Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

La difinilo tia iafoje aperas post kvanta priskribo: multaj tiaj homoj, kelkaj tiaj arboj. La vorteto tia iafoje eĉ troviĝas en postpriskriba pozicio, precipe kiam ĝi mem havas subfrazon kiel priskribon: La arbo de la suno estis bel- ega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3114 Tia estas difinilo de arbo. La sub- frazo kian ni... priskribas tia. Ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj. M 20 Ankaŭ kiam tia staras en tiaj pozicioj, ĝi estas difinilo, kaj oni ne uzas la kune kun ĝi.

Kvantaj priskriboj

Kvantaj priskriboj estas ĉefe nombraj vortetoj kaj vicordaj nombrovortoj (§23): la tridek ruĝaj domoj, la dek tri ruĝaj domoj, la unua domo, mia tria ruĝa domo.

Ankaŭ iuj tre bazaj A-vortoj, kiel tuta, alia, (mal)sama, pluraj, (mal)multa, kelka, (antaŭ) lasta kaj cetera, aperas en la pozicio de kvantaj priskriboj: la tuta ŝtona domo (ne *la ŝtona tuta domo*), la alia ŝtona domo (ne *la ŝtona alia domo *), la sama ŝtona domo (ne *la ŝtona sama domo *).

Se oni uzas du aŭ pli da kvantaj priskriboj samtempe, la reciproka ordo normale ne gravas: la lastaj dek jaroj la dek lastaj jaroj, la aliaj du knaboj la du aliaj knaboj. Sed se oni uzas kaj nombran vorteton, kaj vicordan nombrovortojn samtempe, oni normale metu la vicordan nombro- vorton unue por klareco: la unuaj dek jaroj.

Antaŭpriskriboj

Antaŭpriskriboj estas ordinaraj A-vortoj: la ruĝa domo, la du grandaj domoj. O-vorto povas havi plurajn antaŭmetitajn A-vortojn: tiuj dek grandaj nigraj Hindaj ĉemizoj. Oni tiam normale metas ĝeneralajn A-vortojn unue (grandaj), kaj specialajn A-vortojn laste (Hindaj).

Iafoje poseda pronomo aperas en la pozicio de ordinaraj A-vortoj. Tiam la poseda pronomo ne estas difinilo: Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junajfratoj. M101 Oni povus ankaŭ diri: ...du elmiajpli junajfratoj.

Antaŭmetita A-vorto povas siavice havi priskribon. Se tiu priskribo staras post la A-vorto, la esprimo ofte fariĝas neklara: la farita el ligno domo. El ligno priskribas la A-vorton farita, kiu priskribas la O-vorton domo. Pli bone estas meti la priskribon de la A-vorto antaŭ ĝi: la el ligno farita domo. Sed plej bone estas meti la A-vorton kiel postpriskribon de la O-vorto: la domo farita el ligno. Se tia priskribo de A-vorto estas tre longa, oni nepre metu la A-vorton post la O-vorto: la domo farita el multekosta Brazila ligno de tre alta kvalito.

Postpriskriboj

Postpriskribo = A-vortoj, I-verbo, kiel-komparo, identiga priskribo, fraz- parto kun rolmontrilo, subfrazo, loka aŭ tempa E-vorto, loka vorteto.

Postpriskriboj estas tre diversspecaj. Por klareco oni malofte uzas pli ol unu postpriskribon samtempe. Se oni tamen uzas pli ol unu postpriskribon, la re- ciproka ordo dependas de klareco. Se oni ekz. uzas samtempe subfrazon kaj frazparton kun rolmontrilo, tiam la frazparto kun rolmontrilo normale staru antaŭ la subfraz^, sed tia konstruo povas tamen esti malklara: domo el ligno kiun mi aĉetis. Ĉu mi aĉetis la domon aŭ la lignon? Por aldona klareco oni povas uzi la difinilon tiu. Ĝi montras, al kiu O-vorto la subfrazo rilatas: tiu domo el ligno kiun mi aĉetis, domo el tiu ligno kiun mi aĉetis. (En tiu ĉi ek- zemplo eblas elturniĝi ankaŭ per ligna domo, kiun mi aĉetis / domo ligna, kiun mi aĉetis, se la senco estas, ke mi aĉetis la domon.)

Nekutima vortordo

Iafoje oni deflankiĝas de la kutima vortordo por speciala emfazo k.s. Tio eblas, kiam la diversaj finaĵoj klare montras, kiuj vortoj kunapartenas:

Ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn. ^67 = Ili tie ĉi havas tre bonajn ĉevalojn. La N-finaĵo ĉe bonajn klare montras, ke ĝi estas rekta priskribo de ĉevalojn malgraŭ la nekutima vortordo.

Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian. M178 = ...kaj nenian laborenspezon ŝi havis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии