La finaĵon O de O-vorto oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstataŭ O. Tia ellaso de O eblas tamen nur kiam ne sekvas iu el la finaĵoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaŭ la O ankoraŭ ĉeestus. La apostrofo estas kvazaŭ neelparolata vokalo:
turmento ^ turment' (turme
nt')vespero ^ vesper' (vespe
r')historio ^ histori' (histori')
metroo ^ metro' (metro').
Komparu kun metro (metro).armeo ^ arme' (arme').
Komparu kun arme (arme).revuo ^ revu' (revu
'). Komparu kun revu (revu).ĉielo ^ ĉiel' (ĉie
l'). Komparu kun ĉiel (ĉiel).Oni ne povas apostrofi A-vortojn. Ruĝ'
egalas ĉiam al ruĝo, neniam al ruĝa. Apostrofo ankaŭ ne povas anstataŭi verban finaĵon aŭ E-finaĵon (legu tamen ĉi-poste pri la esprimo dank' al). Oni ankaŭ atentu, ke ne eblas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har' egalas ĉiam al haro, neniam al haron, haroj aŭ harojn.La tabelvortoj je O (§15.2) finiĝas per "o", sed tiuj "o"-vokaloj ne estas veraj O-finaĵoj (§13.2), kaj oni ne povas ilin anstataŭigi per apostrofoj. Ne eblas do *ki '*, *ti '*, *i '*, *ĉi '*, *neni
'* anstataŭ kio, tio, io, ĉio, nenio. Nur en poezio oni iafoje tamen uzas tiajn nenormalajn formojn.
Apostrofado de la
La vokalo "a" en la difina artikolo la
(§9.1) povas esti ellasita kaj anstataŭigita per apostrofo ^ l'. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post rolvortetoj, kiuj finiĝas per vokalo: de l', ĉe l', je l', tra l', pri l',
pro l':
Liberigu nin Dio, de l'
sovaĝaj Normandoj! FA4 27Normale oni skribas l'
kiel apartan vorton (kun posta spaceto), sed oni ĉiam elparolas ĝin kune kun la antaŭa rolvorteto kiel unu vorton, kvazaŭ "del", "ĉel" k.t.p.Iafoje en poezio oni trovas l'
ankaŭ sen tia rolvorteto: L' espero, l' obstino kaj la pacienco... FK300 Ŝi vidis ke l' sentoj plu restas. Ĉiuokaze oni uzu la mallongigitan artikolon nur tie, kie ĝi estas elparolebla.
Ĉefe en poezio
Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.
Post longa migrado sur dorna la voj'
Minacis nin ondoj de l' maro; Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj' Al verda haven' de l' homaro. Post longa batalo, maldolĉa turment' La stela standardo jam flirtas en vent'.
el La Tagiĝo de Antoni Grabowski
En ordinara lingvaĵo apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrof- ado apenaŭ okazas entute.
Dank' al
Apostrofo estas ankaŭ tradicie uzata en la esprimo dank' al
= "pro la (favora) influo de, mal-malgraŭ". Dank' al aperas en ĉia lingvaĵo, ankaŭ en parola uzo:Jes, dank' al
Dio, ĉio estas en bona ordo. Rz 38Dank' al
la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj. FK 229Dank' al
nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom for- tiĝados. OV123Dank' al
la grandaj elspezoj [...] la monujo baldaŭ montris al li sian nudan fundon. OV126 Ĉi tie dank' al estas ironia. Temas fakte pri mal- favora influo.Iuj opinias, ke dank' al
estas erara, ĉar la apostrofo ne anstataŭas O-finaĵon, sed pli vere E-finaĵon. Malgraŭ tiu kritiko dank' al restas firma kaj utila parto de Esperanto. Oni povas trankvile pluuzi ĝin kiel fiksitan esprimon. Sed danke al ja estas tute bona alternativo: danke al Dio, danke al la lingvo. Ankaŭ danke + N-finaĵo eblas: Danke unu eraron en la tempo de la pre- sado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis. OV 71Iuj asertas, ke ja temas pri O-finaĵo: dank' al
= danko (estu) al (aŭ simile). Tia klarigo funkcias, sed nur lame, en plej multaj frazoj. Tiam oni devas imagi la esprimon kun dank' al kiel apartan mallongigitan frazon: Danko estu al la lingvo: Ni tiel altiĝis super la bestoj.
un
Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apo- strofan formon de la nombra vorteto unu
(§23.1.1):Un'!
du! un'! du! - La soldatoj marŝis. = Unu! du!..."Un',
du, tri, kvar", li kalkulis laŭte. = Unu, du...Un'
estas oficiale permesata de la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 39), sed un' povas aperi nur en memstara, kvazaŭ ekkria uzo, kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Ĝi ne povas aperi en ordinaraj frazoj.
Ne eblas ekz.: *Mi havas nur un' amikon. * Eblas nur: Mi havas nur unu amikon.