Se temas pri certa individuo, kiu tamen estas nekonata de la alparolato, oni povas por klareco aldoni la vorton unu:
Unu mia amiko estas advokato. Unu el miaj amikoj estas advokato. Oni ankaŭ povas uzi de-esprimon kun aŭ sen unu: Amiko de mi estas advokato. Unu amiko de mi estas advokato.Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por montri nedifinan sencon: Amiko mia
estas advokato. Tia uzo tamen ne estas ĝenerale akcept- ita, kaj ne ĉiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj montritaj ĉi-antaŭe.Kiam poseda pronomo aperas sola (sen posta O-vorto aŭ A-vorto), ĝi ne estas difinilo. Por klare esprimi, ke oni celas difinitecon oni tiam ofte aldonas la,
sed tio ne estas deviga:Tiu ĉi libro estas
mia. Ĝi estas unu el miaj libroj - nedifina senco.Tiu ĉi libro estas
la mia. Ĝi estas tiu konata libro, kiu apartenas al mi - difina senco.Unu donis al sia florejo
la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno. FA182 La sia = sia florejo. Ĉiuj tri florejoj estas difinitaj. La unuaj du estas sufiĉe difinitaj per sia kaj ŝia, sed la tria estas menciita per sola poseda pronomo (sen la O-vorto florejo), kaj bezonas la.Nu certe mi legis la vian,
kiel bone skribita!^47 La vian = vian verkon = la verkon, kiun vi faris.Via pano estas malpli freŝa, ol
mia.FE10 Jen Fundamenta ekzemplo, en kiu ne aperas la antaŭ mia, kvankam la senco estas la pano, kiu apartenas al mi. Oni tute rajtas diri ol la mia por plia klareco, sed tio ne estas deviga.Iafoje en poezio k.s. oni ne sekvas la normalajn regulojn por posedaj pro- nomoj. Tian uzon oni (normale) ne imitu en ordinara lingvaĵo:
Patro Nia,
kiu estas en la ĉielo. UL = Niapatro...Ho, la profeta mia
antaŭsento! FK 414 = Ho, mia profeta antaŭsento!Eraras for la penso mia.
FK 310 = Eraras for mia penso.Kaj nun, Laerto, al l' afero via!
H11 = ... al via afero!Mieno lia
montris pli suferon, sed ne koleron. H19 = Lia mieno...
Duondifina unu
Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al unu.
Tia artikolo ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Ĝi montras, ke temas pri io, kio estas nekonata al la aŭskultanto, sed konata al la parolanto:Unu tagon,
promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE 39 La rakontanto per unu montras, ke li mem scias, en kiu tago tio okazis.Unu vidvino
havis du filinojn.FE11 Komenco de fabelo. Ankoraŭ nur la rakontanto konas la vidvinon. (Alia teorie ebla interpreto estas mate- matika: "1 vidvino havis 2 filinojn, sekve 2 vidvinoj havis 4 filinojn". Sed tute ne temas pri tia kalkulado. Temas pri prezentado de rolantoj en fabelo.)En
unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon.FA113 Ili loĝis en vilaĝo konata de la parolanto, sed ne de la aŭskultanto.En unu tago,
kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE15Unu vesperon
fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. FA127La difina artikolo la
estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la aŭskultanto. Se oni forlasas la, oni montras la malan signifon, nedifinitecon. La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Ĝi estas nuancilo, kiun oni uzu je bezono:Vi devas legi
libron. Aŭ oni celas specan signifon, aŭ oni celas certan libron nekonatan al la aŭskultanto.Unu libron
vi devas legi, jen ĝi. La aldonita unu montras, ke ne temas pri iu ajn libro, nek pri speco de libro, sed pri certa libro nekonata al la alparolato.Mi volas, ke vi renkontu
unu amikon de mi. Unu estas uzata por emfazi, ke ne temas pri iu ajn el la amikoj de la parolanto.