Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. M200 = ...la sepa kaj (la) oka horoj...

Atentu al kio rilatas A-vorto

Iafoje oni riskas erare rilatigi A-vorton al ia vorto, kiu staras pli proksime ol tiu, kiun la A-vorto vere priskribas:

Iu el tiuj malŝatindaj friponoj certe estas kulpa. Ne *kulpaj *, ĉar kulpa estas priskribo de iu, ne de friponoj.

Unu el miaj plej bonaj amikoj estis elektita en la Akademion. Elektita priskribas la vorton unu, ne la vorton amikoj.

Iuj en tiu granda nedistingebla homamaso estis alvenontaj al la sama celo kiel ni. Alvenontaj priskribas la subjekton iuj, ne la vorton homamaso.

Speco de

Ĉe esprimoj kun speco de povas iafoje ekesti hezito inter unu-nombro kaj multe-nombro:

Tiaj specoj de vino estas tre multekostaj. Multekostaj gramatike pri- skribas la vorton specoj, kvankam ĝi sence rilatas ankaŭ al vino.

A-vortecaj vortetoj

Vortetoj, kiuj povas roli A-vortece (§15), kaj kiuj povas ricevi J-finaĵon, sekvas la samajn regulojn pri J-finaĵo kiel A-vortoj.

tiu domo ^ tiuj domoj

tia domo ^ tiaj domoj

tiuj kato kaj hundo = tiu kato kaj tiu hundo

tiuj kato kaj hundoj = tiu kato kaj tiuj hundoj

Jen la kato kaj la hundo, kiu apartenas al mi. Nur la hundo apartenas al mi.

Jen la kato kaj la hundo, kiuj apartenas al mi. Kaj la kato, kaj la hundo apartenas al mi.

Jen la kato kaj la hundoj, kiuj apartenas al mi. La frazo estas dusenca. Verŝajne nur la hundoj apartenas al mi, sed povas esti, ke ankaŭ la kato estas mia.

Jen la hundoj kaj la kato, kiuj apartenas al mi. Kaj la hundoj kaj la kato apartenas al mi.

8.2.4. Nombro — specialaj okazoj

La kunliga vorteto (§16.2) normale montras ekskluzivan sencon (devas esti nur unu el la alternativoj), sed iafoje ĝi estas inkluziva (povas validi pluraj alternativoj samtempe). Kiam pluraj aferoj estas ligitaj per aŭ, la uzo de J-finaĵo dependas de la senco:

Karlo aŭ Petro estas kulpa. Nur unu estas kulpa.

Aŭ la Angloj aŭ la Francoj estos unuaj sur la scenejo. Nur unu el la alternativoj povas validi, sed ĉiu el ili estas per si mem multe-nombra.

Aŭ mi aŭ miaj kontraŭuloj estas prava(j). Ĉi tie nek gramatika logiko, nek la senco povas solvi la konflikton inter unu-nombro kaj multe- nombro. Oni elektu laŭplaĉe. Verŝajne plej multaj elektus pravaj pro la proksimeco al la vorto kontraŭuloj. Plej bone estas verŝajne revortigi la frazon por eviti la problemon: Aŭ mi estas prava, aŭ miaj kontraŭuloj (estas pravaj). En tiu ĉi okazo la plej simpla solvo estas: Aŭ mi aŭ miaj kontraŭuloj pravas.

Iafoje oni povas aŭ rigardi ĉiujn membrojn de grupo kune, aŭ rigardi ĉiun individuon aparte:

Unu velo post la alia estis levataj.FA188 Zamenhof pensis pri ĉiuj veloj kune, sed se oni pensas pri ĉiu aparta levo de velo, oni povas forlasi la finaĵon J, sed tiam oni ankaŭ ŝanĝu levataj al levita (§29.2.2).

Iafoje du (aŭ pluraj) unu-nombraj esprimoj montras la saman aferon. Malgraŭ ŝajna plureco, temas pri nur unu:

Gaston Waringhien, ĉefaŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro, kaj kunaŭtoro de Plena Analiza Gramatiko, estas prave rigardata kiel unu el la majstroj de Esperanto. Supraĵe povas ŝajni kiel tri homoj, sed estas vere nur unu, kiun oni nomas en tri manieroj. Sekve estu rigardata (ne rigardataj).

Tiu ĉi strando, aŭ plaĝo, estas perfekta por niaj bezonoj. La aldono aŭ plaĝo ne priparolas alian lokon, sed la saman per preskaŭ samsignifa vorto.

Iafoje apud unu ĉefa afero aperas alia en flanka komparo, necerteca aldono, aŭ simile. Tiam oni konsideru normale nur la ĉefan esprimon. Pri tiaj frazoj tamen ne ekzistas firmaj reguloj, ĉio dependas de la senco:

La instruistino, same kiel ŝiaj lernantoj, estis post kvartaga intensa instruado tre laca. Laca estu normale unu-nombra, ĉar ĝi priskribas ĉefe la instruiston, sed ne estus eraro diri lacaj, se oni volas klare inkluzivigi ankaŭ la lernantojn.

Elizabeto, kaj eble ankaŭ ŝia edzo, estos verŝajne invitita(j). Oni diru invitita invititaj depende de la verŝajneco, ke ankaŭ la edzo estos invitita.

Sofio, sed ne ŝia fratino. estas bonvena al la festo. Ĉi tie bonvena laŭsence ne priskribas la fratinon, kaj estus do erare diri bonvenaj.

Speco

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии