Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Se oni uzas si sia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo (§27.1). Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la ĉefverbo, sed ne ĉiam:

Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.

Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de ŝatas.

La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.

Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie. Li ne lavu la propran korpon ĉi tie.

Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto de lavi estas indiferenta. Si reprezentas ĉiun ajn personon.

Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:

La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I- verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo (§31.6) kiel unu verbon:

Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo. FA4 42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

Ĉu mia alte ffluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka

irado de la materio? Rt37 = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno devas

lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se ĝi ne ĉeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston. FA229 Temas pri la kuracisto de la imperiestro. Estas rekomendinde uzi sian anstataŭ lian, ĉar la senca subjekto de voki for- estas.

Vidu ankaŭ ĉi-poste ĉe "IG-verbo - du agoj en unu verbo". Aga O-vorto

Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazaŭ ĝi estus subfrazo kun propra subjekto:

lia dormado en sia propra lito funkcias simile al li dormis en sia propra lito. Tiu frazparto enhavas kiel ĉefvorton la agan O-vorton dormado, kiu estas kvazaŭ verbo. Krome tiu frazparto enhavas la posedan pronomon lia, kiu laŭsence estas subjekto de dormado. Krome ĉeestas la loka esprimo en sia propra lito, en kiu sia reprezentas la sencan subjekton de dormado.

la reveno de Karlo al sia familio = Karlo revenis al sia familio. Ĉi tie de Karlo montras la sencan subjekton de la O-vorto reveno.

Jen ekzemploj de tia uzo:

Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj gepatroj.

Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj. Karlo vojaĝis al siaj ge- patroj.

Oni plendis al Karlo pri lia vojaĝo al siaj gepatroj. Li vojaĝis al siaj ge- patroj.

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo post sia operacio. Ĉi tiu ekzemplo estas dusenca, ĉar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia operacio Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo.), sed ĝi ankaŭ povas rilati al vojaĝo (= Ŝi vojaĝis post sia operacio.). La dua interpreto estas multe pli verŝajna, ĉar post sia operacio staras tuj post vojaĝo. Tiam sia en sia operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojaĝo. Sed principe ankaŭ la unua interpreto estas ebla.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии