Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed ne ĉiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado. Londono ne havas la, ĉar ĝi estas klare difinita per si mem. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la pri- skribon aliaj. Oni do devas uzi la, ĉar oni parolas pri ĉiuj aliaj Londonoj.

Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed mi vizitis ankaŭ aliajn Londonojn. Ankaŭ ĉi tie Londono havas priskribon, sed oni ne uzu la, ĉar ne temas pri ĉiuj aliaj Londonoj, kaj la aŭskultanto ankaŭ ne povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

Tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo.LR119 Ĉi tie mankas la, ĉar bona Esperanto ne estas uzata por identigi certan lingvon, sed por paroli pri speco de lingvaĵo.

Se temas ne pri elekto inter pluraj aferoj kun la sama nomo, sed pri diversaj partoj de unu afero, tiam oni normale ne uzas la, kvankam ĉeestas A-vorta priskribo:

Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo. Ne temas pri pluraj Rejnlandoj aŭ pluraj Eŭropoj, sed pri la meza parto de Rejnlando kaj la meza parto de Eŭropo.

En orienta Azio multaj landoj evoluas tre rapide. = En la orienta parto de Azio...

Se rekta priskribo de normala propra nomo ne estas A-vorto, sed alispeca priskribo, tiam oni normale ne uzas la. Nur se tia priskribo servas emfaze por fari distingon inter pluraj individuoj kun la sama nomo, oni povas uzi la por tion klare montri:

Tio estis Kristino el la erikejo.FA3 94 El la erikejo estas rekta priskribo de la nomo Kristino, sed ĝi ne estas A-vorto.

Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo. ^66

Pasintjare mi vizitis Berlinon, sed ne la Berlinon de Germanujo. Mi viz- itis unu el la multaj Berlinoj en Usono. Ĉi tie temas klare pri distingo inter pluraj urboj kun la sama nomo, kaj la estas bezonata.

Mi daŭre revas promeni tra la Parizo de 1900. La parolanto pensas pri la tiama Parizo kvazaŭ alia urbo ol la nuna Parizo.

Se A-vorta priskribo mem estas parto de la propra nomo, oni normale ne uzas la:

Brazilo estas la plej granda lando en Suda Ameriko. La kontinento nomiĝas Suda Ameriko (aŭ Sud-Ameriko). La A-vorto estas parto de la nomo.

Sankta Petro. Sankta Johano. En tiaj ĉi nomoj de sanktuloj la priskribo Sankta estas kiel parto de la nomo, tial la ne estas uzata. Ĉe Zamenhof oni tamen trovas tiajn nomojn ankaŭ kun la. Kiam sanktula nomo aperas kun la, povas esti, ke fakte temas pri festotago, preĝejo aŭ simila afero, kiu estas nomita laŭ tiu sanktulo: la Sankta Bartolomeo ^24 = "la preĝejo de Sankta Bartolomeo".

Klasikaj relisiaj verkoj

Ĉe la nomoj de iaj gravaj klasikaj religiaj verkoj oni ofte uzas la, ankaŭ kiam ne ĉeestas rekta priskribo, kvazaŭ tiuj nomoj estus ordinaraj O-vortoj:

la Biblio (aŭ La Sankta Biblio), la Korano (aŭ La Nobla Korano), la Talmudo k.a. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo. FA3116 Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano? FA4225 Sed tute ne estas eraro uzi tiujn nomojn sen la.

Noto: Simile oni uzas la nomojn de la ne-religiaj verkoj Odiseado, Eneado kaj Iliado kun la: la Odiseado, la Eneado, la Iliado. Sed baze tiuj vortoj estas ordinaraj O-vortoj. Ili estas (iom kuriozaj) kunmetaĵoj kun la sufikso AD (§38.2.2): Odiseo (propra nomo de persono) + AD ^ odiseado (vojaĝo de Odiseo) ^ la Odiseado (nomo de rakonto pri lia vojaĝo).

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj

Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn:

Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn.Ij 9 Estas tri propraj nomoj de stelaroj. Ĉiuj tri estas egale unikaj. La du lastaj nomoj estas normalaj propraj nomoj, kaj ne havu la. La unua nomo tamen konsistas el ordinaraj vortoj, kaj bezonas la.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии