Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Rimarku, ke la vortoj krajona kaj krajonaj neniel montras, kiom da krajonoj estas. La uzo de J en krajona noto kaj krajonaj notoj dependas nur de la noto-nombro.

Multe-nombra estas kompreneble ĉiu vorto, kiu havas J-finaĵon, sed ankaŭ personaj pronomoj (§11) povas esti multe-nombraj. La pronomoj ni kaj ili estas ĉiam multe-nombraj. Vi kaj si estas jen unu-nombraj, jen multe- nombraj. Oni estas normale unu-nombra, sed povas esti multe-nombra. Mi estas ĉiam unu-nombra (kaj ankaŭ ci). La vorteto ambaŭ (§15.5) estas ĉiam multe-nombra:

Mi estas feliĉa.

Ŝi sentas sin feliĉa.

Vi estas feliĉa(j).

Oni estas feliĉa(j).

Ni estas feliĉaj.

Ili estas feliĉaj.

Ili sentas sin feliĉaj.

Ambaŭ estas feliĉaj.

A-vorto, kiu priskribas subkomprenatan O-vorton, havu J-finaĵon, se tiu O- vorto havus J-finaĵon:

Estis partoprenantoj el la tuta mondo. La Aziaj estis plej multaj. = La Aziaj partoprenantoj estis plej multaj.

Kiam A-vorto priskribas nombran vorteton (sen posta O-vorto), oni uzu J- finaĵon, se estas pli ol unu:

Alvenis tri knabinoj. Unu el ili estis konata al mi, sed du estis nekonataj. Oni povus diri, ke la vortoj knabino kaj knabinoj estas subkomprenataj post la nombraj vortetoj unu kaj du.

Nombraj vortetoj iafoje montras abstraktan nombron, kaj nenia O-vorto estas subkomprenata. Tiam oni normale uzas E-vorton kiel priskribon. E- vortoj neniam povas havi J-finaĵon: Mil estas multe. Du multiplikite per du estas kvar. Se oni uzas A-vorton en tia frazo, oni komprenus, ke ia O-vorto estas subkomprenata: Dek estas difektitaj. = Dek aŭtoj/maŝinoj/seĝoj... estas difektitaj.

Kiam A-vorto priskribas plurajn O-vortojn, ĝi havu J-finaĵon, ĉar la signifo estas multe-nombra:

La tablo kaj la seĝo estas eluzitaj. Unu tablo kaj unu seĝo estas du aferoj. Ambaŭ estas eluzitaj.

En la ĉambro estis verdaj seĝo kaj tablo. Tie estis (unu) verda seĝo kaj (unu) verda tablo.

Li kaj lia amiko estas same kulpaj. Ambaŭ estas kulpaj.

Nek li nek lia amiko estas ĝojajpro la severa puno. Ambaŭ malĝojas.

Ŝia blanka kolo kaj ŝia brusto estis kovritaj per granda ĉenaĵo de mal- novaj kaj novaj moneroj. FA1234 Unu kolo kaj unu brusto estas du.

J nur se fakte temas pri pluraj aferoj

Iafoje A-vorto rilatas al O-vorto kun J-finaĵo, sed priskribas laŭsence nur unu el la pluraj aferoj. Tiam la A-vorto ne havu J-finaĵon:

Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj. Kvankam mal- granda rilatas al la vorto tabloj, ĝi estu sen J, ĉar ĝi priskribas nur unu el la tabloj.

Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon.

Ĉiuj damoj , la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico.FA2106 Estis nur po unu damo el ĉiu speco. Efektive la A-vortoj priskribas la unu-nombran vorton damo, kiu estas subkomprenata post ĉiu el ili: ...la karoa damo, kera damo, trefa damo kajpika damo...

Venis Franca kaj Germanaj gastoj. = Venis unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.

Du partoprenantoj estis respektive Japana kaj Korea. Estis unu Japana partoprenanto kaj unu Korea partoprenanto.

Por tiaj ĉi komplikitaj signifoj oni elektu facile kompreneblan esprimo- manieron. La ĉi-antaŭaj frazoj estas ĉiuj gramatike ĝustaj, sed iuj el ili povus esti pli klaraj. Ekz. anstataŭ Franca kaj Germanaj gastoj estas pli klare diri

unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.

Evito de miksitaj formoj

Multe-nombra A-vorto kune kun pluraj unu-nombraj O-vortoj povas iafoje ŝajni kiel stranga miksaĵo, kvankam tio estas tute logika. Zamenhof ofte evitis tian mikson, uzante unu-nombran A-vorton, precipe kiam la A-vorto estis poseda pronomo, aŭ kiam temis pri pluraj abstraktaj O-vortoj:

mia frato kaj fratino FE 36 = miaj frato kaj fratino. Oni povus diri, ke mia estas subkomprenata antaŭ fratino: mia frato kaj mia fratino.

Ŝi estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo. FE11 Sia estas priskribo kaj de karaktero, kaj de vizaĝo. Oni povus diri, ke sia estas subkomprenata antaŭ vizaĝo.

la simpla lernado kaj uzado de Esperanto OV378 Simpla estas sub- komprenata antaŭ uzado. Alternative oni povas diri, ke lernado kaj uzado kune estas unu ideo.

Oni povas proponi [...] ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron k.t.p. OV 379 Internacian estas subkomprenata antaŭ horsist- emon kaj kalendaron.

Same Zamenhof ofte evitis uzi plurajn unu-nombrajn A-vortojn kune kun unu multe-nombra O-vorto:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии