Kiam oni parolas ĝenerale pri ia speco (§9.1.4), la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte fariĝas malgrava:
Infano
ne estas matura homo. FE 6 = Infanoj ne estas maturaj homoj.En domo kaj milit' la viro regas. 1
T6 = En domoj kaj militoj la viroj
regas.
Grupo kun po unu
Kiam oni parolas pri du grupoj, kaj ĉiu el la unua grupo rilatas al po unu
el la dua grupo, estas plej bone uzi multe-nombron por la unua grupo, kaj unu- nombron por la dua. Ofte tiaj frazoj estas teorie dusencaj, sed plej ofte tamen praktike unu-sencaj:En tiu kvartalo troviĝas domoj kun
bela pordo. La domoj estas pluraj, tial oni diras domoj en multe-nombro. Ankaŭ la belaj pordoj estas pluraj, sed ĉiu domo havas nur po unu (ĉefan) pordon, kaj tial oni diras bela pordo en unu-nombro. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke ĉiuj domoj havas nur unu komunan pordon (malverŝajne). Se oni dirus belaj pordoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu domo havas plurajn belajn pordojn. Por ekstrema klareco oni povas diri ekz. ...domoj, el kiuj ĉiu havas belanpordon aŭ ...domoj kunpo unu belapordo.La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ
nia nazo.FE 33 Kvankam estis pluraj nazoj, oni uzas nia nazo en unu-nombro, ĉar ĉiu el ni havis po unu nazon. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke ni havis nur unu komunan nazon (absurde). Se oni dirus niaj nazoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu el ni havis plurajn nazojn, kvankam tio estas absurda. Por ekstrema klareco oni povus diri ekz. ...ke neniu el ni ion povis vidi eĉ antaŭ sia nazo.Tiuj, kiuj voĉdonas por la propono, levu la
dekstran manon. Kvankam temas (verŝajne) pri pluraj dekstraj manoj, oni uzas unu-nombron, ĉar ĉiu levu nur po unu dekstran manon, la propran.
Pli ol unu, malpli ol du
Post la esprimo pli ol unu
oni povus teorie uzi multe-nombron, sed oni uzas ĉiam unu-nombron pro la ĉeesto de unu. Ankaŭ post malpli ol unu oni uzas unu-nombron:Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron
en tago. FK104Mi povas nutri pli ol unu familion ! FA2137
Malpli ol unu tagon
Antono uzis, por veni returne al Eisenach. FA3144Noto:
Zamenhof uzis ankaŭ pli-ol-unu (kun dividostrekoj) = pluraj. Tiam li uzis multe-nombron poste. Nuntempe oni neniam uzas pli-ol-unu tiumaniere, sed nur la vorton pluraj, kiu ne estas Zamenhofa (ĝi aperis nur en 1904). Zamenhof uzis ankaŭ kelkaj kaj kelke + da-esprimo por "pluraj", sed tian signifon kelkaj kaj kelke ne plu havas (kvankam kompreneble en la praktiko la diferenco inter "kelkaj" kaj "pluraj" estas tre subjektiva afero).Post malpli ol du
oni povus teorie uzi unu-nombron, sed pro la ĉeesto de du oni uzas ĉiam multe-nombron: En malpli ol du horoj mi revenos.
Nul
kaj malpliKiam nul
(§23.1.1) estas uzata kiel nombra priskribo (§23.1.2), oni povas heziti, ĉu uzi unu-nombron aŭ multe-nombron, ĉar nul estas nek unu, nek pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:Aŭ oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aŭ 0,5.
Aŭ oni uzas J por ĉiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaŭ por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.
Ambaŭ aliroj estas egale logikaj:
Post tio restos
nul homo(j). Ĉi tia uzado de nul aperas preskaŭ nur en poezio k.s. Normale oni dirus neniu homo (aŭ neniuj homoj).Mi aĉetis nul komo kvin kilogramo(j) n da rizo.
Negativajn nombrojn oni traktas same kiel la respondajn pozitivajn nombrojn:
En Laponujo -40 (minus kvardek) celsiaj gradoj
ne estas nekutima temperaturo.La akvo estas malvarma je minus nul komo du grado(j).
Restas al li minus unu eŭro.
Tio signifas, ke li ŝuldas unu eŭron.
Neniu, neniuj, ĉiu, ĉiuj
Kaj neniu
kaj neniuj (§15.1) principe egalas al nul, sed neniu estas grama- tike unu-nombra, dum neniuj estas multe-nombra:Neniu homo estas perfekta.
Neniuj homoj estas perfektaj.
Kaj ĉiu
kaj ĉiuj (§15.1) principe estas laŭsence iel multe-nombraj, sed ĉiu estas gramatike unu-nombra, dum ĉiuj estas multe-nombra:Ĉiu homo estas mortema.
Ĉiuj homoj estas mortemaj.
Onoj
Ĉe ON (§38.2.27)-vortoj oni uzas unu-nombron, kiam temas pri unu ono, kaj multe-nombron, kiam estas pli ol unu ono:
Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono
de tio, kion li parolis, estas vero? ^50Du duonoj
faras unu tuton! FA3 73Li trinkis duonan litron
da lakto. = ...unu duonan litron..., ...unu duonon de litro...