Afero povas esti konata, ĉar ĝi estas tute unika, ĉar ekzistas nur unu tia afero, aŭ ĉar ĝi estas tiel elstara aŭ speciala, ke povas temi nur pri ĝi:
La ĉielo
estas blua.FE6 Ĉiuj scias, ke ekzistas ĉielo. Oni povas do nomi ĝin simple la ĉielo.La suno
brilas.FE 5 Ja ekzistas multaj sunoj, sed kompreneble temas pri la suno de nia planedo. Ofte oni eĉ uzas la Suno (kun majusklo) kiel propran nomon (§9.1.6) de nia suno.La filo de la reĝo
ŝin renkontis.FE21 La parolanto supozas, ke la aŭskult- anto scias, ke ekzistas reĝo en la priparolata lando. Pro la uzo de la la aŭskultanto komprenas, ke temas pri ĝuste tiu reĝo. La aŭskultanto eble ne scias, kiom da filoj havas la reĝo, sed ĉar la parolanto diris la filo la aŭskultanto povas kompreni, ke li havas nur unu filon (aŭ eble nur unu atentindan filon), kaj ke ĝuste tiu filo ŝin renkontis.La prezidanto de Usono
diris, ke... La parolanto supozas, ke la aŭskult- anto scias, ke Usono havas ŝtatprezidanton, kaj nur unu. Pro tio eblas nomi lin simple la prezidanto de Usono. Se oni dirus prezidanto deUsono
sen la, tiam la aŭskultanto komprenus, ke temas pri iu el la antaŭaj prezidantoj de Usono, sed certe ne la nuna (ĉar, se estus la nuna, oni nepre uzus la).La Eŭropanoj
ekkonis Amerikon en la dek-kvina jarcento. Supozeble ĉiuj scias, ke ekzistas Eŭropanoj. Supozeble ĉiuj ankaŭ scias, ke ekzistis dek-kvina jarcento. Se tamen hazarde la aŭskultanto ne konus la Eŭrop- anojn, li tamen pro la uzo de la informiĝas, ke ekzistas nur unu tia grupo, kaj temas pri (pli-malpli) ĉiuj el ili.
9.1.4. La
— specojOfte O-vorto estas uzata por paroli pri speco, por diri kia
io estas. Oni povas tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, unu-nombre aŭ multe-nombre. Ofte oni povas uzi ĉiun ajn manieron laŭplaĉe aŭ laŭ la stilo.
Speco kvazaŭ nekonata individuo
Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazaŭ rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, aŭ kiel individuon, kies identeco ne gravas. Oni prezentas specojn sen difinilo, kiam la diraĵo val- idas, ĉu pri ĉiuj de la speco, ĉu pri unuopa membro de la speco:
Leono
estas besto.FE 5 Oni volas diri, ke leono estas unu el la multaj bestospecoj, ne plantospeco aŭ alia afero. La ideo validas, ĉu oni pensas pri ĉiuj leonoj kune, ĉu oni pensas pri unuopa leono.Rozo
estas floro kaj kolombo estas birdo.FE5 Temas pri specoj, ne pri individuoj.Karlo estas
kuracisto. La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por diri, kian profesion havas Karlo.Elizabeto estas
patrino de tri infanoj. La frazparto patrino de tri infanoj estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo ŝi estas.Tio estas
ŝtono. Oni ne volas diri, ke tio estas certa individua ŝtono, sed oni volas informi, ke tio apartenas al la speco ŝtonoj.Gitaro
estas instrumento kun ses kordoj. Oni parolas ĝenerale pri speco de instrumento.Vi vere loĝas en
bela apartamento! La frazparto bela apartamento ne servas por identigi certan apartamenton, sed por montri, kia estas la loĝ- ejo.Akvo
bolas je cent gradoj. Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed pri la substanco akvo ĝenerale.Ĉevalo
estaspli utila ol hundo. Temas pri du bestospecoj.
Speco kvazaŭ konata individuo
Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la.
Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:La gitaro
estas tre populara instrumento. Oni prezentas instrumento- specon kvazaŭ temus pri unu certa konata instrumento. Ankaŭ eblus: Gitaro estas...La kato
preferas varman klimaton. Oni prezentas bestospecon kiel unu konatan individuan beston. Oni ankaŭ povus diri: Kato preferas...La urso
troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. La diraĵo ne povus val- idi pri unu sola urso. Tial ne eblas diri: *Urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.*La lupo
estas formortanta en Eŭropo. La tuta bestospeco estas malaper- anta. Oni do ne povus diri: *Lupo estas formortanta en Eŭropo.* La cel- ita signifo validas nur, se oni pensas pri ĉiuj lupoj kune.Kian profiton havas la homo
de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Pr1 La homo = ĉiu homo, la homoj, ĉiuj homoj, la homaro.