Antaŭeco ne gravas ĉe la vokalo A, ĉar ĝi estas la sola vasta vokalo. Vokala variado
En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti sufiĉe libera. Gravas nur, ke la elparolo de ĉiu vokalo ne fariĝu tro simila al tiu de iu alia el la kvin vokaloj. La ĝusta elparolo de vokalo ne estas preciza loko en la buŝo, sed povas libere varii inter certaj limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la elparolo estas bona. Sed se oni tro proksimiĝas al la limoj, aŭ transiras ilin, tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj variantoj de la vokaloj ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj.
Noto:
BedaŭrindeLa longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas el- paroli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe. Vokalo, kiu estas akcent- ata, estas tamen normale elparolata pli longe ol senakcenta vokalo
La Esperantaj vokaloj ne estas diftongoj. Tio signifas, ke ĉiu Esperanta vokalo estas elparolata "senmove". Oni ne aŭdeble movas la langon de unu pozicio en la buŝo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel "ej", O ne kiel "oŭ".
Kiam I staras tuj antaŭ alia vokalo, okazas, ke oni elparolas I pli-malpli kiel "ij":
Sed oni nepre ne elparolu tian aldonan "j" kun tre forta frota sono (preskaŭ kiel Ĵ), ĉar tiam oni tro malproksimiĝas de la ĝusta elparolo.
Konsonantoj
Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili diferencas inter si laŭ maniero
(kiel oni baras la aeron), laŭ loko (kie en la buŝo oni baras la aeron), kaj laŭ voĉeco (ĉu la voĉkordoj vibras aŭ ne).Tio tamen ne validas por la duonvokaloj
(Ŭ kaj J). Ili estas vokaloj laŭ la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj kiel konso - nantoj.Maniero
eksplode frote ekfrote naze
duonbare
treme duonvokale
Loko
La Esperantaj konsonantoj estas farataj en ses lokoj:
La Esperantaj konsonantoj estas farataj en sep manieroj:
kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo (B, P, D, T, G, K)
nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota sono (V, F, Z, S, Ĵ, Ŝ, Ĥ, H)
kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono (C, Ĝ, Ĉ)
kompleta buŝa baro, la aero iras anstataŭe tra la nazo (M, N)
baro nur en la mezo de la buŝo, la aero fluas libere flanke de la lango (L)
pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj (R) mallonga vokala sono uzata kiel konsonanto (J, Ŭ)
lipe
la du lipoj kune (B, P, M)lipdente
la malsupra lipo kontraŭ la supraj dentoj (V, F)dente
la lango kontraŭ la karno tuj malantaŭ la supraj dentoj, aŭ kontraŭ la supraj dentoj mem (D, T, Z, S, C, N, L, R)gingive
la lango kontraŭ la gingivo iom pli malantaŭe ol la denta pozicio (Ĵ, Ŝ, Ĝ, Ĉ)vele
la lango kontraŭ la malantaŭa parto de la buŝa plafono, ĉe laglote
tiel nomata velo (G, K, Ĥ)
ĉe la voĉkordoj en la gloto - en la gorĝo (H)
Voĉeco
Esperanta konsonanto povas esti:
voĉa
la voĉkordoj vibras dum la konsonanto estas elparolata (B, D, G, V, Z, Ĵ, G, M, N, L, R)senvoĉa
la voĉkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, Ŝ, Ĥ, H, C, Ĉ) La 23 konsonantoj de EsperantoKonsonanto
Priskribo
Sonsimbolo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto
B
eksploda lipa voĉa
[b]
P
eksploda lipa senvoĉa
[p]
D
eksploda denta voĉa
[d]
T
eksploda denta senvoĉa
[t]
G
eksploda vela voĉa
[g]
K
eksploda vela senvoĉa
[k]
V
frota lipdenta voĉa
[v]
F
frota lipdenta senvoĉa
[f]
Z
frota denta voĉa
[z]
S
frota denta senvoĉa
[s]
Ĵ
frota gingiva voĉa
[3]
Ŝ
frota gingiva senvoĉa
[/]
Ĥ
frota vela senvoĉa
[x]
H
frota glota senvoĉa
[h]
C
ekfrota denta senvoĉa
[ts]
Ĝ
ekfrota gingiva voĉa
[d3
]Ĉ
ekfrota gingiva senvoĉa
[tf]
M
naza lipa voĉa
[m]
N
naza denta voĉa
[n]
L
duonbara denta voĉa
[l]
R
trema denta voĉa
[r]
J
duonvokalo malvasta antaŭa
[j]
Ŭ
duonvokalo malvasta malantaŭa
[w]
Konsonanta variado
Ĉu sono estas voĉa aŭ senvoĉa gravas plej, se ekzistas du sonoj, kiuj mal- similas nur per la voĉeco, ekz. B - P kaj G - Ĉ. Por aliaj sonoj la voĉeco ne estas tre grava. Ekz. H estas normale senvoĉa, sed ĝi povas fariĝi voĉa sen ia ajn problemo, ekz. inter vokaloj