Mi manĝas per
la buŝo kaj flaras per la nazo.FE 8 La aŭskultanto scias, ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas buŝon kaj nazon. La buŝo kaj la nazo do egalas al mia buŝo kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la, sed tiam iomete sonus kvazaŭ la parolanto dubus, ke la aŭskultanto scias, ke homo havas buŝon kaj nazon.Ĉiuj sonoriloj de
la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon.FA113 Antaŭe oni nur informis, ke la aferoj okazas en vilaĝo dimanĉe (temas cetere pri fabela vilaĝo, kiun la leganto do ne povas koni). Oni ne parolis antaŭe pri preĝejo, preĝeja turo, homoj, kantolibroj aŭ prediko. La rakontanto tamen supozas, ke la leganto scias, ke en vilaĝoj troviĝas homoj kaj preĝejo kun turo, kaj ke en dimanĉo la homoj iras al la preĝejo, kie okazas prediko, kaj ke la homoj posedas kanto- librojn. La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazaŭ: "Vi ja scias, ke tiaj aferoj kutime okazas en vilaĝoj dimanĉe." Se oni rakontus tion ĉi al homo, kiu eble ne scias ĉion tion, oni ne uzus la.
Plene priskribita
Frazparto povas havi priskribojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:
Jen kuŝas
la ĉapelo de la patro.FE 8 La priskribo de la patro klarigas, pri kiu ĉapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu ĉapelo de la patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke ĝi estas nur unu el pluraj ĉapeloj de la patro. Povas ankaŭ esti, ke la aŭskultanto scias, ke unu el pluraj ĉapeloj apartenas al la patro (dum la aliaj apartenas al aliaj personoj), kaj ke nun la parolanto montras ĝuste tiun ĉapelon.Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis
la tagon, en kiu li estis nask- ita.FE 33 La subfrazo en kiu li estis naskita plene klarigas, pri kiu tago temas. Ja ne povas ekzisti pli ol unu tia tago.Por
la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon.FE14 La vorto hodiaŭa plene klarigas, pri kiu tago temas.La kanto de la birdoj
estas agrabla.FE 9 La priskribo de la birdoj klar- igas, pri kiu kanto temas. La birdoj havas la, ĉar ili estas alimaniere kon- ataj, eble ĉar la aŭskultanto povas mem aŭdi ilin.Mi redonas al vi
la monon, kiun vi pruntis al mi.FE14 La subfrazo kiun vi pruntis al mi plene klarigas, pri kiu mono temas. Tamen povus esti, ke antaŭe okazis pluraj pruntoj. Tiam oni normale ne uzus la, ĉar tiam la priskribo ne sufiĉus por identigi la prunton. Povus ankaŭ esti tiel, ke la aŭskultanto jam forgesis pri la prunto. Se la parolanto scius tion, li ne uzus la.Tio estis
la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.FE17 La priskriboj unua kaj ke ŝi nomis ŝin sia filino plene klarigas, pri kiu fojo temas. Sen la ŝajnus, ke ekzistus pluraj unuaj fojoj de tio, kvankam tio estus absurda.
Nomata
Se post O-vorto aperas propra nomo kiel identiga priskribo (§25.2), oni ordinare aldonas la
antaŭ la O-vorto, ĉar propra nomo normale sufiĉas por plene identigi ion:Mi vojaĝis al
la urbo Parizo. La nomo Parizo plene identigas la urbon.La sufikso "um"
ne havas difinitan signifon.FE42 Per "um" oni rekte informas, pri kiu sufikso temas. La sufikso kvazaŭ nomiĝas "um".Legu pli detale pri la
kaj propraj nomoj kiel priskriboj en §9.1.6. Rekte vidataAfero povas esti konata pro tio, ke la aŭskultanto rekte vidas ĝin, aŭ ali- maniere rimarkas ĝin:
La domo
estas vere bela. Tiel oni povas diri, kiam la interparolantoj ambaŭ vidas la domon.La floroj
odoras tre bone. Tiel eblas diri, kiam la aŭskultanto mem vidas aŭ flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.Atentu pri
la ŝtono! La alparolato mem povas vidi la ŝtonon, aŭ la parol- anto almenaŭ supozas, ke la aŭskultanto pro la averto rigardos kaj ek- vidos la ŝtonon."Ĉu vi vidas tie
la grandan arbon?" diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili.FA15 Temas ambaŭfoje pri la sama arbo. Unue parolas la sorĉistino. La persono, al kiu ŝi parolas, povas mem vidi la arbon (ŝi ja eĉ fingromontras ĝin). Tial la sorĉistino uzas la. Poste parolas la verkinto de la fabelo, sed li ne uzas la, ĉar la leganto ne povas vidi la arbon.
Ĝenerale konata, unika