Via pano estas malpli freŝa, ol mia
[pano]. FE10Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj
[homoj] ĉion. M 36Vi ankaŭ min redonu al la miaj
[homoj]. 111Pri la uzo aŭ neuzo de
La A-vorto
Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian
[supon]. ^27Ŝi estas jam edzino de alia
[viro]/ H15Alian
[homon] ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu. PE 34El ŝiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj
[infanoj] estas malbonaj. FE126. E-vortoj
Bazaj reguloj por E-vortoj
Vorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj rolas kiel komplementoj kaj en diversaj aliaj frazroloj (§6.2). Ili montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.:
La signifo de E-vorto dependas kaj de la signifo de la radiko, kaj de la kun- teksto (§37.2.3).
Ĉe lokaj E-vortoj povas aperi la finaĵo N por direkto (§12.2.5):
En tempaj komplementoj
Legu ankaŭ pri E-vortaj frazpartoj en §7.3.
Uzo de E-vortoj
E-vortoj kiel komplementoj
E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:
E-vorta komplemento povas ankaŭ rilati al tuta frazo:
E-vortoj kiel priskriboj
E-vorto povas ankaŭ roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, kaj de E-vorteca vorteto:
Ĝi estas sufiĉe
granda. Sufiĉe estas rekta priskribo de granda.Li manĝas terure
multe. Terure estas rekta priskribo de multe.Ili revenos treege
baldaŭ. Treege estas rekta priskribo de baldaŭ.E-vorto povas ankaŭ esti perverba priskribo de I-verbo aŭ de subfrazo (§25.1.1):
Estas amuze
labori. Amuze estas perverba priskribo de labori.Multe maĉi estas necese
por bona digesto. Necese perverbe priskribas multe maĉi.A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, de- cidas, ĉu oni uzu A-vorton aŭ E-vorton.
E-vortoj kiel nuanciloj
Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci ĝian rolon en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn ĝi normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:
Unuj diris absolute
nenion, aliaj diris tro multe. FA319 La objekto nenion validas senrezerve, senescepte.Li manĝas multajn diversajn aferojn, sed ĉefe
legomojn. La plej gravaj el liaj manĝaĵoj estas legomoj.Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, ĉar alie Vi atingos ĝuste
la malon de tio, kion Vi deziras atingi! L2 6 Vi atingos la malon en absoluta senco, ne nur proksimume.