Demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj (§32.1) anstataŭ punkto: Kion vi volas? Ne uzu demandosignon post de- manda subfrazo (§33.3). Oni ne metas demandosignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj (§32.1) kaj emfazaj frazoj anstataŭ punkto: Ne faru tion! Oni ne metas krisignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo: Li diris, ke li amas ŝin. Mi vidis virinon, kiu portis paketon. Oni uzas komojn ankaŭ anstataŭ la vortoj kaj kaj aŭ (§16) en elnombrado de pluraj aferoj: Ili manĝis legomojn, panon, fromaĝon kaj fruktojn. Komoj estas ankaŭ uzataj inter kunligitaj ĉeffrazoj: Ili manĝis, sed ili ne satiĝis. Krome oni uzas komon antaŭ decimaloj en nombroj: 3,14 (= "tri komo unu kvaf'). Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.
Dupunkto montras, ke sekvas detala prezento: Li diris: "Mi amas ŝin" (rekta citaĵo); Jen la menuo: legomoj, pano, fromaĝo kaj fruktoj (elnombrado); La konkludo estas: Li estas kulpa!
Punktokomo estas iafoje uzata anstataŭ punkto aŭ komo inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas; iafoje anstataŭ komo en el- nombradoj, kie la elnombrataj aferoj ne estas unuopaj vortoj, sed plurvortaĵoj. Punktokomo disigas pli forte ol komo, sed malpli forte ol punkto. Ĉeffrazo post punktokomo normale komenciĝas per minusklo.
Tripunkto estas uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ kie io estas ellasita, aŭ kie oni deziras iom longan paŭzon.
19
§1.2
Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio. Tia uzo de dividostreko ne ŝanĝas la sencon de vorto: kafo-tablo = kafotablo. Oni ankaŭ uzas dividostrekojn en iaj mal- longigoj por montri, kie mankas literoj ene de vorto: d-ro (= "doktoro"), s-ro (= "sinjoro"). Iafoje oni uzas dividostrekojn en propranomaj radikoj, ĉar la origina nomformo konsistas el pluraj vortoj: San Francisco ^ San-Francisko (aŭ Sanfrancisko), Sierra Leone ^ Siera-Leono (aŭ Sieraleono), San Marino ^ San-Marino (aŭ Sanmarino), La Paz ^ La-Pazo (aŭ Lapazo), Nova Scotia ^ Nova-Skotio° (aŭ Novaskotio). Tiaj Esperantaj formoj estu do rigardataj kiel nekunmetitaj en Esper- anto malgraŭ la dividostrekoj. Skribo sen dividostreko estas tamen preferinda. Legu ankaŭ pri dividostrekoj en kunskriboj en §25.3. Dividostreko aspektas pli-malpli same kiel minus-signo, kaj tre similas al ĝis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).
Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstataŭ komo por montri paŭzon, anstataŭ krampo por montri paren- tezon, kaj antaŭ nova repliko en dialogo. Haltostreko aspektas simile al dividostreko, minus-signo kaj ĝis-streko, sed en preciza tipografio ĝi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto.
( ) Krampoj estas uzataj antaŭ kaj post parentezo (intermetita klar- igo aŭ komento). Oni parolas pri komenca krampo aŭ ek- krampo, kaj ferma krampo aŭ finkrampo. Alternativaj formoj estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj , kaj kunigaj {komento}. Oni ne metu spacetojn inter krampoj kaj komento. Ne skribu do: ( komento ). Oni iafoje uzas anstataŭe haltostrekojn: - komento -. Tiam oni ja uzu spacetojn.
/ Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn
(anstataŭ la vorto aŭ). Ekzistas ankaŭ malsuprenstreko, \, kiu apenaŭ estas uzata en ordinaraj tekstoj.
* Steleto aŭ asterisko estas uzata post vorto aŭ frazo por signali
ion specialan, ekz. por atentigi pri piednoto. En PMEG steletoj antaŭ kaj post vorto aŭ frazo (*ekzemplo*) montras, ke la ek- zemplo estas erara aŭ tre malrekomendinda.
' Apostrofo montras, ke parto de vorto estas forlasita. Legu detale
pri la uzado de apostrofoj en §10.