Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Si kaj sia estas specialaj triapersonaj pronomoj, kiujn oni en certaj okazoj devas uzi anstataŭ la ordinaraj pronomoj de la tria persono. Si estas jen unu- nombra, jen multe-nombra, depende de tio, kion ĝi reprezentas. Si per si mem ne montras sekson.

En simplaj frazoj (§11.6.1) la reguloj estas tute klaraj, sed en iaj kompleksaj frazoj (§11.6.2) la uzado ne estas fiksita.

11.6.1. Si en simplaj frazoj

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaŭ en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, ni vi (aŭ ci), oni simple ripetas la saman pronomon:

Mi lavas min. La du mi estas la sama persono.

Mi vidas mian fraton. Mi kaj mia montras la saman personon.

Nl lavas nin. La du ni estas la samaj personoj.

Ni vidas niajn fratojn. Ni kaj nia montras la samajn personojn.

Vi lavas vin. La du vi estas la sama(j) persono(j).

Vi vidas viajn fratojn. Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ŝi, ĝi kaj ili:

Ŝi lavas ŝin. Unu virino lavas alian virinon.

Ŝi lavas sin. Unu virino lavas la propran korpon. Ŝi kaj sin montras la saman personon.

Ŝi vidas ŝian patrinon. Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

Ŝi vidas sian patrinon. Unu virino vidas la propran patrinon.

La virino serĉas ŝian filon. La virino serĉas la filon de alia virino.

115

La virino serĉas sian filon. La virino serĉas la propran filon.

§11.6.1

Li lavas lin. Unu viro lavas alian viron.

Li lavas sin. Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon.

Li vidas lian patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.

Li vidas sian patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.

La viro vundis sin. La viro vundis la propran korpon.

Ĝi lavas ĝin. Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

Ĝi lavas sin. Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la

saman beston.

Ĝi vidas ĝian patrinon. Unu besto vidas la patrinon de alia besto.

Ĝi vidas sian patrinon. Unu besto vidas la propran patrinon.

La hundo ludas per sia pilko. La hundo ludas per la propra pilko.

Ili lavas ilin. Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon.

Ili lavas sin. Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la

saman grupon.

Ili vidas ilian patrinon. Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo. Ili vidas sian patrinon. Unu grupo vidas la propran patrinon. La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn. La naĝintoj ne trovas la proprajn vestaĵojn.

Karlo lavas lin. Karlo lavas alian viron.

Karlo lavas sin. Karlo lavas la propran korpon.

Karlo lavas lian infanon. La infano apartenas al alia viro ol Karlo.

Karlo lavas sian infanon. La infano apartenas al Karlo.

Oni ne forgesas facile sian unuan amon. FE18

Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. FE 34

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE 21

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj. FE 34

En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj. FE 35

Sur la arbo sin trovis multe da birdoj. FE 32

Ŝi nomis ŝin sia filino. FE17

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo [= la domo de niaj fratoj] kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [= la domo de la gastoj]. FE18

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE 39

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron.FE 23 La aventuro estis de la virino. Ŝteliston neniu lasas en sian domon. FE 37 Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon. FE 38 El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. FE10

Tiu (§15.1) kaj ties (§15.4) iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antaŭe aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazaŭ la maloj de si kaj sia.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии