La junulo aliĝis al nia
militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. FE39Legu ankaŭ pri ni
en nerekta parolo en §33.8.3.Iafoje ni
estas uzata pri unu persono. Tio okazas en iaj stiloj de skriba lingvo, kiam la skribanto volas iel ŝajnigi, ke li tamen ne estas sola, ĉu pro modesteco, ĉu pro alia kialo:La montritajn naŭ vortojn
ni konsilas bone ellerni. FE30 Ni ĉi tie fakte estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis ni por kvazaŭ inkluzivigi ankaŭ aliajn Esperantistojn.En la venonta ĉapitro ni
traktos tiun ĉi demandon pli profunde. Per ni la aŭtoro kvazaŭ inkluzivigas la leganton.En iuj tempoj kaj kulturoj reĝo aŭ alia altrangulo iafoje priparolis sin mem per ni
anstataŭ mi, por montri sian altan rangon. En Esperanto tia uzo de ni povas aperi en literaturo, precipe en tradukoj. Tiam estas ofte konsilinde aldoni klarigan noton.
11.4. Dua persono
V
Vi
kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li parolas. Vi kaj via povas inkluzivi ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel apartenas al la sama grupo kiel la alparolato(j). En gramatiko tio estas nomata "la dua persono". Oni uzas vi egale al unu aŭ pluraj personoj. Vi estas do jen unu- nombra, jen multe-nombra. (Estus tute malĝuste diri, ke vi estas multe- nombra pronomo uzata ankaŭ unu-nombre. Vi estas dekomence sendistinge ĉu unu-nombra, ĉu multe-nombra. Estas tial absolute nenia mallogikeco en la uzado de vi por unu persono.) Vi tute ne montras sekson, kaj estas ankaŭ tute neŭtrala pri rango aŭ pozicio k.t.p.:Sinjoro, vi
estas neĝentila. FE16Sinjoroj, vi
estas neĝentilaj. FE16Vi
estas infanoj. FE16Mia hundo,
vi estas tre fidela.FE16 Oni parolas al hundo kvazaŭ al per- sono.Vi amas vin
mem. FE18Sidigu vin,
sinjoro! FE39Mi rakontos al vi
historion. FE18Mi deziras al vi
bonan tagon, sinjoro! FE10Unue mi redonas al vi
la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. FE14Ĉu vi
amas vian patron? FE41Via
parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. FE 41Kiam la pronomo vi
estas subjekto de U-verbo en ĉeffrazo, oni plej ofte for- lasas ĝin (§32.3).En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri homoj ĝenerale. Por tio oni uzas en Esperanto la pronomon oni
(§11.5).
Ci
Ci
estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure unu-nombran vi, aŭ kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aŭ eĉ kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata:Ci
skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"). FE16 Tio ĉi estas la sola frazo kun ci en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Krome ci kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko ("la 16 reguloj") aperas nek ci nek cia. Ankaŭ en la Unua Libro ili ne troviĝas.Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci
en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste mal- aperis. La vero estas, ke ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvaĵo kaj en iuj malvastaj rondoj, kiuj praktikis neordinaran lingvaĵon. Origine oni ĉiam uzadis nur vi, kaj tiel estas plu en normala Esperanto.Kelkfoje oni trovas ci
en tradukoj, kie la originalo havas ci-similan pro- nomon. Tio plej ofte estas netaŭga tradukomaniero, ĉar ci apenaŭ kapablas redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam ĝi mem estas maloftega vorto, kies signifonuanco ne estas klare fiksita. Por montri ekz. nuancon de familiareco aŭ insultan sencon, oni uzu je bezono aliajn lingvajn rimedojn:"Jes, jes!" diris la reĝo, "lunde ci
ricevos nian filinon!" ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li "ci". FA1203 En la originala teksto aperis ci- simila pronomo, kiu montris intiman, familiaran rilaton. Oni povus alter- native traduki ekz. jene: "Jes, jes!" diris la reĝo, "lunde, kara filo, vi ricevos nian filinon!", ĉar nun, kiel estontan bofilon, li nomis lin "filo".Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci.
Tial tiuj, kiuj provas uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esper- anto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p.