Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

tre longe - Longe estas ĉefvorto. Tre priskribas ĝin.

Oni povas ankaŭ paroli pri E-vortecaj frazpartoj, en kiuj la ĉefvorto estas E-vorteca vorteto: tre baldaŭ, multepli, absolute ĉiam.

Rekta priskribo de ĉefvorto povas mem esti plurvorta frazparto:

la kajero de la juna fraŭlino - Ĉefvorto estas kajero. La estas difina pri- skribo (= difinilo). De la juna fraŭlino estas poseda priskribo. La poseda priskribo estas mem O-vorta frazparto enkondukita per la rolvorteto de.

tre alte estimata sinjoro - La tuto estas O-vorta frazparto. Sinjoro estas ĉefvorto. Tre alte estimata estas mem A-vorta frazparto, kiu rekte pri- skribas la ĉefvorton sinjoro.

Legu pli pri la diversaj manieroj rekte priskribi ĉefvorton en §7, kaj pri per- verbaj (nerektaj) priskriboj en §25.1.

4. O-vortoj

4.1. Bazaj reguloj por O-vortoj

Vorton kun la finaĵo O oni nomas O-vorto. O-vortoj rolas precipe kiel sub- jekto kaj objekto, sed ili povas roli en multaj aliaj manieroj (§4.2).

O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretaĵoj, abstraktaĵoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:

tablo = nomo de konkretaĵo

hundo = nomo de bestospeco

saĝo = nomo de kvalito

amo = nomo de sento

kuro = nomo de ago

martelado = nomo de agado

Petro = nomo de persono

Berlino = nomo de urbo

Post O-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro (§8), kaj N-finaĵo por frazrolo (§12.2). Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

tablo tabloj tablon tablojn

hundo hundoj hundon hundojn

kuro kuroj kuron kurojn

Oni povas anstataŭigi la finaĵon O per apostrofo (§10), sed nur kiam ne sekvas J aŭ N: hund' = hundo, saĝ' = saĝo, am' = amo, kur' = kuro, Berlin' = Berlino.

Legu ankaŭ pri O-vortaj frazpartoj en §7.1, kaj pri propraj nomoj en §35. 4.2. Uzo de O-vortoj

Frazparto, kies ĉefa vorto estas O-vorto, estas nomata O-vorta frazparto. O- vortaj frazpartoj rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, alvoko aŭ komplemento, sed ili ankaŭ povas roli kiel priskribo de alia vorto.

O-vortaj frazpartoj kiel subjekto

La bona virino trankviligis sian soifon. FE15

Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE 33 Legu pli pri subjekto en §12.1.1.

O-vortaj frazpartoj kiel objekto

Mi prenis broson kaj purigis la veston. FE 39

Mi vidas leonon. FE 7

Legu pli pri objekto en §12.2.2.

O-vortaj frazpartoj kiel alvoko

Ludoviko, donu al mi panon. FE 8

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko.FE 35 Legu pli pri alvoko en §12.1.2.

O-vortaj frazpartoj kiel komplemento

Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. FE 6

Li staris tutan horon apud la fenestro. FE 26

Mi veturas al Londono. LR103

Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.FE 35 Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj en §12.

O-vortaj frazpartoj kiel priskribo

La dentoj de leono estas akraj. FE 7

Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon. FK 254

Glaso da vino estas glaso plena je vino. FE 32

Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj. M112

Aŭgusto estas mia plej amata filo. FE 22

Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj en §12. Legu ankaŭ pri perverba pri- skribo en §25.1.

4.3. Seksa signifo de O-vortoj

En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la sig- nifo de iuj O-vortoj. La finaĵo O neniel esprimas sekson.

La signifon de vorto oni ĉiam devas lerni. Por ĉiu besta kaj homa vorto oni devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj de- cidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio ĉi, kaj multaj vortoj bedaŭrinde havas neklaran signifon.

Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse neŭtraj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj: ► Sekse neŭtraj radikoj:

Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, birdo, insekto, fiŝo, homo, persono, infano, orfo k.a.

La sufiksoj -ul-, -ist-, -an-, -estr- kaj -id-.

Participoj kun O-finaĵo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.

Ĉiuj bestospecioj: bovo, kato, leono, ĉevalo, zebro, hundo, lupo, koko, ansero, pasero, ezoko, formiko, araneo, muŝo k.a.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии