Читаем PMEG_15.0.3_provizora_PDF_24_Marto_2019 полностью

Ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la ŝtuparo.FA1127 Kiam oni parolas pri la gardisto kiel persono, oni uzu li, sed kiam oni parolas nur pri lia korpo (vivanta aŭ mortinta), oni uzu ĝi.

Oni uzas ĝi ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaŭ uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. FE16

Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE18

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aŭ se oni parolas pri pli aĝa infano, oni kompreneble uzu li ŝi.

Ĝi estas uzata ankaŭ por paroli pri besto, eĉ kiam ĝia sekso estas konata:

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. FE 26

La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo. FE 31

Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. FA114

Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bov- inon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. "Ĝi certe donas belan lakton!" li pensis. FA4 230

En specialaj okazoj, kiam povus esti miskompreno, oni povas uzi li ŝi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi liŝi, sed ankaŭ ĝi eblas:

Melku bovon senfine, li lakton ne donos.PE150S Ĉi tie la pronomo li montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankaŭ povas uzi ĝi, sed tio povas kaŭzi nekomprenon, ĉar la vorto bovo ne estas per si mem nepre virseksa (§4.3). Alia eblo estas uzi virbovo anstataŭ bovo.

Klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj. FA2 36 El fabelo, en kiu rolas birdoj.

Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas danco!FA4143 Temas pri virkoko, kiu rolas en fabelo. Poste Zamenhof pri la sama koko uzas li.

En fabelo oni povas uzi li ŝi eĉ pri nevivanta afero, se ĝi rolas kiel per- sono, kaj oni volas ĝin prezenti kiel viran aŭ virinan:

La historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando. FA3 6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.

Ĝi ankaŭ povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili (vidu ĉi- poste):

Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indi- ferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua ĝi estas la problemo.)

En iaj specialaj kuntekstoj oni parolas pri io, kio povas egale esti aĵo aŭ viv- ulo, besto aŭ homo. Tiam oni uzas ĝi eĉ se la priparolata afero principe povas esti homo:

Mamulo naskas idojn, kiujn ĝi nutras per lakto. Ankaŭ homo estas mam- ulo, sed tamen oni uzas ĝi, ĉar en tiu ĉi kunteksto ankaŭ homo estas rigardata kiel besto.

Arhimedo diris, ke korpo estas en sia natura stato kiam ĝi estas sen- mova. Ĉi tie korpo fakte estas ĉia ajn materia objekto. La Arĥimeda ideo validas kompreneble ankaŭ por homa korpo, sed en tiu ĉi kunteksto oni rigardas homon kiel aĵon, nuran korpon, ne kiel personon.

Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon, kiun oni povas esprimi per O-vorta frazeto (la aĵo, la granda besto, tiu laŭta sono, lia subita amo...). Sed se oni parolas pri io abstrakta, kio estas redonebla nur per tuta frazo, oni normale uzas anstataŭe tio: Li diris al mi sekreton, sed mi forgesis ĝin (= la sekreton). Li diris al mi, kie li kaŝis la trezoron, sed mi for- gesis tion (= kie li kaŝis la trezoron). Sed Zamenhof en tiaj okazoj tamen ofte uzis ĝi:

Mi estis apud ŝi! - Jes, mi ĝin scias. BV 72 = Jes, mi scias, ke vi estis apud ŝi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.

Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? M 88 Ĝin estas duoblaĵo de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigi ĝin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas ankaŭ uzi helpan tio (§33.2.1): ...trovas tion konvena, ke juna virino restu...

En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo. M 20 Nun oni preferas: Tio estis virino de meza aĝo. Aŭ: Ŝi estis virino de meza aĝo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Почему не иначе
Почему не иначе

Лев Васильевич Успенский — классик научно-познавательной литературы для детей и юношества, лингвист, переводчик, автор книг по занимательному языкознанию. «Слово о словах», «Загадки топонимики», «Ты и твое имя», «По закону буквы», «По дорогам и тропам языка»— многие из этих книг были написаны в 50-60-е годы XX века, однако они и по сей день не утратили своего значения. Перед вами одна из таких книг — «Почему не иначе?» Этимологический словарь школьника. Человеку мало понимать, что значит то или другое слово. Человек, кроме того, желает знать, почему оно значит именно это, а не что-нибудь совсем другое. Ему вынь да положь — как получило каждое слово свое значение, откуда оно взялось. Автор постарался включить в словарь как можно больше самых обыкновенных школьных слов: «парта» и «педагог», «зубрить» и «шпаргалка», «физика» и «химия». Вы узнаете о происхождении различных слов, познакомитесь с работой этимолога: с какими трудностями он встречается; к каким хитростям и уловкам прибегает при своей охоте за предками наших слов.

Лев Васильевич Успенский

Детская образовательная литература / Языкознание, иностранные языки / Словари / Книги Для Детей / Словари и Энциклопедии