O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj (§15): kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kio, tio, io, ĉio, nenio, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies, ambaŭ, la (§9.1) kaj la nomoj de la Esperantaj literoj (§15.6).
Nombraj vortetoj (§23.1): unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil, nul.
Kunligaj vortetoj (§16): kaj, aŭ, sed, plus, minus, nek.
Frazenkondukaj vortetoj (§33): ke, ĉu, se, ĉar, apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol.
Komparaj vortetoj (§20.1):
E-vortecaj vortetoj lokaj (§14.1):
E-vortecaj vortetoj tempaj (§14.2): kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj.
Diversaj E-vortecaj vortetoj (§14.3): kial, tial, ial, ĉial, nenial, kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel, kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des (§17.4), do, eĉ, ja, jen, jes (§22.4), ju (§17.4), kvazaŭ, mem, ne (§22.4), nur, pli, plej, preskaŭ, tamen, tre, tro.
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18): adiaŭ, bis, fi, ha, he, ho, hura (hu ra), nu, ve.
Kvankam vortetoj ne bezonas finaĵojn por roli vorte, oni povas aldoni fin- aĵojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj:
45 el la vortetoj ŝajnas havi iajn finaĵojn, ŝajnas kunmetitaj, sed estas nekun- metitaj:
Apenaŭ enkondukiĝas novaj vortetoj, ĉar la vortetoj estas stabila, sufiĉe fermita klaso de vortoj. Provoj enuzigi novajn vortetojn (§19) preskaŭ ĉiam montriĝas vanaj.
Noto:
Okazis provoj ŝanĝi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per "aŭ", en radikvortojn, ekz.:3.2. Frazoj kaj frazpartoj
Frazo
estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson.Frazparto
estas vorto aŭ grupo de vortoj, kiuj rolas kiel unuo en frazo.Ĉi tie temos nur pri frazoj en aktivo,
kiu estas la baza maniero konstrui frazojn. Kelkajn specojn de frazoj oni povas transformi en pasivon (§29), kiu prezentas la agon el alia perspektivo.Ĉefverbo kaj frazroloj
La plej grava frazparto estas la ĉefverbo.
Ĝi estas vorto kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, US kaj U (normale ne I):La ĉefverbo estas la centro de la frazo. Ĉiuj aliaj partoj de la frazo rilatas en diversaj manieroj al la ĉefverbo. Ili ludas diversajn frazrolojn.
Se la ĉefverbo de frazo estas
Tiu, kiu faras la agon, ekz.
Tio, kio ricevas la baton, ekz.
Tio, per kio oni faras la baton, ekz.
La tempo, en kiu okazas la ago, ekz.
La loko, en kiu okazas la ago, ekz.
*Batas knabo ŝtono martelo vespero korto.*
Tio tamen ne estas ĝusta Esperanta frazo. Oni bezonas ankaŭ rolmontrilojn, kiuj klarigas, kiajn rolojn ludas la diversaj frazpartoj:
Tio, kio faras la agon de la ĉefverbo, ricevas nenian rolmontrilon:
Tio, kion la ago trafas, ricevas la rolfinaĵon N:
La ilo ricevas la rolvorteton
La tempo de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la pre- ciza signifo. Ĉi tie oni povas elekti la rolvorteton
Ankaŭ la loko de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Ĉi tie taŭgas la rolvorteto
Tiujn frazpartojn oni povas meti en ia ajn ordo, ekz.:
Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.
Batas ŝtonon knabo per martelo en korto dum vespero.
Ŝtonon dum vespero per martelo knabo batas en korto.
Knabo ŝtonon per martelo batas dum vespero en korto.
La baza signifo ne ŝanĝiĝas, sed la vortordo (§34) povas nuanci la frazon kun diversaj emfazoj.
Ekzistas tri rimedoj montri frazrolon: nenio (§12.1), la finaĵo N (§12.2), kaj rolvortetoj (§12.3).
E-vortoj (vortoj kun E-finaĵo) kaj diversaj E-vortecaj vortetoj povas montri ekz. manieron, tempon aŭ lokon sen aparta rolmontrilo: