Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (de/en la jaro) du mil kvin.
Kvantaj A-vortoj ofte kondutas kiel normalaj A-vortoj:
Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE 32
La ellernado kostis multan kaj grandan laboradon. FK 245
Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. FE 32
Kvantaj E-vortoj povas roli kiel ordinaraj E-vortoj:
Mi multe dankas vin por via gastameco. ^80
Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo. M106
La malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro. FE 23
Mi ne estas multege instruita lingvisto. OV 25
Dio scias, ke mi estas sufiĉe rekompencita! FA2 27
Apudmeto estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Ĝi montras la saman aferon per aliaj vortoj. Apudmeto iel priskribas la antaŭan frazparton, sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apudm- eton per paŭzetoj antaŭe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.
Apudmeto ludas la saman frazrolon, kiel la antaŭa frazparto. Se la antaŭa frazparto havas la rolfinaĵon N, ankaŭ la apudmeto havu tian finaĵon:
US-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj. US- formo ne montras la tempon de la ago:
Se mi estus sana, mi estus feliĉa. FE 20
I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la ĉefverbo estas formo de
Normale I-verbo ne povas esti ĉefverbo (§3.2), sed okaze oni vidas frazojn, en kiuj la sola verbo estas I-verbo. Sed ankaŭ en tia uzo I-verbo ne povas havi gramatikan subjekton.
Ĉefverbecaj I-verboj aperas en iaj mallongigitaj subfrazoj. La I-verbo tiam sence egalas al U-formo aŭ esprimo kun
Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. FE38 = ...kion mi faru.
Mi efektive jam ne scias, kielĝin klarigi. M85 = ...kiel mi ĝin klarigu.
La vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni. M11 = ...kion ŝi faru kaj al kiu ŝi sin turnu.
Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. M102 = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.
Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ okfutojn da larĝeco. Rt19 = ...se oniprenu laplej malmulte...
Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro. H14 = Se oni lin komparu kun la nuna reĝo...
Ĉefverbecaj I-verboj aperas ankaŭ en iaj mallongigitaj esprimoj de dubo aŭ hezito. La plena frazo havas verbon en U-formo, okaze en US-formo aŭ 0S- formo:
Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio? M196 = Per kio miplialtigu... Per kio mi aĉetu...
Ĉu esti aŭ ne esti, - tiel staras nun la demando. H 74 = Ĉu mi estu aŭ ne estu...
Kion fari? M19 = Kion oni/mi/vi faru?
Aktiva participo kun 0-finaĵo montras la sencan subjekton de la ago aŭ stato. Pasiva participo kun 0-finaĵo montras la sencan objekton. Normale temas pri persono: