Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

La kunmetaĵo ci-diri (aŭ cii) povas iafoje montri uzadon de ci-simila pro- nomo en alilingva interparolo: - Kial ŝi ofendiĝis? Mi ne komprenas ilian lingvon. - Mi pensas, ke li ci-diris al ŝi, kaj tion ŝi ne permesas.

11.5. Tria persono

En gramatiko ĉio, kio ne estas mi, ni vi (aŭ ci), estas nomata "la tria per- sono". Li, ŝi, ĝi kaj ili, kaj lia, ŝia, ĝia, ilia, estas uzataj por paroli pri io kon- ata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia (§11.6) anstataŭas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj.

Li kaj ŝi

Li kaj ŝi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Ŝi kaj ŝia estas uzataj pri unu ina persono:

Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. FE16

Mi vokas la knabon, kaj li venas. FE16

Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. FE16

Li estas mia onklo. FE18

Ŝi estas mia onklino.

Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. FE 36 Ŝi estas lavistino.

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE 39 Ŝi fianĉiniĝis.

Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin

FF 41

amas.

Ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE39 En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE 26 Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. FE 31 "Jes, patrino ", respondis al ŝi la malĝentilulino. FE 21 Ŝi = la patrino. Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babil- ema kaj kriema. FE41

Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE35 Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon. Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.FE15 La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Ĉiuj ŝi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi [= la patrino] kriis al ŝi [= la filino]:

"Nu, mia filino?"FE21

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas du signifojn: la vira persono la homo:

Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11 Li respondas ĉi tie al ĉiu, do al ĉiu persono.

Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. FE13

Ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sedni devas diri ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". FE29 Li = la malamiko. La frazo temas pri teoria persono, ĉu vira, ĉu virina.

Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s. Sed aperis ankaŭ diversaj proponoj de nova sekse neŭtra pronomo. La sola tia propono, kiu iomete enuziĝis, estas *ri*° (poseda formo *ria*). Tiu nova vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj multaj Esperantistoj tute ne konas ĝin.

Ĝi

Ĝi estas unu-nombra. Ĝi kaj ĝia estas uzataj por paroli pri aĵo (konkreta aŭ abstrakta). Ĝi ne montras sekson:

La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. FE16

Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis. FE2°

Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile. FE17 Ĝin = la petitan trinkaĵon.

Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. FE 42

Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. FE 42

Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj. FA160

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. OV 371

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии