Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Zamenhof iafoje uzis ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto, kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo. Li ankaŭ uzis iafoje ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:

Por mi ĝi estis la plej kora ĝojo inciti la hundon. Rt19 Ĝi rolas kiel sub- jekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu ĝi.

Ĝi estis varmega posttagmezo. Rt 83 La vera subjekto estas varmega post- tagmezo. Oni forlasu ĝi.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas pronomon similan al ĝi kiel malplenan sub- jekton, kiu reprezentas nenion ajn. La koncernaj verboj vere estas sen- subjektaj. En Esperanto oni ne uzu ĝi ĉe tiaj sensubjektaj verboj (§30.1):

Hodiaŭ pluvas. Estos varme tie.

Ili

Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj aŭ personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:

Kie estas la knaboj? Ili estas en la ĝardeno. FE16

Kie estas la knabinoj? Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. FE16

Kie estas la tranĉiloj? Ili kuŝas sur la tablo. FE16

Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE 9

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE 35

Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE14

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11

Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). FE18

Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo, Nikolĉjo, Erneĉjo, Vilhelĉjo, Manjo, Klanjo kaj Sonjo. FE 38

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj homoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri ĉia ajn persono, multaj aŭ kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankaŭ esti multe-nombra. Oni tute ne montras sekson:

En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. FE 42

Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. FE16

Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. FE16

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11

Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE 31

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas

FE 31

por vino.

Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. FE 39

La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. FE 40

Normale oni montras ĉiun ajn homon, sed iafoje ĝi montras certajn per- sonojn, kiujn oni ne povas aŭ volas precizigi:

Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. FE 38 Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.

Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE33 La parolanto ne volas precizigi, kiuj homoj malhelpis al li.

Oni alportas la tagmanĝon. ^26 Nur la tagmanĝo estas interesa, ne la portanto.

La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia mal- oftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:

La malpura aero malsanigas onin.

Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas ŝteli eĉ oniajn vestaĵojn.

Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki.

En iuj lingvoj, ekz. la Angla, pronomo, kiu ordinare signifas vi, estas iafoje uzata ankaŭ por esprimi sencon similan al tiu de oni. En Esperanto oni povas uzi vi en tia maniero, nur se la celita ideo vere inkluzivas la alparolatan per- sonon, t.e. se la senco estas "vi kaj aliaj homoj en simila situacio": En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon. FK277 ~ En ĉiu lingvo oni trovos... Sed se la alparolato mem certe ne estas inkluzivita, oni kompreneble ne uzu vi: Kiam oni stiras aŭton, oni devas esti atenta. Se oni diras tion al blindulo, kiu ne rajtas stiri aŭton, estus absurde uzi vi anstataŭ oni.

En iuj lingvoj, ekz. la Franca, oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo "ni". Tio ne eblas en Esperanto: - Kiel vi fartas, amikoj? - Nu, *oni* sufiĉe bone vivas! Diru: ...ni sufiĉe bone vivas.

11.6. Si

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии