Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Bonaj infanoj lernas diligente.FE 9 Diligente montras manieron, sed havas nenian rolmontrilon.

Venu al mi hodiaŭ vespere.FE18 Hodiaŭ kaj vespere montras la tempon de la ago, sed partoprenas en la frazo sen rolmontriloj.

La roloj, kiujn frazpartoj povas havi, nomiĝas: subjekto, objekto, perverba priskribo, alvoko kaj komplemento.

Subjekto

Subjekto (§12.1.1) estas la plej grava frazrolo (krom la ĉefverbo). La sub- jekto faras tiun agon, aŭ estas en tiu stato, kiun esprimas la ĉefverbo:

La birdoj flugas. FE 9 La birdoj faras la agon flugas.

Li promenas kun tri hundoj. FE12 Li faras la agon promenas.

Sur la tero kuŝas ŝtono. FE 6 La agon kuŝas "faras" ŝtono.

Leono estas forta. FE J La "agon" estas "faras" leono.

Kio precize estas subjekto, tamen dependas de la verbo (§30).

Objekto

Objekto (§12.2.2) estas tio, kio estas rekte trafata de la ago:

Mi amas la patron.FE 8 La patro estas rekte trafata de la ago amas.

Ludoviko, donu al mi panon.FE 8 La donado "trafas" rekte panon.

Mi vidas leonon.FEJ Leono estas rekte trafata de la vidado.

Kion precize signifas "esti rekte trafata de ago", dependas de la verbo (§30.3).

Perverba priskribo

Perverba priskribo (§25.1) montras, pere de la ĉefverbo, priskribon de la subjekto aŭ de la objekto:

Leono estas forta.FE7 La vorto forta montras priskribon de la subjekto leono. La priskribon peras la verbo estas.

La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.FE33 Fianĉino estas priskribo de la subjekto la juna vidvino. La priskribo okazas pere de la verbo fariĝis.

Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE 31 En kolera humoro estas priskribo de la subjekto li.

Ĉu tion vi opinias justa?lj 35 Justa estas priskribo de la objekto tion. La priskribon peras la verbo opinias.

Alvoko

Alvoko (§12.1.2) estas frazrolo, per kiu oni alvokas tiun, al kiu oni volas paroli, per eldiro de ties nomo aŭ per alia O-vorto, kiu reprezentas la alvok- aton:

Ludoviko, donu al mi panon.FE8 Ludoviko estas alvoko al la alparolato.

Sinjoro, vi estas neĝentila. FE16

Komplemento

Komplemento estas komuna nomo de ĉiuj aliaj frazroloj ol subjekto, objekto, alvoko kaj perverba priskribo. Komplemento montras diversajn cirkonstancojn de la ago.

Komplementojn oni povas nomi laŭ la signifo: loka komplemento, tempa komplemento, maniera komplemento k.t.p.

Komplementojn oni ankaŭ povas nomi laŭ la formo: N-komplemento (havas N-finaĵon), al-komplemento (havas la rolvorteton al), en-komple- mento (havas la rolvorteton en), E-komplemento (estas E-vorto) k.t.p.:

Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. FE 6 Sur la fenestro estas loka komplemento, sur-komplemento.

En la tago ni vidas la helan sunon.FE10 En la tago estas tempa komple- mento, en-komplemento.

Bonaj infanoj lernas diligente.FE 9 Diligente estas maniera komplemento, E-komplemento.

Tio daŭris nur malgrandan momenton.FA1136 Malgrandan momenton estas tempa komplemento, N-komplemento.

Multaj gramatikistoj rigardas objekton kiel specon de komplemento, sed en PMEG objekto kaj komplemento estas rigardataj kiel malsamaj frazroloj.

Subfrazoj

Frazo povas aperi kiel parto de alia frazo. Tian frazon ene de frazo oni nomas subfrazo (§33):

Diru al la patro, ke mi estas diligenta.FE 8 La subfrazo ke mi estas diligenta rolas kiel objekto en la tuta frazo.

Ordinaran frazon oni povas nomi ĉeffrazo por distingi ĝin de subfrazo. 3.3. Ĉefvortoj kaj rektaj priskriboj

Frazparto povas konsisti el unu sola vorto, sed ofte ĝi estas kunaĵo de pluraj vortoj. Unu el la vortoj de plurvorta frazparto estas ĉefvorto, kaj la aliaj estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Se la ĉefvorto estas O-vorto, la frazparto nomiĝas O-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas A-vorto, ĝi estas A-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas E-vorto, ĝi estas E-vorta frazparto:

ĉambro - Ĉambro estas ĉefvorto. Priskriboj ne estas.

matura homo - Homo estas ĉefvorto. Matura estas rekta priskribo de homo.

tre granda - Granda estas ĉefvorto. Tre estas rekta priskribo de granda.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии