Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

La personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N (§12.2): Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.

11.2. Posedaj pronomoj

Se oni aldonas la finaĵon A al personaj pronomoj (§11.1), oni kreas posedajn pronomojn:

mia (la)... de mi §11.3

nia (la)... de ni §11.3

via (la)... de vi §11.4

lia (la)... de li §11.5

ŝia (la)... de ŝi §11.5 ĝia (la)... de ĝi §11.5 ilia (la)... de ili §11.5 onia (la)... de oni §11.5 sia (la)... de si §11.6

Teorie ekzistas ankaŭ cia (§11.4) = "(la)... de ci", sed cia normale ne estas

uzata. Oni uzas via kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

La posedaj pronomoj estas difiniloj (§9.2). Ili enhavas normale la signifon de la.

La posedaj pronomoj povas ricevi la finaĵojn J (§8) kaj N (§12.2) same kiel aliaj A-vortoj (ĉiam J antaŭ N): mia ĉambro - miaj ĉambroj - mian ĉambron - miajn ĉambrojn.

Noto: Iafoje oni renkontas posedajn pronomojn kun la fino "es" anstataŭ A: *mies*, *vies*, *lies*, *ilies* k.t.p. La "es"-parto estas pruntita de la tabelvortoj je ES (§15.4), kiuj ankaŭ estas posedaj. Tiaj posedaj pronomformoj estas neregulaj, sed tamen kompreneblaj. Kiel ŝercajn vortojn oni povus ilin eble iafoje uzi, sed en serioza uzo ili estas nepre evitendaj.

Signifoj

Poseda pronomo similas al de + persona pronomo: mia ~ (la) de mi. Sed de (§12.3.2) havas tre multajn signifojn. La posedaj pronomoj havas nur kelkajn el tiuj signifoj:

La normala signifo de poseda pronomo estas aparteno aŭ posedo (§12.3.2.3): mia domo = "la domo posedata de mi, la domo kiu apartenas al mi", lia nazo = "la nazo kiu apartenas al li, la nazo kiu estas parto de li", ŝia lernejo = "la lernejo en kiu ŝi lernas/instruas (aŭ simile)", ilia lingvo = "la lingvo kiun ili parolas".

Poseda pronomo povas ankaŭ montri aganton (§12.3.2.2): lia agado = "la agado (farata) de li, la agado kiun li faras". Poseda pronomo povas havi tian signifon nur ĉe aga O-vorto: lia agado, iliaj klopodoj, via atingo. De povas havi tian signifon ankaŭ ĉe pasiva participo: farita de li, amata de mi.

Poseda pronomo povas kelkfoje montri sencan objekton (§12.3.2.2): ĝia uzado = "la uzado de ĝi, la ago uzi ĝin". Oni atentu, ke miskom- prenoj ne ekestu. Ekz.: ŝia admirado normale signifas: "la admirado fare de ŝi" (subjekta signifo). Se oni uzas ŝia admirado en la signifo "la ago admiri ŝin" (objekta signifo), oni ne eraras, sed oni eble riskas mis- komprenon.

En iaj frazoj pri ies korpoparto, vestaĵo aŭ simile, oni kutimas uzi al (§12.3.5)-komplementon anstataŭ poseda pronomo: Mi lavis al mi la manojn. = Mi lavis miajn manojn. Ili disŝirus al si la vestojn. FA2 88 = Ili dis- ŝirus siajn vestojn.

11.3. Unua persono

Mi

Mi estas unu-nombra (kaj tute ne montras sekson). Mi kaj mia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem. En gramatiko tio estas ofte nomata "la unua persono":

Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE 9

Promenante sur la strato, mi falis. FE 22

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE10

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. FE 25

Mi amas min mem. FE18

Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. FE 42

Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo. FE 21

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn. FE14

Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon. FE 20

Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. FE 34

Ni

Ni estas multe-nombra (kaj tute ne montras sekson). Ni kaj nia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem kaj alia(j) persono(j). Ni povas signifi

mi kaj unu alia persono, mi kaj pluraj aliaj personoj, mi kaj ĉiuj aliaj homoj, mi kaj vi. La pronomo ni jen inkluzivas la alparolata(j)n homo(j)n, jen ne. Kiuj personoj estas inkluzivataj, povas montri nur la kunteksto:

Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. FE 9 Ni = "mi kaj ĉiuj aliaj homoj".

Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris mal- dekstren. FE28 Ni = "mi kaj li".

Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE40 Ni = "mi kaj aliaj homoj, sed ne la alparolato".

Neniam aliajpovas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ! FA2 32 Ni = "mi kaj vi".

Ni du laboris alterne. FA3122 Ni = "mi kaj unu alia".

Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE 24 Ni = "mi kaj li".

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia

FF 33

nazo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии