Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

La matena simfonio de la kazernoj vekadis la svene dormantan urbon. Komenco de Sur Sanga Tero de Julio Baghy. La leganto ne povas scii, pri kiu urbo temas, kaj ne scias ion pri la matena simfonio, kaj tute ne pri la kazerno, ĉar la rakonto apenaŭ komenciĝis.

La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro. FA3 73 Komenco de fabelo.

Tia ĉi nenormala uzo de la donas al la leganto la impreson, kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas vidi la okazaĵojn per propraj okuloj.

Oni ofte uzas ankaŭ personajn pronomojn (§11.1) ĉi tiel komence de rak- onto: Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Eŭropon. FA3 54 Komenco de fabelo. Nur en la dua frazo oni ekscias, kiuj "ili" estas.

Konciza lingvaĵo

En poezio kaj proverboj, kie oni deziras tre mallongajn frazojn, oni iafoje forlasas la: Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. PE15 Buŝon = la buŝon, ĝian buŝon.

Citaĵoj

Iafoje oni uzas la antaŭ vortetoj, kiuj ne havas sian normalan frazrolon, sed estas iel cititaj. La tiam vere rilatas al subkomprenata O-vorto antaŭ la citaĵo.

La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj. PE 1282 = La vorto "tuj" signifas por sinjoroj "multe da horoj". Legu pli pri citaĵoj en §36.

9.1.6. La ĉe propraj nomoj

Ĉe propraj nomoj (§35) la uzado de la estas bedaŭrinde iom malsimpla, kaj ne tute klare fiksita.

Oni faras distingon inter normalaj propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ne uzas la, kaj ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ja uzas la. (En multaj lernolibroj oni trovas la trosimpligitan regulon: "antaŭ propraj nomoj oni ne uzas la". Tiu simpligo ne estas prava.)

Ankaŭ aliaj difiniloj povas uziĝi ĉe propraj nomoj (§9.2). Normalaj propraj nomoj

Normalaj propraj nomoj estas vortoj kaj esprimoj, kiuj estas per si mem propraj nomoj. Pri tio decidas la ĉefvorto de la nomo. Ekz. Norda Ameriko estas normala propra nomo, ĉar la ĉefvorto Ameriko ĉiam estas propra nomo per si mem.

Normalaj propraj nomoj ne bezonas la, ĉar ili ĉiam nomas ion, kion oni supozas konata de la alparolato. Teorie ili nomas unikaĵojn. Multaj propraj nomoj tamen ne estas vere unikaj, sed efektive nomas plurajn individuojn, sed kiam oni uzas propran nomon, oni normale pensas pri unu certa individuo, kaj supozas, ke la aŭskultanto komprenos, pri kiu temas. Normale estus eraro aldoni la al tiaj nomoj:

Morgaŭ mi veturos Parizon.FE 28 Parizo estas propra nomo de la ĉefurbo de Francujo. Ĝi ĉiam nomas unikan difinitan urbon, kaj ne havu la.

Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.FE 9 Aleksandro estas propra nomo de knabo. Uzante ĝin oni ĉiam celas certan difinitan knabon, kiun la alparolato konas. Oni ne uzu la. Efektive ja ekzistas multaj Aleksandroj, sed kiam oni uzas tian nomon, oni ĉiam celas unu certan el ili, kiun la aŭskultanto konas.

Zamenhof kreis Esperanton. Zamenhof estas ĉiam propra nomo. Ĝi ne havu la. Esperanto estis unue kaŝnomo de Zamenhof. Nun ĝi estas propra nomo de lia lingvo. La vorto esperanto estas ordinara vorto (= "persono, kiu esperas"), sed la lingvonomo estas rigardata kiel tute alia vorto.

Ĉiuj landonomoj (§35.4) estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj. Ili do ne havu la:

La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. FE 40

Fremdlingvaj propraj nomoj (§35.2) estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la). Ankaŭ citaĵaj nomoj (de libroj k.s.) (§36) ordinare estas tiel traktataj.

Nomo kun rekta priskribo

Iafoje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A- vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazaŭ temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:

Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero.FA1213 Venero estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laŭ la bazaj reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste ĉeestas la rekta priskribo sur- tera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaŭ pri du malsamaj Veneroj, la ĉiela Venero kaj la surtera Venero.

La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn. M 6

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии