Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, kolego, gasto, najbaro, membro, ĉefo, kamarado k.a.
Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, sekretario, kelnero, tajloro, ŝoforo, geografo, redaktoro, studento, sklavo, mastro, majstro, moŝto, ministro, nobelo, turisto, fripono, heroo, pasaĝero, viktimo k.a.
Militistoj: soldato, oficiro, kaporalo, leŭtenanto, kapitano, kolonelo, generalo, adjutanto k.a.
Diversaj religiuloj: pastro, episkopo, kardinalo, diakono, katoliko, bonzo k.a.
Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Svedo, Ruso, Japano, Ĉino, Arabo, Cigano, Lapono, Judo, Apaĉo, Slavo, indiĝeno k.a.
Viraj radikoj:
Diversaj evidente viraj radikoj: viro, sinjoro, fraŭlo, knabo, bubo, ĝentlemano, masklo k.a.
La sufikso
Familiaj radikoj: patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo, fianĉo, edzo, vidvo k.a. (sed orfo kaj ankaŭ la ĝenerala vorto parenco estas neŭtraj).
Nobeloj kaj similaj altranguloj:
Kelkaj religiuloj: monaho, abato, papo, rabeno, imamo k.a.
Specialaj virbestaj radikoj: taŭro, okso, kapono, stalono, boko k.a.
Inaj radikoj:
Evidente ina:
La sufiksoj
Diversaj inaj radikoj: damo, matrono, primadono, furio, amazono, nimfo, megero, putino, meretrico, gejŝo, madono, muzo, hetajro, subreto, almeo k.a.
El la tri grupoj la neŭtra estas sendube la plej granda. Ĝi estas nefermita klaso, kiu daŭre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale ĝi povas akcepti pliajn membrojn. Verŝajne iuj malkonsentas pri la klasado de iuj vortoj, sed estas klare, ke ĉiuj tri kategorioj ekzistas. Kiuj vortoj troviĝu en kiu grupo, estas nur demando de detaloj, ne de principoj.
La klasado neniel pretendas esti io perfekta aŭ deviga por aliaj. La lingvo estas ĉi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri ĉiuj ĉi tiaj radikoj. Kompreneble ĉi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn sig- nifojn kaj uzojn rilate sekson.
Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas plej ofte okupata de viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vortoj
Radikoj por supernaturaj kaj fabelaj estaĵoj kiel
Seksaj afiksoj
Per la sufikso IN (§38.2.20) oni povas doni inan sekson al vorto:
Per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte (§38.4.1) oni povas doni viran sekson al vorto:
Per la prefikso GE (§38.3.6) oni povas doni ambaŭseksan signifon al vorto:
Vortoj faritaj per la sufikso ĈJ (§38.2.6) havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ (§38.2.25) havas inan signifon.
Konfuzo