Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Mi prilaboris la klarigojn pri Si en kompleksaj frazoj (§11.6.2), pre- cipe la parton pri Aga O-vorto (§11.6.2). Mi krome aldonis parton pri IG-verbo - du agoj en unu verbo (§11.6.2).

En N por direkto (§12.2.5) la klarigoj pri N kun loka rolvorteto estas reverkitaj. La antaŭaj klarigoj tro forte apartigis la tri rolvortetojn en, sur kaj sub disde la ceteraj lokaj rolvortetoj. Pro tio ankaŭ la teksto pri Trans + direktaj rolmontriloj (§12.3.4.15) estas ŝanĝita.

La klarigojn pri rolvortaĵoj kun de (§12.3.7) mi kompletigis per tra- ktado de esprimoj kun oriente de, norde de, dekstre de k.s

En la klarigoj pri la tabelvortoj (§13) mi aldonis efektivan tabelan prezenton (§13.1).

Mi reverkis kaj kompletigis la klarigojn pri jam ne kaj ne jam (§14.2.5).

Mi reverkis kaj grave kompletigis la klarigojn pri neataplu (§14.2.8).

Mi reverkis la klarigojn pri postmetita ankaŭ (§14.3.6).

La klarigojn pri la diferenco inter apenaŭ kaj preskaŭ (§14.3.7) mi re- verkis por distingi inter uzo ĉe kvantesprimoj kaj uzo ĉe agoj.

Mi aldonis klarigojn pri tabelvortoj je O kun J-finaĵo (§15.2).

Mi prilaboris, kompletigis kaj vastigis la sekcion pri komparaj esprimoj kun kiel kaj ol (§20.1).

En Demandoj kaj respondoj (§22) la antaŭaj klarigoj sub Forlaso de ĉu fariĝis Demandoj sen demandovorto (§22.3) kun pli kompleta en- havo.

En la klarigoj pri Perverba priskribo de objekto (§25.1.2) mi faris plurajn kompletigojn kaj plibonigojn.

En la klarigoj pri I-verboj (§27) mi faris multajn kompletigojn kaj plibonigojn, precipe en la partoj I-verboj kiel rekta priskribo (§27.4) kaj I-verboj kun rolvortetoj (§27.5), kiuj estas preskaŭ tute reverkitaj.

La klarigojn pri participoj kiel O-vortoj (§28.3) mi prilaboris kaj kompletigis.

En la klarigoj pri verboj kaj frazroloj (§30) mi plibonigis la sekcion pri alternativaj subj^ktoj (§30.7), kaj aldonis parton pri IG-verboj faritaj el verboj kun IĜ-sufikso (§30.8).

En la klarigoj pri verboj kaj frazroloj (§30) mi aldonis parton pri IĜ- verboj faritaj el senobjektaj transiraj verboj (§30.9).

Mi plibonigis kaj kompletigis la klarigojn pri rilata kio (§33.4.1.2) pre- cipe en la parto, kiu temas pri rilata kio en plurakontaj subfrazoj.

En la klarigoj pri Esperantigitaj nomoj (§35.3) mi aldonis novan sekcion pri N-finaĵo ĉe Esperantigitaj nomoj (§35.3).

La sekcio Nomoj de landoj kaj popoloj estas reverkita. Ĝi nun nom- iĝas Landoj, popoloj kaj lingvoj (§35.4).

Parto 3 — Vortfarado

En la klarigoj pri vortfarado per A-finaĵo (§37.2.2) mi tute ŝanĝis la gravan sekcion pri Aga radiko sed eca signifo. Antaŭe mi tie defendis la uzon de ekz. korekta kun la senco "senerara, ĝusta". Nun mi ansta- taŭe aliĝis al la kritiko de tia uzo. Vidu la novan sekcion Evitinda uzo (§37.2.2).

En la klarigoj pri la sufikso AĴ (§38.2.3) mi aldonis novan sekcion pri Nombreblaj kaj nenombreblaj AĴ-vortoj.

En la klarigoj pri la prefikso MAL (§38.3.7) mi reverkis la sekcion Alternativoj al MAL-vortoj.

En Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj (§38.4.1) mi aldonis la du radikojn BIT kaj RET.

En Neoficialaj prefiksoj (§39.2) mi aldonis la prefikson DES (§39.2.7).

Parto 4 — Aldonoj

Mi aldonis novan ĉapitron Pri la gramatikaj terminoj en PMEG

(§45).

La aldono Literaturo (§46) estas ĝisdatigita kaj kompletigita. Oni aparte notu la datumojn pri Fabeloj de Andersen (§46). Ĉiuj ekzemploj el tiuj fabeloj estas nun prenitaj el fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono de ludovikito. Tio signifas, ke la paĝonumeroj en la fontindikoj de ĉiuj Zamenhofaj ekzemploj el Fabeloj 1 nun estas aliaj ol en la antaŭaj versioj de PMEG.

La malnova Listo de novaj vortoj nun nomiĝas Listo de ne-PIV-aj el- ementoj (§43). La enhavo estas prilaborita kaj ĝisdatigita. La referenco nun estas Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005.

Bertilo Wennergren

Skribo kaj elparolo

1. Skribo 1.1. Literoj

Esperarto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 lit- erojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии