Vi estas bela. Vi estas belaj.
Ĉiu miris pri tio. Ĉiuj miris pri tio.
Kia estis la respondo? Kiaj estis la respondoj?
Eventuala N-finaĵo staras post J: tagojn, grandajn, aliajn, nigrajn, iliajn, tiujn, neniajn.
Iaspecan multe-nombrecon esprimas ankaŭ la sufikso AR (§38.2.5). 8.2. Uzado de unu-nombro kaj multe-nombro
8.2.1. Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj
Radiko (§37.1) povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:
okula
= rilata al okulo aŭ okuloj. La radiko OKUL mem ne esprimas ian nombron.okule
= rilate al okulo aŭ okulojokulkavo
= kavo de okulookulkuracisto
= kuracisto de okulojkolora
= havanta unu aŭ plurajn kolorojn,samideano
= ano de la sama ideo aŭ de la samaj ideoj
67
marteli
= bati per unu martelo aŭ per pluraj marteloj
§8.2.1
libroverkado
= verkado de libro aŭ librojOni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras:
*okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *ŝipojhaveno*, *senharojigi* aŭ simile, sed okulkuracisto, librovendejo, ŝiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por ŝipoj, forigi harojn.
J-finaĵo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj
(§25.3).Grupaj radikoj (§8.2.2) kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da soldatoj) montras ĉiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed ili ne per si mem montras, ĉu estas unu aŭ pli ol unu tia grupo:
familia
= rilata al familio aŭ familioj (rilata al unu aro da parencoj aŭ al pluraj aroj da parencoj)armea
= rilata al armeo aŭ armeoj (rilata al unu aro da soldatoj aŭ al pluraj aroj da soldatoj)
8.2.2. Nombro ĉe O-vortoj
Plej multaj O-vortoj estas nomoj de individuecaj aferoj, kiuj povas esti nombrataj. Povas esti unu aŭ pli multaj de la afero: tablo, domo, knabino, ĉevalo, vintro, metro, iro, preno.
Kiam estas pli ol unu, oni aldonas la finaĵon J: tabloj, domoj, knabinoj, ĉevaloj, vintroj, metroj, iroj, prenoj.
Se alia vorto jam montras la multe-nombrecon, oni devas tamen uzi J: du
domoj, tri domoj, multe da katoj, du kilogramoj da legomoj.
Se oni anstataŭigas O-finaĵon per apostrofo (§10), la unu-nombreco restas:
okul' = okulo (neniam okuloj).
Nenombreblaj O-vortoj
Multaj O-vortoj estas nomoj de neindividuecaj aŭ substancecaj aferoj, kiuj ne povas esti nombrataj. Oni ne parolas pri unu aŭ pluraj, sed pri pli aŭ malpli multe: akvo, lakto, rizo, metalo, sablo, muziko, veturado, atendado.
Tiaj O-vortoj normale ne ricevas J-finaĵon, ĉar la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro estas fremda al ili. Sed iafoje oni parolas pri diversaj specoj de ia neindividueca afero. Tiam oni povas je bezono uzi J-finaĵon:
metalo
^ metaloj = pluraj specoj de metalomuziko
^ muzikoj = pluraj specoj de muzikoHejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj
vinoj.Rt31 Temas pri pluraj specoj de dolĉa vino.Krom la Eŭklida geometrio eblas elpensi aliajn geometriojn
kun aliaj reguloj. Oni parolas pri diversaj geometri-sistemoj.Ĉe nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj. Tiaj unuoj estas nombreblaj: tri litroj da akvo, du hektogramoj da metalo, unu sitelo da sablo, tri horoj da muziko.