Si
ne povas esti subjektoSi
neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si re- prezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj kiel: *Si manĝas.* *Mi kaj si dancas.* *Petro kaj si fiŝas.* *Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj.* *Sia edzino estis kisata de li.* Ne diru do: *Karlo kaj sia frato promenas en la parko.* Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed *Karlo kaj siafrato*. Diru: Karlo kaj lia fratopromenas en laparko.Tamen oni povas uzi si,
se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun- komplemento.
Si
estas ĉiam triapersonaSi
ne povas reprezenti la unuan aŭ duan personojn: mi, ni aŭ vi (aŭ ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj (§38.4.3), ĝi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.
Si
en pasiva frazoSi
kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj (§29), kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:La juna viro estis sendita de sia
reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo. FA4159Ŝi estas amata por si,
ne por la doto.Ŝi estas amata de siaj
instruistinoj.Karlo estis akompanata de Petro al sia
domo. = ...al la domo de Karlo.Karlo estis akompanata de Petro al lia
domo. = ...al la domo de Petro.Li sendas leteron al sia
kuzo. ^ Letero estas sendata de li al lia kuzo. En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo de la letero.
11.6.2. Si
en kompleksaj frazojKompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la ĉefverbo ankaŭ alia aga vorto. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se si
aŭ sia tiam rolas kune kun la ne-ĉefverba agovorto, povas ekesti duboj, kiun sub- jekton si reprezentu.
Subfrazo
La ĉefverbo de subfrazo (§33) havas propran subjekton. Se oni uzas si
aŭ sia en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo:Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al
si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).Karlo kaj Petro diris, ke
la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).Li vidis, ke
la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subpropozicio).Dio scias, kion en efektiveco pensis en si
la granda buldogo. FA167 Si re- prezentas la subjekton de pensis.El la kaldrono, en kiu sin
trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE25 Sub- jekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.Abimeleh, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia
edzino Rebeka. Gn26 Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.Mia avo diris, ke li tre amis
sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia viro.Si
ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de sub- frazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si re- prezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* Tiaj konstruoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo ĉiam reprezentas la sub- jekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie ĉi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas: *Ŝi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin. La subfrazo pluvas sur ŝin havas sensubjektan verbon (§30.1).
I-verbo