La infanoj kolektis
la florojn. Ili kolektis tiujn florojn, kiujn la aŭskult- anto konas.Infano
ploras. Iu nekonata infano ploras.La infano
jam ne ploras.FE6 La parolanto supozas, ke la aŭskultanto komprenos, kiu infano estas. La infano estas kvazaŭ okaza propra nomo de certa konata infano.Donu al
la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.FE 9 Oni parolas pri konata grupo de birdoj.Domo
brulas! Individua domo brulas, sed la parolanto ne estas certa, ĉu la aŭskultanto scias, pri kiu domo temas.La domo
brulas! La parolanto volas informi, ke nun brulas tiu certa domo, kiun la aŭskultanto supozeble konas (eble lia hejmo).Dum
la du fojoj, ke vi vizitis min, mi estis tre feliĉa. La parolanto uzas la frazparton la du fojoj por identigi du fojojn, kiujn la aŭskultanto konas. (Legu ankaŭ pri la uzo de ke post fojo en §33.2.4.)La multaj gastoj
restis ĝis noktomezo. La parolanto ne volas informi, ke la gastoj estis multaj, sed parolas pri ili per la okaza nomo la multaj gastoj supozante, ke la aŭskultanto jam aŭdis pri ili.Vi diris tion jam
du fojojn. Ĉi tie la identeco de la fojoj ne gravas. Oni ne volas identigi la fojojn, sed nur nombri ilin. La frazo povas respondi al la demando: Kiel ofte (kiom da fojoj) mi diris tion?Venis
multaj gastoj al via festo, ĉu ne? La gastoj ja estis certaj individuoj, sed ĉi tie la frazparto multaj gastoj nur servas por informi pri la kvanto de gastoj. Iliaj identecoj ne gravas.
9.1.3. La
— konatecoKonateco povas ekesti en diversaj manieroj.
Antaŭe menciita
Normale io estas konata, ĉar oni jam antaŭe menciis ĝin. La
tiam signifas, ke oni denove mencias ion jam antaŭe priparolitan. Neuzado de la signifas, ke oni enkondukas en la rakonton nova(j)n persono(j)n aŭ afero(j)n:Mi havas
grandan domon. La domo havas du etaĝojn. Ĉe la unua mencio la aŭskultanto ankoraŭ ne scias, pri kiu domo temas. Tial la parolanto ne uzas la. Ĉe la dua mencio la parolanto aldonas la por montri, ke temas pri la ĵus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la aŭskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la ĵus menciita.En tiu ĉi skatolo estas
frukto. La frukto estas ronda. Unue frukto (sen la) enkondukas novan aferon. La aŭskultanto do scias, ke ekzistas frukto en la skatolo. Poste la parolanto povas daŭrigi paroli pri tiu sama frukto per la vortoj la frukto.Mi havas
tri infanojn. La infanoj ofte ĝojigas min. La montras, ke temas denove pri la jam menciitaj infanoj.Sur la strato iris
tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj malaperis en bankon. Ŝajnis, ke la banko estas prirabota. Post la unua mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj servas kiel okaza propra nomo de ĝuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio de la banko oni povas nomi ĝin la banko.Ne necesas uzi precize la samajn vortojn por povi paroli pri la sama afero kun la:
Tre malproksime de ĉi tie [...] loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn
kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj [...] iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. FA1159 Kvankam oni unue mencias ilin per la vorto filoj, oni povas poste nomi ilin la (dek unu) fratoj. Oni senprobleme komprenas, ke estas la samaj homoj.
Nerekte menciita, divenebla
Ofte io estas konata, ĉar alia antaŭe menciita afero komprenigas ĝian ek- ziston, aŭ ĉar la aŭskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo. Ofte oni antaŭsupozas tre detalajn sciojn:
Mi aĉetis aŭton, sed
la motoro ne funkcias. La motoro mem ne estas rekte menciita antaŭe, nur la aŭto, sed ĉar ĉiu aŭto normale havas motoron, la aŭskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la ĵus menciita aŭto. Oni povus ankaŭ diri ĝia motoro, kio estus eĉ pli klara.Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi,
la ŝlosilo sidas en ili.FA15 Unue la tri pordoj estas menciitaj. Pordo normale havas seruron, kaj por seruro normale ekzistas ŝlosilo. Oni do komprenas, ke la ŝlosilo estas la speciala ŝlosilo de ĉiu el la jam menciitaj pordoj.