Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Noto: En paragrafoj 2 kaj 3 de la Ekzercaro (en la Fundamento) estas ekzemploj de bonaj kaj re- komendindaj silabodividoj. Tie la vorto sistemo aperas kiel sis-te-mo, sed la Fundamento ne diras, ke tiu estas la sola ĝusta maniero trakti tiun vorton.

Kiam oni volas elparoli kunmetitan vorton tre klare, aparte montrante la limojn inter la vortopartoj, oni nature uzas silabodividon laŭ tiuj limoj. La malofta kunmetaĵo konkludo (= ludo per konkoj) povas do soni kiel kon-klu- do en rapida elparolo, sed kiel konk-lu-do, kiam oni volas klare montri, kiel tiu vorto estas kunmetita. Kontraste la ofta vorto konkludo (= rezulto de re- zonado) kredeble ĉiam sonas kiel kon-klu-do.

Foresto de akcento

En praktika elparolado iuj vortoj havas pli da emfazo ol aliaj pro sia senco kaj relativa graveco. Kiam vorto kun pli ol unu vokalo estas relative mal- grava en frazo kaj sekve ne havas emfazon, tiam en la praktiko oni ofte tute ne uzas akcenton. Tio plej ofte okazas pri vortetoj kiel antaŭ, ili kaj kiel, sed ankaŭ al verboj kiel esti, havi kaj fari.

Ĉi-poste graseco montras frazan emfazon de vorto, dum vokaloj kun dekstrakorna supersigno montras akcenton:

Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.FE 20 Ĉe la vortoj antaŭ, vian, mia kaj faris teorie devus esti akcento je la antaŭlasta vokalo, sed en la praktiko ili plej verŝajne estas elparolataj tute sen akcento en tiu ĉi ekzemplo, ĉar ili ne ricevas frazan emfazon. En ekz. la vorto mia la du vokaloj I kaj A sekve estas elparol- ataj ambaŭ sufiĉe mallonge, kaj apenaŭ eblas aŭdi akcenton ĉe I. Se oni parolas tre rapide, eĉ povas esti, ke la I de mia sonas pli-malpli kiel J: "mja".

Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.FE5 En tiaj ĉi frazoj oni ordin- are elparolas la verbon estas sufiĉe malforte kaj rapide, kaj sen klare aŭdebla akcento, ĉar la aliaj vortoj estas pli gravaj kaj esprimas la plejparton de la senco. Eĉ povas esti, ke la unua vokalo de estas, E, kiu teorie devus esti akcentata, praktike preskaŭ forfalas: "Rozo 'stas floro kaj kolombo 'stas birdo." Tia elparolo estas principe malĝusta, sed tamen ofte aperas en rapida parolado.

La ĉi-antaŭe montrataj elparolmanieroj ne estas la solaj eblaj, sed ili estas sufiĉe verŝajnaj. En ambaŭ ekzemploj oni povas uzi tute aliajn frazajn emfazojn, se oni volas. Tio tute dependas de la kunteksto, kaj de la nuancoj, kiujn la parolanto volas esprimi.

Duoblaj literoj

Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.

Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaŭ vokalojn: opinii = opini-i, ĝuu = ĝu-u, treege = tre-ege, metroo = metro-o, praa = pra-a, maato = ma-ato k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Ĉiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.

Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj radikoj, ĉefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambaŭ konsonantojn.

Ĉe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas aŭdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoni = ek-koni (du apartaj K-sonoj), tualettablo = tualet-tablo (du apartaj T- sonoj). Komparu kun ekz. KP aŭ PT (ekpensi, kapti...), kie ambaŭ eksplodaj konsonantoj estu plene elparolataj.

Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Ĉe ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Ĉe rapida aŭ ne aparte zorga el- parolo tia simpligo estas tolerebla, sed ĉe zorga elparolo oni devas ĉiun konsonanton elparoli.

Ankaŭ ĉe duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambaŭ sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian paŭzon. Ĉe ekz. NN, LL,

SS, FF k.s. oni ne bezonas fari distingan paŭzon inter la du konsonantoj, ekz.: sennoma, ennaĝi, Anno FE 36, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, Ŝill- ero FG. En kunmetitaj vortoj povas tamen esti nature fari paŭzeton (mal- longa, Pol-lando, en-naĝi, huf-fero), sed tio ne estas deviga.

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj estas maloftaj kaj fremdaj en Esperanto, sed tute ne malpermesitaj. Jam en la Fundamento troviĝas la nomoj Anno FE36 kaj Ŝillero FG. Ili havas duoblajn seneksplodajn konsonantojn, kiuj estas ne tro malfacile elparoleblaj.

Ekzistas ankaŭ kelkaj malmultaj radikoj kun duoblaj eksplodaj konsonantoj: nette, vatto, Mekko k.a. Se oni uzas tian vorton, oni devas ĝin elparoli laŭ la ĉi-antaŭaj reguloj, sed ĉiam eblas trovi alternativon pli facile elparoleblan:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки