Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

La duonvokaloj J kaj Ŭ estas laŭ la elparola maniero vokaloj: Ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas ĉiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas kune kun vera vokalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparolo.

La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sin- sekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo°). IŬ kaj UŬ neniam aperas.

La Fundamento diras, ke "Ŭ estas uzata nur post vokaloj". Escepto estas la Fundamenta liternomo (§15.6) ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj (§18.3) kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.

Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de ali- lingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, Japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, Angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington), Rŭanda (Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni plene Esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono kaj Ruando.

La duonvokalo J estas uzebla antaŭ kaj post ĉiu ajn Esperanta vokalo.

Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas sufiĉe facila, ekz. jes - ies, jam - iam, ja - ia kaj jen - ien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielo - mjelo kaj violo - vjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J, kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En tre rapida parolo tamen ne ĉiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta I kaj J (§2.2). Vortoj kiel regiono ofte elparoliĝas pli-malpli kiel "regjono". Tio estas principe malĝusta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla vari- anto, precipe kiam J aperas antaŭ vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antaŭ aŭ post I, estas preskaŭ necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, ŝijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaŭ kiel Ĵ, ĉar tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: juro -ĵuro, jako - ĵako, jeto -ĵeto, majoro - maĵoro.

Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu "ka-jo" aŭ "kaj-o"? Ĉu estu "na-ŭa" aŭ "naŭ-a"? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo, al kiu ĝi tre forte apartenas. La duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj. Vidu ankaŭ la klar- igojn pri silaboj kaj silabolimoj (§2.2).

Ĥ kaj H

Ofte oni legas, ke la diferenco inter Ĥ kaj H estas malsama forto de elspiro. Tio estas miskompreno. Ambaŭ estas senvoĉaj frotaj sonoj. La fortecoj de iliaj "elspiroj" eble estas malsamaj, sed ili ne distingiĝas laŭ la spirado. La vera diferenco estas, ke Ĥ estas farata ĉe la velo, per la lango, dum H estas farata en la gloto, per la voĉkordoj. H fakte estas kvazaŭ senvoĉa vokalo. Se oni havas problemojn pri H, oni povas eble lerni ĝin deirante de vokalo, kiun oni poste senvoĉigas. Por lerni Ĥ oni povas deiri de K, kies malferm- aĵon oni iom post iom malfortigu tiel, ke ĝi fariĝas frota sono, Ĥ.

Alternativoj de Ĥ-vortoj

Ĥ estas la plej malofta el la Esperantaj sonoj. Multaj opinias, ke ĝi estas tro malfacila, ĉar ĝi mankas en kelkaj lingvoj. La vera kaŭzo, ke Ĥ estas mal- facila por iuj, estas ĝia maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn pri Ĥ, oni preskaŭ neniam havas okazon ekzerci sin pri ĝi.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки