn anstataŭ ordonaj U-formoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neŭtralan, nek ĝentilan nek malĝentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la I-verbo estas tute ĝenerala oni. Tiu uzo estas malofta:
Nur prunti, sed ne restigi al si!FA3129 = Oni povas nur prunti... Anstataŭ ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan kon- staton de nediskutebla fakto.
I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I- verbo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la ĉefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas I-verbon en agan O-vorton:
Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. FE 33 = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.
Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.
Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.
[5] Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. FE 22
Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto. FA317
La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. FE 22
Lasi baze signifas "permesi" kaj "ne malhelpi". La preciza signifo povas esti ekz. "permesi ke io restu (en loko aŭ en stato), permesi ke io foriru, ne mal- helpi ke io ŝanĝiĝu, ne malhelpi ke io agu, ne plu teni, ne plu fari" k.t.p.:
Ŝteliston neniu lasas en sian domon. FE 37 = Neniu permesas al ŝtelisto eniri en lian domon.
Iru kun mi, bela Sara, en alian landon, ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni. ^15 = ...la malfeliĉon ni ne kunportu.
[7] La tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforig- eblan makulon. BV 7 Makulo restas en la mano.
Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! M 56 = Ne plu ŝercu!
[8] Se Zamenhof skribis tiel, tio certe estas ĝusta. ^ Tiuokaze tio certe estas ĝusta.
Ofte subfrazo staras ene de ĉefa frazo. La ĉefa frazo pludaŭras post la fino de la subfrazo:
La fakto, ke la tero estas ronda, ankoraŭ ne estas akceptita de ĉiuj. La ke-frazo estas identiga priskribo de la vorto fakto.
Via argumento, kiun mi ne akceptas, estas tamen lerte elpensita.
Mi konsentas, se vi tenos viajn promesojn, kuniri al la festo.
La demando, kiel la universo estiĝis, ne estas ankoraŭ kontentige re- spondita.
[9] La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. FE 26