Kaj tiam
la Nokto diris: "Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda inf- ano."FA32 La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas ordinaraj O-vortoj, kaj tial bezonas la.En unu el la domoj de
la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno.FA1113 Estas du propraj nomoj, kiuj konsistas el ordinaraj vortoj. Ili havas la. La tria nomo, Kopenhago, estas normala propra nomo. Ĝi ne havas la.Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire
[...] al la Ruĝa Maro. Er13 La marnomo konsistas el ordinaraj vortoj.La plej suda parto de la Afrika kontinento estas la Bonespera Kabo.
Okazas tamen, ke oni forlasas la
ĉe tiaj ĉi nomoj, precipe kiam temas pri tre konataj nomoj. La uzado ne estas tute unueca:Ĉu vi estas membro de
(la) Universala Esperanto-Asocio? Oni povas uzi la, sed normale forlasas ĝin ĝuste ĉe ĉi tiu nomo, ĉar ĝi estas tiel konata. Mallongigojn de tiaj nomoj oni tamen plej ofte uzas sen la.
Multe-nombraj nomoj
Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finaĵon, ofte kondutas kiel ordinaraj O-vortoj (kun la),
ankaŭ kiam fakte temas pri normala propra nomo: la Alpoj (montaro en Eŭropo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko), (la) Filipinoj (insulara ŝtato en Azio). La vorto alpo (= "alta monto kun paŝt- ejoj") estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero. FA3 64 La vorto Andoj estas tamen ĉiam propra nomo, sed pro la J-finaĵo oni iel sentas, ke ĉiu unuopa monto devus esti "ando". Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla, kvankam la vorto *ando * ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J- finaĵo kreas la impreson, ke ĉiu insulo estas "filipino", sed tia vorto ne ek- zistas.
Propraj nomoj kiel priskriboj
Kiam propra nomo aperas kiel postmetita identiga priskribo (§25.2) de ordinara O-vorto, kaj la tuta frazparto estas laŭsence difinita kaj konata, tiam oni devas uzi la,
ĉar la ĉefvorto de la tuta frazparto estas ordinara ne-propra- noma O-vorto:la rivero Nilo
la fama aŭtoro Ŝekspiro
la strato Graniczna
M 4la monato Majo
FA318Ordinare la ĉeesto de propra nomo estas sufiĉa kialo por diri, ke temas pri io difinita kaj konata. Sed eventuale, se oni volas diri, ke estas unu el pluraj kun tiu nomo, kaj se la aŭskultanto ne scias, pri kiu el ili temas, tiam oni eble povas uzi tiajn esprimojn sen la: Mi vojaĝis kune kun
amiko Johano. = ...kun amiko, kiun vi ne konas, sed kiu nomiĝas Johano. Praktike oni tre malofte tiamaniere uzas propranoman priskribon ĉe O-vorto sen la. Pli ofte oni diras ekz. ...kun amiko, kiu nomiĝas Johano, ĉar tio estas pli klara.Tia propranoma priskribo povas ankaŭ havi la formon de A-vorto:
la
Mediteranea maro = la maro, kiu nomiĝas Mediteraneo = la maro Mediteraneo = Mediteraneo. La longa esprimo la Mediteranea maro estas do tute samsignifa kiel simpla Mediteraneo. La longa esprimo povas esti utila, ekz. kiam oni volas aparte atentigi, ke Mediteraneo estas maro.la Jutlanda
duoninsulo FA4 58 = la duoninsulo Jutlando = Jutlando FA419la Atlantika
oceano = la oceano Atlantiko = Atlantikola Esperanta
lingvo = la lingvo Esperanto = EsperantoIal oni neniam uzas nomojn de homoj en tia maniero. Anstataŭ la aŭtoro Ŝekspiro
oni neniam diras *la Ŝekspira aŭtoro*.
Titoloj
Vortojn kiel sinjor(in)o, fraŭl(in)o, doktor(in) o, profesor(in) o
k.s. oni ofte uzas antaŭ propra nomo de persono. Laŭ la ordinaraj reguloj, oni tiam uzu la, ĉar la tuto estas klare difinita per la propra nomo:La oficejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs
kuŝis tre oportune sur la foirejo. BV 29 = ...de la sinjoroj, kiuj nomiĝis Snitchey kaj Craggs...La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. FE 36
La reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo. FA1121